ĈAPITRO XII
JOHANO AKCEPTAS INVITON

JOHANO estis plena de decidemo kiam li foriris de s-ro Scobell sur la kajo ĉe Mervo, sed, pripensinte sian agadplanon, li konstatis, ke li havas nur malklaran ideon pri la vojo sekvota por trovi la forkurintinon. Ĝis Parizo la vojo estas klara kaj certa; sed tie ĝi eble estus tute perdiĝinta, se s-ro Scobell ne estus metinta neniajn limojn al la elspezoj de la ekskurso. Sed nemalhelpate de financaj obstakloj, Johano povis fari ampleksan esploron, kiu kondukis lin al la Gare du Nord, kaj tie la vojo denove fariĝis klara. Inter la multego de dungitoj pridemandataj de Johano kaj privata detektivo, kiu funkciis kiel interpretisto, kaj kiu unue iom emis priridi Johanon—ĝis li estis senkuraĝigita de lia malmilda sinteno—estis la blubluza semaforisto, kiu antaŭe tiel ĝenis Della kaj ŝiajn gepatrojn. El li la detektivo, en la daŭro de interparolo kiu sonis al Johano kiel amara kverelo inter du gramofonoj kun difektitaj pingloj, elĉerpis la informon, ke la juna sinjorino foriris el la Gare du Nord per la boatvagonaro al Calais en la akompano de Amerikana familio el tri homoj, patro, patrino, kaj filino.

        Estis tiu indiko kiu venigis Johanon al Londono. Kiam li unue aŭdis ĝin, lia koro pleniĝis de ĝojo—kiu tamen poste pruviĝis trofrua—kaj li donis al la blubluzulo trinkmonon kiu kaŭzis lin forresti de la laboro dum du tagoj. Ŝajnis al Johano, ke lia serĉado estas preskaŭ finita.

        Tiun ideon Londono ĝustigis. Estis ja preskaŭ certe, ke tien la grupo veturis. Amerikanaj vojaĝantoj, forirante el Calais per la trans-ŝanela boato, supozeble iras al Londono. Johano rapidis al la metropolo, kaj la vojo denove perdiĝis. Observemo ne estas la ĉefa trajto de la Londonano, kaj eĉ unu el la portistoj ĉe la stacidomo de Charing Cross, kiujn li pridemandis, ne povis memori, ke li vidis la koncernatan junulinon. Li luis ĉambron ĉe la Savoy Hotel, kaj pasigis la tagojn promenante sur la stratoj kaj manĝante ĉe la plej popularaj restoracioj, kun la espero ke li ŝin hazarde renkontos. Londono estas la urbo de hazardaj renkontiĝoj, sed li ne havis feliĉon. Londono estas ankaŭ la urbo kie homoj povas loĝi en najbaraj domoj kaj neniam renkontiĝi. Sekve, kvankam Johano kaj Betty moviĝis dum preskaŭ semajno en la sama orbito, iliaj vojoj neniam kruciĝis. Johano manĝis iun vesperon ĉe la Carlton. Betty jam lunĉis tie plu frue en la sama tago. Iun posttagmezon Betty kaj ŝia grupo lunĉis ĉe la Ritz. Tiun vesperon Johano manĝis ĉe la najbara tablo.

        Li estis senkuraĝigita. Li ne povis ekscii, ĉu la Morrison-familio restis en Londono aŭ nur trapasis survoje al la kamparo. Estis preskaŭ la tempo kiam la homoj kutimis forlasi la urbon. La penso, ke dum li patrolas sur Piccadilly kaj Regent Street, Betty eble estas en domboato sur la rivero aŭ paŝas sur iu Skota erikejo, ne emis pliagrabligi sian ĉiutagan vagadon tra la ĉefaj stratoj de Londono.

        Sed Londono estis pravigonta sian reputacion de kreanto de hazardaj renkontiĝoj. Iun posttagmezon, dum li eniris la “Cheshire Cheese” (1) por la lunĉo—jam venis al li la penso, ke tiu grupo, estante Amerikanoj, tre verŝajne vizitos ĉi tiun faman lokon (kion ili efektive faris du tagojn antaŭe)—li aŭdis ke oni vokas lian nomon, kaj rekonis la blondharan junan viron, kun kiu Betty poste vidis lin en la teatro. Ĉi tiu estis Faraday, unu el tiuj amikoj, kies interesoplenan vivon li tiom enviis en la tempo kiam li laboris ĉe Westley, Martin kaj K-io. Faraday estis kunstudento lia ĉe Cambridge, kaj provinte multajn profesiojn, li nun administris la Londonon oficejon de la agento de la ĉefaj Nov-Jorkaj dramverkistoj.

        Ili lunĉis kune, kaj antaŭ la fino de la manĝo Johano jam promesis iri kun Faraday al la malferma prezentado de nova muzika komedio, por kiu ĉi tiu jam ricevis biletojn.

        “Oni diris, ke la muziko estas bona,” diris Faraday. “Kaj vi renkontos kelkajn interesajn homojn.”

        Johano, profundiĝinte en la proprajn pensojn, ne povis atesti pri la vereco de la unua parto de tiu antaŭdiro: la dua parto tamen efektiviĝis pli ol li estus povinta imagi.

        Della komencis paroli denove dum Betty sin turnis, kaj ŝia senspira monologo transpontigis alie rimarkindan silenton. La tempioj de Betty forte batadis. Ŝi ne kapablis paroli. Kaj Johano staris ĉe la pordo, senmove. Ankaŭ lin la situacio mutigis.

        “Betty Brown savis al ni la vivon en Parizo,” diris Della. “Ni ne sidus ĉi tie, se ne estus ŝi. Estis portisto kiu ne volis kompreni eĉ unu vorton kiun ni diris al li, kaj Dio scias, ke ni diris multajn, kaj alvenis Betty, kaj lin aranĝas en ĉirkaŭ tri sekundoj. Jen, se vi aŭdus Betty paroli la Francan lingvon! Ni esploris Londonon. Ni ĝin traserĉis ĝisfunde. Ni loĝas ĉe la Hotel Cecil. Ni iros morgaŭ al Hampshire por——”

        “Ni luis etan restadejon, s-ro Maude,” diris s-ino Morrison. “Amiko mia, Lord Arthur Hayling. Ĉu vi konas lin? Li estas frato de la Duko de——”

        “Mi konas lian nomon,” murmuretis Johano, kies okuloj ankoraŭ restis sur Betty, kiu sidis rigardante al li el la ombro de la kurteno.

        La pordo malfermiĝis.

        “Ha,Lord Arthur,” diris s-ino Morrison, “mi volas prezenti vin al s-ro Maude.”

        Lord Arthur klinis la kapon en nekompromitanta maniero.

        La muzikistaro jam komencis agordi siajn instrumentojn. Tra la tuta teatro la homoj estis revenantaj al siaj sidlokoj. Johano malklare murmuretis ion kaj foriris. Li estis ankoraŭ konfuzita.

        Kiam la pordo malfermiĝis, Della laste leviĝis.

        “Ĝij!” ŝi diris, por sin klarigi, kaj kuris sur la koridoron.

        Johano estis malaperanta malantaŭ la angulo. Kiam ŝi vokis, li haltis kaj revenis.

        “Jen, Johano Maude,” diris Della rapide, “mi volas vidi vin kiel eble plej ofte. Nuntempe mi bezonas ĉirkaŭ mi ĉiujn miajn malnovajn amikojn kiuj estas havigeblaj. Mi sentas kvazaŭ mi staras ĉe la rando de malvarma lageto kaj ke iu penas puŝi min en la akvon. Jen kiel min frapas la Angla Altsocieto. Mi bezonas iun por teni mian manon kaj gvidi min, kaj tiu estas vi, Johano Maude. Estas io solida pri vi. Jen, vi devos veni morgaŭ kun ni al ĉi tiu kastelo. Ĉu vi volas? Promesu!”

        Ŝi solvis ĉiujn liajn malfacilojn! La novaĵo, ke la grupo forlasos Londonon en la sekvanta tago estis lin konsterninta. Necesis, ke li vidu Betty denove por paroli kun ŝi sola, sed li ne vidis, kiel tio estos efektivigebla. Ĉi tiu invito estis savo por li.

        “Della,” li diris, “vi estas anĝelo. Nenion en la mondo mi pli volonte farus.”

        “Jen promeso do. Mi aranĝos la aferon kun panjo. Nu, mi devas reiri. Jen, Betty estas bela knabino, ĉu ne? Mi deziras, ke vi du estu geamikoj. Ŝi estas karulino. Tamen estas io stranga pri ŝi. Oni povas vidi, ke ŝi estas unu el la kvar cent, (2) sed ni trovis ŝin vaganta sola en Parizo kaj preskaŭ senmona, kaj ŝi akceptis oficon kiel mian kunulinon. Tio tamen estas tute egala al mi. Ŝi estas pli sinjorineca ol mi iam estos, eĉ se mi vivos milionon da jaroj. Ho, jen la malferma ĥoraĵo. Mi devas reiri. Venu al la hotelo morgaŭ. Kaj ne eltiru vin el tiu promeso pri la kastelo.”

         

        “Patrino,” diris Della tiuvespere ĉe la manĝo, “mi petis s-ron Maude veni kun ni morgaŭ al la Kastelo. Li estas tute sola ĉi tie, kaj mi kredas, ke li sentas sin forlasita, Estas en ordo, ĉu ne?”

        “S-ro Maude ŝajnas agrabla juna viro,” diris la patrino. “Mi ĝojos, se li venos.”

        “Jen, Betty,” diris Della, “kiel pale vi aspektas. Kio estas? Ĉu vi estas malsana?”

        “Mi estas iom laca,” diris Betty.

        “Vi aspektas tia,” diris Della. “Iru en la liton kaj dormu bone. Morgaŭ vi sentos vin bonege.”

        Sed estis la penso pri la morgaŭo kiu kaŭzis tiun palecon en la vizaĝo de Betty.


(1) Fama gastejo kiu datiĝas de la deksepa jarcento.

(2) La riĉularo de Nov-Jorko sumiĝas, laŭ onidiro, ĝis kvar cent.