ĈAPITRO X
LORD ARTHUR NE KOMPRENAS

BETTY prenis lian etenditan manon, kaj trude aperigis rideton, sed ŝi tamen estis konsternita. El ĉiuj viroj en la mondo ne estis alia, kiun ŝi pli volonte estus evitinta, ol Lord Arthur. Eĉ se ŝiaj cirkonstancoj estus estintaj aliaj ol ili efektive estis, ŝi tamen tre dezirus eviti lin, ĉar ĉe ilia lasta renkontiĝo ŝi malakceptis lian pompan kaj bone esprimitan peton, ke ŝi edziniĝu kun li. Kaj kvankam ŝi ne kredis, ke tiu malakcepto krevigis la koron de lia lorda moŝto, estus estinte tamen pli agrabla al ŝi, se tiu sentimentala kunpuŝiĝo estus metinta finon al iliaj interrilatoj.

        Kaj nun, en la ŝanĝita stato de ŝiaj aferoj, kiam ŝi tre deziris lasi neniajn postesignojn, kaj jam ŝanĝis sian nomon por pli efike ĉi tion efektivigi, renkontiĝoj kun tiuj, kiuj konis ŝin en la vivo kiun ŝi forlasis, estis aparte maloportunaj.

        Tiam venis al ŝi la penso, ke ŝi ja sin maltrankviligas senbezone. Ĉi tiu renkontiĝo estas nur hazarda. Ili interparolos kelkajn momentojn, kaj poste ŝi iros sian vojon kaj li sian; kaj tre verŝajne ili neniam denove renkontiĝos. Ŝi jam nenion bezonas malkaŝi al li.

        “Kia rava surprizo,” diris Lord Arthur. Li karesis siajn palajn lipharojn. “Ĉu vi loĝas en la hotelo?”

        Memorante, ke ŝi enskribis la nomon f-ino Brown en la hotela registrolibro, ŝi ne povis tuj respondi; sed momenta pripenso montris al ŝi, ke ne estas verŝajne, ke lia lorda moŝto traserĉos la libron.

        “Jes,” ŝi diris. “Ĉu vi?”

        “Mi loĝas ĉe la klubo. Mi venis por lunĉi kun kelkaj homoj je la unua. Amerikanoj. S-ro Morrison kaj lia familio.”

        “Morrison?”

        “Ĉu vi konas ilin? Mi ne estus kredinta ke vi renkontiĝos kun ili. Ili estas ja bonegaj homoj,” li diris, kun tiu nuanco de malaprobo kiu eniras la voĉon de certa tipo de Anglo kiam li aludas homojn, kies socia rango estas, liaopinie, duba, “bonegaj homoj ĉiamaniere, sed, vi scias—apenaŭ...” Li eksilentis, lasante elokventan paŭzon. “Sed, eble,” li daŭrigis kvazaŭ espereme, “ĉi tiuj ne estas la samaj kiujn vi konas. Morrison ne estas malofta nomo. Mia—konato estas s-ro Richard Morrison. Li laboris ĝis antaŭnelonge, mi kredas, en banko en Nov-Jorko. Li heredis riĉaĵojn antaŭ kelka tempo. Lia edzino kaj lia filino——”

        Betty lin interrompis, parolante rapide.

        “Jes, tiuj estas miaj homoj. Mi vojaĝas kun ili. Tio estas, ke——”

        “Efektive?”

        La blondaj brovoj de Lord Arthur leviĝis mulimetron. Kvankam li mem alkroĉis sin al la familio Morrison kun la persistemo de hirudo, kaj jam de kelka tempo pripensis la ideon fari al Della la saman gravegan peton, kiun Betty malakceptis ĉe ilia lasta renkontiĝo, tamen lia kasta antipatio restis neŝanĝita. Estus estinte ideale, se li povus havi ilian monon sen ilia kunuleco; sed en ĉi tiu neperfekta mondo nur malofte oni povas havigi la siropon sen la pilolo: li do filozofie toleris ilian kunulecon kiel bedaŭrindan necesan. Sed ke Betty, devigate de neniu tia neceso, vojaĝas kun ili, tio lin mirigis.

        Lord Arthur Hayling estis, en sia stranga maniero, aferema viro, kaj li do neniam estus permesinta, ke sentimento miksiĝu kun aferoj. Li intencis edziĝi kun mono: nenio povus deklini lin de tiu decido: sed li estus bonveniginta okazon edziĝi kun virino kiu lin allogis alie ol per sia mono; kaj jen kial la malakcepto de Betty lin malfeliĉigis. Aferoj kaj sentimento estus admirinde kuniĝintaj, se li edziĝus kun ŝi. Ĉar Betty vekis en lia lorda moŝto pli sinceran emocion ol li spertis iam antaŭe. Li admiris ŝin kiel virinon apenaŭ ne malpli ol kiel homan ĉekon, kaj do trovi, ke ŝi estas intima kun ĉi tiuj Morrison’oj, tio estas por li granda surprizo.

        “Efektive?” li ripetis. Poste, kun taktoplena malaltiĝo, li aldonis: “Ili estas tre interesaj homoj, ĉu ne? F-ino Morrison estas ĉarme kurioza kaj viveca——”

        “Della estas karulino,” diris Betty, spitante la nuancon en lia voĉo.

        “Ĝuste,” diris lia lorda moŝto.

        Li karesis la lipharojn, kaj Betty ruĝiĝis. Li kapablis diri per unu kareso pli ol alia viro estus dirinta en du-minuta parolado.

        Lia sinteno sukcesis liberigi Betty de la timemo, kiun ŝi eksentis. Ŝi atendis kun ia sovaĝa plezuro la efikon de la bombo kiun ŝi estis tuj eksplodigonta sub la nazo de lia lorda moŝto. Estos interese vidi kian efikon ĝi havos sur lian grandsinjoran serenecon.

        “Kiam mi diras, ke mi vojaĝas kun la familio Morrison,” ŝi diris trankvile, “mi ne volas diri, ke mi vojaĝas kiel amikino. Mi estas la pagata kunulino de f-ino Morrison.”

        Ŝi ne seniluziiĝis. Lord Arthur Hayling, jam de la infanaĝo, estis edukita laŭ la tradicio, ke montri emocion estas malkonvenaĵo, kiu kontraŭas al la reguloj de bontoneco, sed ĉi tiu sciigo ŝia krevigis la ŝelon de la sindetena sereneco per kiu la jaroj lin kovris, kaj dum momento lia buŝo estis malfermita kaj li stulte rigardis al Betty, same kiel farus ordinara ulo kies patro miksis sin en la komercadon. Li tiel surpriziĝis, ke li perdis la kapablon paroli dum trelonga tempo; almenaŭ tiel ŝajnis al Betty, kiu lin observis kun iom amara amuzo, kvankam efektive lia lorda moŝto sin regis, konsidere de la cirkonstancoj, kun heroa rapideco.

        Liaj nervoj estis forte skuitaj. Kvankam Betty malakceptis lian edziĝopeton, li tamen ne perdis ĉiun esperon alklinigi ŝin, kaj do ŝin renkontinte inter komunaj gekonatoj, li sentis, ke la Sorto helpas al li; kaj jen, kun firma mano, ŝi dispelis lian aeran kastelon. Ne mire, ke la surprizo lin iomtempe mutigis.

        El ŝia aserto li ĉerpis la naturan konkludon. Se Betty estis devigata perlabori la vivrimedojn kiel pagata kunulino, tio signifas ke s-ro Benjamin Scobell sendube perdis siajn riĉaĵojn. Tiu ebleco estas ja perfekte komprenebla. Kvankam li ja ne profunde esploris la aferon, li tamen jam scias ke s-ro Scobell estas spekulaciema kaj havas inklinon al frenezaj entreprenoj.

        Lia apenaŭa saviĝo konsternis Lord Arthur. Se ŝi estus akceptinta lian peton, kaj poste okazus tiu katastrofo! Jen la malbona flanko de ĉi tiuj elsaltulaj milionuloj. Oni ne povas senti sin sekura. En ia nebula maniero lia lorda moŝto konsciis, kun ioma ĉagreno, ke en ĉi tiu mondo la Sorto ne karesas malpliaĝan filon.

        Betty staris atendante ĝis li restatiĝos.

        “Ili min konas per la nomo f-ino Brown,” ŝi diris. “Ĉu vi bonvolos memori, ke mi ne plu estas f-ino Silver?”

        “Vi ŝanĝis vian nomon? Ĝuste. Precize.” Ankaŭ tio ŝajnis al li komprenebla—efektive, kiel memevidenta faro.

        “Dankon,” diris Betty.

        Sekvis ĝena silento. Lord Arthur tre deziris ekscii ĉion pri la defalo de s-ro Scobell, sed ne estis facile al li fari komencon. Se li estus povinta esprimi sian kunsenton, tio estus por li la plej facila vojo, se Betty eĉ iomete kuraĝigus lin fariĝi kunsentema; sed ŝi ne kuraĝigis lin. Li ankoraŭ serĉis pretekston por ekparoli pri la temo, kiam taksio haltis apud ili, kaj la Morrison-familio eliris.

        “Hola!” diris Della. “Ĉu vi konas unu la alian?”

        Lord Arthur mensogis glate.

        “Mi demandis pri vi en la hotelo, kaj oni sciigis min, ke f-ino Brown estas la sola ano de via grupo kiu ne foriris; ni do konatiĝis.”

        “Ŝi povas paroli la Francan lingvon,” diris Della neĝustloke. “Jen, mi malsategas. Ni iru ĉasi la lunĉon. Venu, paĉjo. Unua alvoko al la lunĉo!”

        Dum la manĝo Lord Arthur silentis. Li ankoraŭ ne alĝustigis sin al la ŝanĝo kiu fariĝis ĉe Betty. Efektive, li havis la sento, kvazaŭ li estis batfaligita preskaŭ ĝis senkonsciiĝo. Li karesis siajn lipharojn neordinare ofte de la unua manĝmeto ĝis la kafo.

        Koncerne la komision kiun oni konfidis al li, li bonvolis spasme eligi la sciigon, ke la aranĝoj estas preskaŭ kompletaj. Post kelkaj necesaj formalaĵoj, Norworth Kastelo, en la graflando Hampshire, estos je la dispono de la gevaguloj. Ĝi estas unu el la vidindaĵoj de Anglujo, li klarigis, la plej majesta konstruaĵo en la graflando, kaj ankoraŭ pli laŭ la sama speco.

        Della kaj la patro estis malkaŝe konsternitaj de la perspektivo, kiun prezentis tiom da grandiozeco; sed s-ino Morrison, kun nevenkebla kuraĝo, montris sin inda de la okazo.

        “Estos dolĉe,” ŝi diris trenvoĉe, eĉ ne palpebrumante, kiel Della poste rimarkigis kritikeme al Betty; “estos dolĉe havi propran neston.”

        Eĉ la sciigo de Lord Arthur, ke Norworth estas elparolata “Nuth” kaj estis posedata de la tiunomaj baronetoj detempe de la Reĝino Elizabeto, ŝin ne emociis.

        Post la lunĉo, oni lasis lian lordan moŝton sola kun s-ro Morrison por priparoli tiujn kelkajn formalaĵojn, kiujn li aludis.

        Fininte ilin, li sin turnis al la temo kiu ĉefe okupis lian menson. Li ja ne kredis, ke s-ro Morrison konas persone s-ron Scobell, sed li sciis, ke la financisto havis grandajn interesojn en Ameriko, kaj ke s-ro Morrison, iama ano de la stabo de banko, do eble scias la kaŭzon de ties defalo.

        “Mi scivolas, ĉu vi konas s-ron Benjamin Scobell, s-ro Morrison,” li diris. “Ja malbona afero kun li!”

        “Kiun?” diris s-ro Morrison timeme. Tre malplaĉis al li resti duope kun Lord Arthur, kiun li samtempe timis kaj respektis, kaj li do esperis rapide retiriĝi. Sed lia lorda moŝto jam denove plenigis sian glason per brando kaj bruligis ankoraŭ cigaredon; li evidente ne intencis forlasi sian seĝon.

        “S-ron Benjamin Scobell, la financiston,” klarigis Lord Arthur. “Mi renkontis lian duonfilinon antaŭ kelka tempo. Ĉarma junulino. Tio sendube estis granda bato por ŝi.”

        “Granda bato?” ripetis la alia, nekomprene.

        “Kiam li perdis sian tutan monon.”

        La mieno de s-ro Morrison fariĝis pli nekomprena.

        “Perdis sian tutan monon?”

        “Oni diris al mi, ke li bankrotis!”

        S-ro Morrison skuis la kapon.

        “Ne la maljuna Scobell. Mi scias ĉion pri li. Ni estis lia banko. Mi kredas, ke vi pensas pri iu alia. La maljuna Scobell ne estas bankrotulo. Almenaŭ li ne estis kiam mi forlasis Nov-Jorkon. Lia konto ĉe ni sumiĝis ĝis kvin ciferoj, kaj ĝi estis ankoraŭ tie kiam mi eksiĝis. Kaj mi estus aŭdinta pri tio, se de tiam li bankrotus. Jen, se Scobell bankrotus, estiĝus bruo kvazaŭ nubskrapulo falas sur stanitan ladon. Vi sendube eraris pri la nomo.”

        Lord Arthur stulte rigardis al li.

        “Tre verŝajne,” li diris malrapide. “Tre verŝajne.”

        Li stariĝis, tre konfuzite. Se ŝia duonpatro estas ankoraŭ riĉulo, kiakaze Betty vojaĝas kiel pagata kunulino kun tiuj Morrison’oj? La mistero lin tute konfuzis, kaj ĝi lin ankoraŭ konfuzis longe post kiam li forlasis la hotelon kaj revenis al sia klubo, kie li sidis en kvieta angulo de la fumĉambro, maĉante nebruligitan cigaron, dum la tuta posttagmezo.

        Li manĝis ĉe la klubo; kaj estis dum li gustumis sian kafon, ke lia laciĝinta cerbo finfine solvis la problemon; almenaŭ ĝi trovis solvon, kiu, malgraŭ sia fantazia karaktero, ŝajnis al li la sola eblo.

        Tio estas artifiko. Ŝi provas lin. Liaj velkantaj okuloj eklumis de eksciteco dum lia cerbo kunigis la diversajn erojn, kvazaŭ ili estas la disĵetitaj pecoj de infana bildproblemo. Ĝi estas, li diris al si, ĝuste la plano kiun elpensus romantika junulino. Ŝi provas lin. Li edziĝopetis al ŝi kiam ŝi estis riĉa. Ĉu ŝi estos la sama antaŭ liaj okuloj kiam ŝi estos senmona junulino, kiu perlaboras la proprajn vivrimedojn? Estis por trovi respondon de tiu demando, ke ŝi aliĝis al la familio Morrison. Per cent rimedoj, ŝi povis ekscii, ke li ligis sin kun tiuj homoj.

        Tamen, li meditis, ŝi faris grandan eraron, supozante, ke li ne eltrovos la veron pri la financa stato de ŝia duonpatro.

        Li pagis por la manĝo kaj eliris el la klubo. Lia malkovro lin tro agitis por lasi lin sidi trankvile. Li promenis sencele tra la stratoj, ĝis malfrue en la nokto, kiam li trovis sin, laca kaj kun dolorantaj piedoj, en malproksima kvartalo. Renkontinte liberan taksion, kaj jam perdinte sian ekscitecon, li veturis returne al sia klubo, kaj enlitiĝis.