ĈAPITRO XIV
“MI KRONOJN REZIGNUS——”(1)

JAM dum multaj tagoj Johano streĉe preparis sin ĝuste por ĉi tiu momento, kuraĝigis sin por ĝi, antaŭprovis la sintenon kiun li alprenos ĉe ĝi; sed nun kiam ĝi venis, li trovis sin nepreta. Li ne kapablis mastri la situacion. Ŝiaj okuloj restis sur lin, ŝia vizaĝo estis malvarma kaj pala, kaj ŝia rigardo frostigis lin kaj rabis de li la eblon paroli. Li traserĉis sian kapon por trovi vortojn, kaj ne trovis. Li estis muta.

        Lin obsedis la sento, ke li estas nenature granda. Li konsciis pri sia korpomaso kiel li neniam antaŭe konsciis. Ĝi ŝajnis doni al li strangan malsuperecon. Subkonscie li sentis, ke ŝi lin timas, ke ŝi rigardas lin kiel ion malamikan. Tiu penso lin turmentis. Li sopiris al vortoj por ĝin forpeli, sed ili ne venis.

        Lumoj ekbrilis en la fenestroj de la Kastelo. La krepusko ŝanĝiĝis en mallumon. Malproksime, pliprofundigante la silenton, la kreko ankoraŭ eligis sian malgajigan krion. Birdoj dormeme susuris en la arboj. La du homoj staris solaj en mondo de silento kaj dormo.

        Inkuba sento pri nerealeco ekposedis lin. Kiom longe ili staras tie? La foriro de Lord Arthur ŝajnas kiel okazintaĵo el la malproksima pasinteco. Epokoj jam forruliĝis.

        Subite Betty ekparolis.

        “Ni malfruos,” ŝi diris timeme.

        Johano paŝis rapide al ŝi. Iamaniere, la sono de ŝia voĉo dispelis la sorĉon kaj lin liberigis. La inkubo ankoraŭ premis sur lian menson, sed jam revenis al li la forto kaj la povo agi.

        Ŝi retiriĝis dum li alproksimiĝis, kaj li vidis larmojn en ŝiaj okuloj. Forta emocio trakuris lian korpon.

        La sekvantan momenton—la ago estis preskaŭ aŭtomata—liaj fingroj tuŝis ŝian brakon kaj ĝin ekprenis.

        Perforte ŝi sin liberigis.

        “Betty!” li murmuretis.

        Ili staris rigardante al si en la vizaĝon. Li povis aŭdi ŝian rapidan spiradon. Ŝia vizaĝo estis malhela kaj malklara, sed ŝiaj okuloj brilis en la mallumo.

        Stranga malforteco atakis Johanon. Li tremis. La tuŝo al ŝia mola karno tra la maldika maniko liberigis en li torenton de primitivaj emocioj. Li deziregis ĉirkaŭbraki ŝin, brute bati ŝin, vundi ŝin. La nigraj konturoj de la arbosuproj tremis momenton antaŭ liaj okuloj. Li pugnigis la manojn por sin regi.

        “Mi vin amas!” li diris per mallaŭta voĉo. Eĉ al li mem la vortoj, dum li parolis ilin, ŝajnis malplenaj kaj sensignifaj. Al Betty, kies animo estis ankoraŭ forte skuita de la interparolo inter ŝi kaj s-ro Scobell, ili ŝajnis malsinceraj, kvazaŭ li devigas sin ripeti lecionon. Ili agacis al ŝi la nervojn.

        “Ne diru!” ŝi kriis per akra tono. “Ho, ne diru!” Ŝia voĉo vundis lin. Lian koron ŝi ne estus pli ŝirinta, eĉ se ŝi eligus krion de korpa doloro.

        “Ne diru! Mi scias. Oni min sciigis.”

        Ŝi daŭrigis rapide, spasme.

        “Mi ĉion scias. Mia duonpatro min sciigis. Li diris—li diris, ke vi estas lia”—ŝi eksufokiĝis—“lia dungito; ke li pagas vin, por ke vi restu tie por reklami la Kazinon. Kaj li venigis min kaj intencis ordoni al vi edziĝi kun mi... Ho, estas ja abominende. Ke estis vi! Vi, kiu estis—vi ne povas kompreni, kio vi estis por mi—de kiam ni renkontiĝis. Vi ne povus kompreni. Mi ne povas diri al vi... Ia apogilo... Io—io kio—mi ne povas klarigi. Sed helpis al mi, nur pensi pri vi. Estis egale al mi, ĉu mi iam denove vidos vin. Mi ne atendis vidi vin denove. Nur povi pensi pri vi... Jen kio helpis... Vi estis io, al kio mi povis fidi. Io forta—solida.” Ŝi ridis amare. “Mi supozas, ke mi faris el vi heroon. Knabinoj estas ja malsaĝaj. Sed helpis al mi senti, ke vivas almenaŭ unu viro kiu—kiu ŝatas honoron pli ol monon.”

        Ŝi eksilentis. Johano staris senmove, rigardante en la ombrojn. La unuan fojon en sia facilanima vivo, li ekkonis honton. Eĉ nun li ne plene komprenis la tutan signifon de ŝiaj vortoj. La vualo ekfalis de liaj okuloj, sed li ankoraŭ vidis nur malklare.

        Ŝi denove ekparolis, per mallaŭta, monotona voĉo, kvazaŭ ŝi parolas al si.

        “Tiel tedas min la mono—mono—mono. Ĉio estas mono. Ĉu en la mondo ne ekzistas unu viro, kiu ne volas vendi sin por mono? Mi kredis, ke vi—— Mi supozas ke mi estas stulta... Oni havas tro grandajn esperojn.”

        Ŝia voĉo estis tre laca.

        Li ne moviĝis. Lia menso estis okupata de ŝiaj paroloj. Iom post iom li komencis kompreni.

        Ŝi sin turnis, kaj iris malrapide laŭlonge de la teraso al la domo. Li ankoraŭ ne faris movon.

        Li estis kvazaŭ ensorĉita. Liaj okuloj ŝin neniam forlasis. Li povis vidi nur ŝian blankan robon en la mallumo. Unufoje ŝi haltis. Per sia tuta animo li preĝis, ke ŝi revenu. Sed ŝi paŝis antaŭen, kaj malaperis.

        Tiam lia cerbo klariĝis, kaj li komencis pensi rapide. Li ne povas lasi ŝin foriri tiamaniere. Li devas atingi ŝin. Li devas haltigi ŝin. Li devas paroli al ŝi. Li devas diri—li ne sciis kion li diros—ion ajn, se li nur povos paroli al ŝi refoje.

        Li kuris supren laŭ la dekliveta herbaĵo ĝis li alvenis al la supra teraso. Ŝi ne estis tie.

        Dum li staris forte spirante, venis al li la odoro de brulanta tabako, kaj sin turninte, li vidis tute apude la ruĝan ardaĵon de cigaro.

        “Ĉu estas vi, s-ro Maude?” diris la voĉo de s-ro Morrison.

        Lia gastiganto aliris.

        “Ni havas ankoraŭ tempon por promeni laŭ la teraso kaj returne,” diris s-ro Morrison. “La sonorilo por la vestiĝo ankoraŭ ne sonis.”

        Ĉi tiu interrompo incitis ĉiun nervon en la korpo de Johano. Li ne povis paroli. Silente li ekmarŝis laŭtakte kun la alia,kaj ili iris antaŭen.

        “Mi vidis f-inon Brown eniri la domon antaŭ momento,” diris s-ro Morrison. “Ŝi ja rapidis. Kia bela vespero!”

        La luno jam leviĝis super la arboj trans la lago, kaj la ĝardeno malsupre pli kaj pli distingiĝis. La supro de la lago fariĝis senbrile arĝenta. Por tiu sceno konvenis silento kaj medito, kaj Johano ekmalamis la amikiĝeman vireton, kiu alkroĉiĝis al li kaj babilis. Li volis pensi. Li volis alĝustigi sian menso al tiu nova vidpunkto pri si, kiun donis al li la vortoj de Betty.

        Baldaŭ liaj pensoj sin malligis. S-ro Morrison daŭre parolis, sed Johano ne aŭskultis. Li jam komencis pensi kun stranga flegmo. Estis unu el tiuj maloftaj momentoj en la vivo de homo kiam, kvazaŭ de ekstere, tra breĉo en tiu muro de pretekstoj kaj memtrompo kiun li tiom pene konstruis, li rigardas al si senpartie.

        La vidaĵo, kiun Johano vidis tra la muro, lin ne konsilis. Ne estis la animo de heroo, kiu, nudigite, tremis sub lia rigardo. En alia humoro li estus ŝtopinta la breĉon, sin senkulpigante kaj pravigante, sed ne nun. Li rigardis al si senkompate, kaj vidis, ke li estas senkaraktera, malenergia; senigita de ĉio pura kaj nobla; kaj lian animon plenigis amara malestimo.

        De la domo venis la profunda tono de sonorilo, kaj s-ro Morrison eksaltis kiel militĉevalo ĉe la sono de la trumpeto.

        “Pli bone ni eniru,” li diris. “Necesas alivestiĝi.”

        En la dormĉambro la introspekta humoro de Johano cedis sian lokon al senripozemo. Li devas ion fari. Li devas montri al ŝi, ke li ne estas tia, kia ŝi kredas lin. Kaj tiam venis al li la penso, ke estas nur unu rimedo. Se li volas pruvi, ke li ne estas la pagato de la Kazino, li devas detrui la Kazinon. Ne antaŭ ol li estos tion farinta, li povos diri al ŝi rekte en la vizaĝon, kion li volas diri. Li pruvos al ŝi, ke ŝia unua opinio pri li estas vera, ke efektive li estas viro kiu ŝatas honoron pli ol monon.

        Jen la sola elirejo. Li ekstaziĝis ĉe la penso.

        Ŝi lin amas. Tion ŝi ne penis kaŝi. Li montros al ŝi, ke li estas inda de ŝia amo.

        Li devas tuj reiri al Mervo. Ĉiu momento estos jaro ĝis li estos sin farinta libera viro.

        Betty ne estis en la salono kiam la sonorilo vokis al la manĝo.

        “Betty ne sentis sin tre sana,” klarigis Della. “Ŝi havas kapdoloron aŭ malvarmumon aŭ ion tian, la kompatinda. Ŝi aspektas pala kiel litotuko, mi do devigis ŝin enlitiĝi. Ŝi fartos sufiĉe bone en la lito. Mi iros sidi ĉe ŝi.”

        Post la manĝo Johano eliris sur la terason. Pli ol antaŭe li sentis la urĝan bezonon por tuja agado. Ĉu estos eble foriri hodiaŭ nokte? Se li povos atingi Londonon frue matene, li povos trafi la tagmezan ŝipon ĉe Dover.

        Li forĵetis la cigaron kaj reeniris la domon por trovi hortabelaron. Jes, estas malrapida vagonaro kiu demetos lin en Londono ne longe post la noktomezo. Li supreniris al sia ĉambro, ŝanĝis la vestojn, kaj plenigis la valizon. Poste, singarde malsuprenirinte laŭ la malantaŭa ŝtuparo, li ŝteliĝis tra la servistejo el la domo, kaj komencis sian kvinmejlan marŝadon al la stacidomo.


(1) Aludo al populara kanto de la unua duono de la dekoka jarcento: “Mi kronojn rezignus, por nomi vin mia.”.