ĈAPITRO IX
BETTY TROVAS LABORON

“Ni iru al alia kupeo, kie ni povos paroli,” proponis la junulino nomata Della, post kiam ĉiu obstaklo estis venkita kaj ili jam trabatis al si vojon al la vagonaro. “Panjo amas legi dum vojaĝo, kaj la maljunulo bezonos fumi la pipon por kvietigi siajn nervojn.”

        Ili paŝis laŭ la koridoro ĝis ili trovis malplenan kupeon. Della deprenis la grandon ĉapelon, aranĝis la harojn antaŭ la spegulo, kaj sidiĝis kun kontenta spirĝemo.

        “Dank’ al Dio,” ŝi diris, dum la vagonaro rapidigis sian kuron. “Parizon mi ne volas vidi plu antaŭ ol bataliono de profesoroj estos min amikigintaj kun la lingvo. Kiel strange estas. Estis tempo kiam mi ĉiam diris, ke mi freneze deziras iri al Parizo—kaj nun mi opinias, ke mi ja estis freneza.”

        “Ĉu Parizo ne plaĉis al vi do?” diris Betty.

        “Plaĉas! Jen, mi estis tie ok tagojn, kaj mi perdiĝis kvardek fojojn. Kvinfoje ĉiutage mi devis reiri al la hotelo per taksio kaj ekiri denove de la komenco. Mi ne sciis kiel demandi pri la vojo, kaj mi ne estus kompreninta, se oni ja dirus. Mi simple iris rekte antaŭen ĝis mi perdiĝis, kaj tiam mi vokis taksion kaj diris ‘Hôtel Meurice.’ Jen mia tuta scio pri la Franca lingvo. Estis terure. Estos pli bone en Londono, mi kredas. Tie oni ja parolas ian specon de la Angla lingvo.”

        “Ĉu vi restos en Londono?”

        “Ne longatempe. Ni——. Sed, jen, ni konatiĝu. Kio estas via nomo? Mia estas Della Morrison.”

        “Mia——”

        Betty haltis. Venis al ŝi la penso, ke estos pli bone se ŝi ŝanĝos la nomon. Ŝi devas lasi kiel eble plej malmulte da postesignoj, se ŝi volas eviti ke la duonpatro ŝin malkovru. Kaj ĉi tiuj homoj eble konas la nomon Silver, ĉar ĝi aperis iom ofte sub ŝia fotografaĵo en la Altsocietaj paĝoj de la ĵurnaloj.

        “Mia estas Brown,” ŝi diris.

        “Kio estas via antaŭnomo?”

        “Betty.”

        “Mi nomos vin Betty. Kaj vi nomu min Della. Diru, ĉu vi estas aktorino?”

        “Aktorino? Ne.”

        “Mi kredis, ke ie mi vidis vian portreton. Ies alian, kredeble. Kion mi diris antaŭ al ni——? Ho, jes. Ni restos en Londono iom da tempo, poste ni luos grandiozan domegon ie en la kamparo. Amiko nia nun aranĝas pri tio. Li klopodas havigi ian kastelon. Imagu min en kastelo! Ho, nu,” ŝi diris rezignacie, “jen kia estas la vivo!”

        “Sendube la palaco plaĉos al vi, ĉu ne?” diris Betty ridetante.

        Della aspektis dubema.

        “Mi ne estas tre certa,” ŝi diris. “La afero statas tiel. Ni batalas ekster nia klaso, kaj tio ĝenerale alportas malfeliĉon.”

        “Mi ne komprenas.”

        “Nu, estas jene. Mi ne scias multon pri kasteloj, sed mi scias ja ke ni ne estas en la kastelo-klaso. Antaŭ unu monato la maljunulo estis kasisto ĉe banko, kaj mi petolis kun skribmaŝino, kaŝe rigardante al la estro. Nu, ni estis same taŭgaj ĉe nia laboro kiel iu alia, sed tio ja ne estas kaŭzo kial ni aparte imponu al la aristokrataro, ĉu? Se vi demandas al mi, nia roto estos forpelita antaŭ ol ĝi konscios, kio ĝin trafis. Kaj koncerne min, la grandmondo ne estas laŭ mia gusto. Mi ne diras, ke mi ne ĝojas ke mi elliberiĝis el la laboro ĉe la oficejo, sed krom tio, ĉio alia estas por mi indiferenta, kaj estas ankoraŭ io.”

        “Estas ĉiam io, laŭŝajne,” diris Betty.

        “Estas. Sed ĉi tiu afero estas la plej malbona. Antaŭ ol mi eksciis, ke oni postlasis al paĉjo tiom da mono, mi ĵus fianĉiniĝis.”

        Ŝi ekĝemis.

        “Jes?” diris Betty kuraĝige.

        “Kun knabo en la oficejo kie mi laboris kiam mi estis en Nov-Jorko,” daŭrigis Della. “Tom Spiller estas lia nomo. Li estas komizo ĉe kambiisto. Diru, ĉu ruĝaj haroj plaĉas al vi?” ŝi sin interrompis. “Ĉe viro, mi volas diri. Tom havas ruĝajn harojn. Tom plaĉus al vi.”

        “Mi deziras, ke mi povu renkonti lin.”

        “Ĝij! ankaŭ mi tion deziras,” diris Della, denove ekĝemante. “Vi vidas, paĉjo kaj panjo scias nenion pri mia fianĉiniĝo. Mi jam pretigis min por sciigi ilin, kiam subite venis ĉi tiuj riĉaĵoj. Kaj nun mi ne scias, kion fari. Nun mi ne kuraĝas sciigi ilin. Panjo enprenis al si en la kapon tiel grandiozajn ideojn. Ŝi sin okupas nuntempe pri neniu kun rango malpli alta ol grafa. Se ŝi scius, ke mi fianĉiniĝis kun komizo, ŝi havus konvulsion. Tamen neniu devigos min rezigni pri Tom.”

        “Kompreneble.”

        “Se mi estis sufiĉe bona edziniĝonto por li kiam mi estis stenodaktilistino, li estas sufiĉe bona edziĝonto por mi kiam mi estas plutokrato.”

        “Kompreneble.”

        “Sed panjo ne rigardos la aferon laŭ tiu vidpunkto. Mi supozas, ke mi devos atendi iom pli longe, kaj nur laŭgrade malkaŝi la novaĵon.”

        “Ne estu maltrankvila,” diris Betty. “Sendube ĉio bone ordiĝos.”

        Della rigardis ŝin ameme.

        “Vi estas konsolo, Betty,” ŝi diris. “Mi treege ĝojas, ke mi vin renkontis.” Ŝi rektiĝis, frapite de ideo. “Diru, kion vi faros kiam vi alvenos en Anglujo?”

        “Mi ne scias.”

        “Vi ne katenis vin per vizitoj kaj similaj?” Betty ridetis bedaŭreme.

        “Ne.”

        “Nu do, vi devos resti kun ni tiom longe kiom vi povos. Unue en Londono, poste en la kamparo. Ĝij! kiel mi ĝojos se vi estos proksime.”

        Betty ruĝiĝis. Estus estinte agrable akcepti inviton tiel sincere donitan, sed ŝi sentis, ke tion fari estus ricevi gastamon per falsaj pretekstoj. Della evidente kredis ŝin riĉa junulino kiu vojaĝas por plezuro. Ŝi senkuraĝiĝis pensante pri la neeviteblaj klarigoj.

        “Mi timas——” ŝi komencis. “Mi ne opinias——Mi timas, ke mi ne povas, Della,” ŝi diris. “Vi ne komprenas,” ŝi daŭrigis nerve. “Vi kredas, ke mi estas—— Mi ne faros vizitojn, mi devos perlabori miajn vivrimedojn.”

        “Perlabori viajn vivrimedojn?”

        Betty balancis la kapon.

        “Krom la malmulta mono kiun mi havas kun mi,” ŝi diris, “mi ne havas unu pencon en la tuta mondo.”

        “Ĝij!” diris Della.

        Ŝi meditis momenton.

        “Kion vi faros?” ŝi demandis.

        “Mi ne scias. Jen kion mi devos pripensi.”

        “Vi devos iom ĉirkaŭrigardi?”

        “Jes.”

        “Nu do, ĉio estas en ordo. Restu kun ni dum vi ĉirkaŭrigardas. Ie vi devos ja resti. Ĉu ne taŭgos la kastelo?”

        La okuloj de Betty pleniĝis per larmoj.

        “Ho, Della, vi estas ja karulino,” ŝi diris impulse. “Sed mi ne povos.”

        “Pro la nomo de la ĉielo! Kial do ne?”

        Betty skuis la kapon.

        “Mi ne povos,” ŝi diris.

        Della sidis enpensiĝinte.

        “Jen mi havas,” ŝi kriis. “Lord Arthur diris, ke estos pli bone se mi havos akompanistinon kiam mi revenos al Anglujo. Tiu estas la ulo—la nobelo, mi volas diri—kiu aranĝas pri la kastelo. Li diris, ke mi bezonos kunulinon—iun por akompani min—ĉar panjo ja ne povas ĉiam alkroĉiĝi al mi. Tio estos vi!”

        “Sed——”

        “Ne kontraŭstaru. Estas decidite. Vi do ja venos al la kastelo. Ni bonege amuziĝos. Mi iros diri al panjo.”

        “Della, ĉu vi estas certa——?”

        Sed Della estas jam for.

         

        Gesinjoroj Morrison, ricevinte la novaĵon, gratule aprobis ĝin. La memoro pri la sceno ĉe la Gare du Nord, kiam Betty kreis ordon al ĥaoso kaj parolis la misteran lingvon de Francujo kun la senĝeneco de englandano, restis ankoraŭ kun forta impreso en ilia menso. Ili konfirmis unuanime la decidon de la filino, ke Betty fariĝu ŝia akompanistino.

        “Ili akceptis vin senprokraste,” raportis Della, reveninte de sia komisio.

        La cetera parto de la vojaĝo pasis por Betty tre rapide. Granda ŝarĝo deruliĝis de ŝia koro. Nun kiam ĉio estas aranĝita, ŝi vidis kiel terura efektive estis la malklara estonteco, kaj kiel senprudenta estis ŝia senpripensa forkuro al la nekonata. Ŝi sentis sin nun pli sekura.

        Gesinjoroj Morrison jam antaŭmendis ĉambrojn ĉe la hotelo Cecil. Della, kies grandegan energion ne elĉerpis la laciga vojaĝo de Parizo, forkondukis Betty, tuj post la manĝo, al teatro, kaj ĉe la reveno, ŝi sidis sur ŝia lito, parolante, ĝis la respondoj de Betty fariĝis dormemaj kaj malklaraj. Tiam, severe malpermesinte al ŝi eĉ pensi pri leviĝo antaŭ la lunĉhoro, ŝi iris al la propra ĉambro.

        Estis jam malfrue en la sekvanta mateno kiam Betty malsupreniris. Kiam ŝi demandis pri gesinjoroj Morrison, oni donis al ŝi letereton de Della, kiu ŝin sciigis, ke ili foriris viziti Westminster Abbey, sed revenos je la unua por la lunĉo.

        Kun unu horo je sia dispono, Betty promenis ĝis la Strand. Estis preskaŭ la unua horo kiam ŝi revenis. Dum ŝi komencis supreniri la ŝtuparon de la hotelo, taksio aliris kaj haltis, kaj el ĝi eliris viro kun palaj lipharoj. Li pagis la veturigiston, kaj sin turnis por eniri la hotelon. Tiam li vidis Betty, kaj esprimo de rekono aperis sur lia vizaĝo.

        “F-ino Silver!” li diris.

        Estis Lord Arthur Hayling.