ĈAPITRO XIII
NORWORTH KASTELO

EL la ses anoj de la okupanta armeo kiu bivakis ĉirkaŭ la tablo sur la supra teraso ĉe Norworth Kastelo du tagojn poste, nur Lord Arthur Hayling estis kontenta kaj en plena harmonio kun la sereneco de la somera vespero.

        S-ro Morrison estis malfeliĉega. Siajn novajn ĉirkaŭaĵojn li abomenis kun fervoro kiu klare montriĝis en ĉiu lia movo, malgraŭ lia konvinko, ke li kondutas kun stoika gajeco. Della estis nekutime silenta kaj malbonhumora, kaj eĉ la kuraĝo de s-ino Morrison ŝajnis ekperdiĝi. Sur ĉiujn tri la ombro de la Kastelo komencis fali kiel miasmo.

        Al Della kaj la patro la atmosfero de longdaŭreco estis timiga. Ili havis la senton, kvazaŭ ili troviĝas sur ŝipo senmovigita en la Sargasa Maro, el kiu ne estas eble saviĝi. Antaŭ la okuloj de Della leviĝis vizio pri Tom Spiller—neatingebla Tom—mansignanta al ŝi de la alia flanko de netransirebla abismo. Trans alia abismo ŝia patro vidis altajn konstruaĵojn, rapidantajn tramojn, kaj aŭdis la obtuzan sonon de malproksimaj homamasoj ĉe basbala konkurso—ĉiujn egale neatingeblajn.

        La emociaj de Betty estis el alia speco. La Kastelo ne malplaĉis al ŝi. Sub aliaj cirkonstancoj ŝi estus aminta ĝian malnovmondan serenecon. Sed ŝian plezuron mortigis la penso, ke pli aŭ malpli frue, kiom ajn longe ŝi ĝin prokrastos, tiu renkontiĝo kun Johano sola devos okazi. Kien ajn ŝi turnis la okulojn, ŝi ŝajnis renkonti lian rigardon, vunditan kaj konfuzitan. Centfoje ŝi decidis ne plu peni eviti la neeviteblan, sed ĉiufoje ŝi ŝanĝis sian decidon en la lasta momento. Ŝi timis—ŝi timis lin, timis sin: timis la doloron, kiun ŝi devos doni, kaj la doloron, kiun ŝi devos suferi.

        Al Johano la mondo neniam antaŭe aspektis tiel malvarma. Nenion li povis kompreni. La forkuron de Betty el Mervo li ne komprenis, sed malpli li komprenis kial ŝi lin nun evitas. Lia cerbo vane luktis kun la problemo. Kion li faris? Kiel li ŝin ofendis? Kiakaŭze ŝiaj sentoj al li tiel tute ŝanĝiĝis en la daŭro de unu nokto? Ree kaj ree lia fantazio iris returne al tiu renkontiĝo en la Kazino. Ĉiu ĝia detalo elstaris klare en lia memoro. Tiam ŝi estis amikiĝema. Estis momentoj, kiam li preskaŭ konvinkis sin, ke ŝi montris sin eĉ pli ol amikiĝema. Kaj nun ŝi klare penis evitigi, ke ŝi estu lasita sola kun li eĉ por momento. Tion ŝi faris fojon post fojo en la mallonga tempo de la nuna vizito. Kelkfoje Della estis la senkonscia bufro inter ili, sed pli ofte estis Lord Arthur.

        Johano ŝtele rigardis al lia lorda moŝto dum ĉi tiu sidis kontente gustumante teon, kaj en li furioziĝis la ĵaluzo. Eble, tiel sufloris la ĵaluzo, ne estas nur por eviti resti sola kun li, ke Betty ligas sin tiel intime kun Lord Arthur.

        La sama penso okupis la kapon de lia lorda moŝto ĝuste en la sama momento, kaj al ĝi li ŝuldis sian trankvilon kaj sian kontentecon pri la mondo kaj la somera vespero. La agadplano, kiun li elpensis por ŝi, ŝajne sukcesis super liaj esperoj. Komence, Johanon li rigardis suspekteme kiel eblan obstaklon al la sukceso de lia plano, sed nun li jam elstrekis lin el siaj kalkuloj. Ne unufoje, nek dufoje, sed multfoje Betty evidentigis kies kunulecon ŝi preferas. Ankoraŭ iom da tempo, kaj venos la ĝusta momento por tiu dua atako, kiu alportos la venkon.

        Li finis sian teon, kaj bruligis cigaredon. La vespero ekmalvarmiĝis, kaj la supro de la malgranda junkborderita lago ĉe la piedo de la teraso briletis sub la lastaj radioj de la subiranta suno. S-ino Morrison jam eniris la domon, kaj ŝia edzo foriris fumi cigaron en iu parto de la bieno kie li havos la plej malgrandan ŝancon por renkonti ĝardeniston. Della ĵus rompis longan silenton, dirante ion al Johano.

        Lord Arthur sin turnis al Betty, kiu sidis inter li kaj Della.

        “Ĉu plaĉas al vi boatveturi sur la lago antaŭ ol la suno subiros, f-ino Brown?” li diris.

        Betty turnis la kapon. Johano parolas al Della. La promeno ja prokrastos ĝis alia tago la timatan momenton.

        “Jes,” ŝi diris.

        Ili jam atingis la duan terason antaŭ ol Della rimarkis ilin.

        “Kien ili iras?” ŝi diris.

        Johano ne respondis. Li observis la paron dum ili transpaŝis la herbaĵon, kaj lin absorbis maldolĉaj pensoj pri lia lorda moŝto.

        “Ĝij!” diris Della. “Ili prenas la prameton.”

        “Tiel ŝajnas,” diris Johano.

        “Kriu al ili.”

        “Kriu? Kial?”

        “La stango de tiu prameto estas netaŭga. Mi provis ĝin hieraŭ, kaj ĝi knaris. Ĝi komencis fendiĝi, mi kredas. Li rompos ĝin kaj falos en la akvon.”

        “Ĉu vere?” diris Johano, kun sovaĝa kontento. “Ĉu vi kontraŭas?”

        Della ĵetis sur lin rapidan rigardon, kaj ekridis.

        “Nu,” ŝi diris, “nun kiam vi tion mencias, mi kredas, ke ne. Diru, Johano, kiel li plaĉas al vi?” Ŝi movis la kapon en la direkto de la lago, kie lia lorda moŝto, manipulante la nesuspektatan stangon, malrapide veturigis la prameton sur la akvo. “Li ne plaĉas al mi.” ŝi daŭrigis, ne atendinte respondon. “Kaj li ne plaĉas ankaŭ al la maljunulo. Lia lorda moŝto similas al ĉi tiu loko. Ĝi min frostigas. Ĉu ankaŭ sur vin la loko tiel efikas? De kiam mi venis ĉi tien, mi sentas kvazaŭ mi estas ia speco de vermo. Paĉjo diras, ke la loko igas lin senti kvazaŭ li promenas sur Broadway meze de Aprilo, surhavante pajlan ĉapelon.” Ŝi rigardis malgaje al la grizaj muroj de la domo. “Ĝi ŝajnas ĉion malaprobi, ĉu ne? Tiuj fenestroj ŝajnas kiel okuloj. Kiuj vin observas kaj demandas, kiarajte vi sidas ĉi tie venenante la atmosferon.”

        Johano ridis.

        “Vi alkutimiĝos.”

        “Ne post miliono de jaroj. Sed la malfeliĉon mi eble povos traelporti, se mi havos vin kaj Betty. Vi ambaŭ min multe konsolas. Kion vi pensas pri ŝi, Johano?”

        “Pri—pri f-ino Brown?”

        “Ne tiel ŝi nomiĝas,” diris Della, skuante la kapon. “Mi diras al vi, estas ia mistero pri tiu junulino. Mia ideo estas, ke pro ia kaŭzo ŝi fortranĉis sin de altranga familio, kaj nun iras—kiel tio nomiĝas? Inkognite! Mi vetus, ke ŝia patro volis edzinigi ŝin kun iu ulo, kiun ŝi ne amis, kaj Betty diris ‘Ne, sinjoro,’ kaj forkuris.”

        Johano eksaltis. Ĉu povas esti, ke tia estis la kaŭzo de ŝia forkuro? Pri tio li neniam pensis. Ĉu povas esti, ke li estis tiu ulo? Tiam li diris al si, ke tio ne estas ebla, ĉar kiam Betty forkuris el Mervo, ŝia duonpatro ne sciis, ke ili iam renkontiĝis.

        “Ne povas esti,” li diris.

        “Mi vetos, kiom vi volos,” diris Della insisteme. “Atendu nur kaj vi vidos ĉu mi pravos. Jen, se paĉjo kaj panjo provus devigi min edziniĝi kun ulo kiun mi ne amas, mi forkurus tiel rapide, ke oni vidus nur polvonubon kaj makulon en la malproksimo.” Ŝi stariĝis. “Mi devas iri skribi leteron.” ŝi diris abrupte.

        Johano restis sidante, kaj fikse rigardante al la homoj en la prameto.

        La suno jam subiris malantaŭ la arbareto ĉe la supro de la malalta monteto trans la lago, kaj la krepusko ŝteliĝis sur la mondon. La aero estis malvarmeta pro la falanta roso. Malproksime, kreko kriis monotone. Sur la lago, Lord Arthur jam turnis la prameton, kaj ekveturis al la bordo. Johano povis aŭdi lian voĉon, maldense klaran en la kvieteco.

        Li stariĝis kaj ekiras al la domo.

        Li apenaŭ faris paŝon, kiam de la lago venis krio kaj plaŭdo. Li sin turnis rapide. La prameto balanciĝas tien kaj reen, kaj en distanco de unu metro de ĝi, Lord Arthur, senĉapela, staras ĝis la talio en la akvo, tenante pecon de la stango. La suspektemo de Della pri ĝia taŭgeco konfirmiĝis.

        Li kuris malpeze al la rando de la akvo. Estas nenia danĝero, ĉar la lago estas malprofunda. Li alvenis ĝuste kiam lia lorda moŝto, trenante la prameton per unu mano, vadis ĝis la bordo.

        “La stango rompiĝis,” diris lia lorda moŝto plendeme, grimpante sur la sekan teron.

        Johano tenis la prameton por lasi Betty eliri.

        “Feliĉe, ke la akvo ne estis profunda,” li diris. “Estos pli bone, se vi kuros al la domo por ŝanĝi viajn vestojn. Ni sekvos.”

        Betty ruĝiĝis.

        “Ho——” ŝi komencis, kaj haltis.

        “Mi kredas, ke estos ja pli bone,” diris lia lorda moŝto, paŝante el sia ŝlimejo kaj ekfarante novan.

        Li galopis malseke sur la teraso. Johano lin observis dum momento, poste li sin turnis al Betty. Ŝi ankoraŭ ne moviĝis.