ĈAPITRO VIII
BETTY TROVAS AMIKINON

NE tuj venis al Betty la penso pri forkuro. Forlasinte la kampodomon de s-ro Scobell, ŝi promenis sencele laŭ la deklivo de la monto. Unue, ŝi estis sensentigita, sed iom post iom, same kiel la sango ekcirkulas en frostiĝinta membro, la eblo pensi revenis al ŝi, komence malrapide, poste per ondoj kiuj bolis kaj ŝin bruligis kaj turmentis. Nun ŝi konsciis pli klare ol iam antaŭe, kian signifon Johano havis en ŝia vivo. Iom post iom, en la jaroj kiuj forpasis de ilia unua renkontiĝo, ŝi estis lin metinta sur piedestalo en sia fantazio, kaj nun kiam lin deĵetis de tiu pedestalo la paroloj de ŝia duonpatro, ŝi vidis de kia alteco li falis. Ke estas li el ĉiuj viroj—ke estas Johano, kiu estas la komplezema dungito de s-ro Scobell—kiu estas la viro kiun la Kazino pagas por edziĝi kun ŝi—kiu estas obeeme preta perlabori sian salajron per falsa amo.

        Ŝi furioziĝis kontraŭ la freneza krueleco de la sorto, kiu ilin denove kunvenigis. Ŝajnis al ŝi nun, ke ŝi lin ĉiam amis, sed antaŭ tiu lasta renkontiĝo ĉi tiu amo estis tia nebula kaj milda afero—io kio estis nur agrabla akompano al ŝia vivo; io por pripensi en neokupataj momentoj; apogo kaj helpo kiam ĉio kontraŭas. Ŝi estis tiel kontenta pri ĝi, tiel kontenta, ke li restu nura memoraĵo. Estis ja senbezone kaj malice detrui la iluzion!

        Pri amo en la formo de sovaĝa pasio, disŝiranta kaj turmentanta tute ordinarajn homojn, kia ŝi mem, ŝi estis ĉiam iom skeptika. La grandaj mondkonataj poemoj pri amo, kiam ŝi legis ilin, ĉiam lasis ŝin kun la sento, ke iliaj verkintoj estis kreitaj alie ol ŝi, kaj havas kun ŝi nenion komunan. Ŝi vidis siajn amikinojn enamiĝi, kiel ili diris, kaj tio estis tre bela kaj ĉarma, tamen tiel malproksime de la ekstazoj de la poetoj, kiel la amatoraj fotografaĵoj de la Niagara Akvofalo estas de la akvofalo mem. Elsa Kieth, ekzemple, tre amis Martin kaj tre fieris pri li, sed laŭŝajne ŝi estis tute trankvila. Ŝi enamiĝis, sed ŝi povis ankoraŭ pasigi duonhoron, diskutante pri nova robo. Nenia revolucio ŝajne efektiviĝis en ŝia animo.

        Laŭgrade, Betty venis al la konkludo, ke la amo, en la plena senco de la vorto, estas io, kio efektive ne okazas. Kaj nun, kvazaŭ por puni ŝian arogantecon, ĝi saltis de malantaŭe kaj ŝin ekkaptis.

        Estis nun nenia troigo kaj nenia nekomprenebleco ĉe la poetoj. Ili jam ne loĝis en alia mondo, kie regas kurioze kompleksaj emocioj. Ili estis ŝiaj fratoj—ordinaraj viroj kun ordinaraj sentoj kaj stranga kapablo por ilin envortigi. Ŝi sciis nun, ke estas eble malami la viron kiun vi amas, kaj ami la viron kiun vi malamas; dolore sopiri al la vido de viro, eĉ dum vi forkuras de li.

        Kaj forkuri ŝi devas. Tiu decido elstaris klare kaj definitive el la ĥaoso de ŝiaj pensoj. Ŝi tremis, prezentante al si kio okazus se ŝi estus restinta. Vidi lin, vidi la viron, kiun ŝi amas, profundiĝi en honton antaŭ ŝiaj okuloj, tio estus ja doloro neeltenebla. Iri ŝi devas. Kien? Ien, se ŝi nur povas forkuri, por sin kaŝi.

        Malsupre, trans la valo de vinberejoj kaj brilanta mimozo, la kupolo de Kazino kaptis la sunlumon, kaj radiis per ora fajro. Preter ĝi, en la malgranda haveno, kuŝis la poŝtboato de Marseille, mallaboreme fumante dum oni ĝin pretigis por la vojaĝo al la kontinento. La vido revenigis ŝin al praktikaj konsideroj. Ŝi rigardis al la poŝhorloĝo. Ŝi havas nur sufiĉe da tempo por trafi la boaton.

        Ŝi sin turnis, kaj rapide iris returne.

        Nur kiam ŝi estis jam en la vagonaro kiu rapidis, muĝante, trans suda Francujo, ŝi sin trovis sufiĉe trankvila por ekzameni sian situacion kaj fari planojn. La ĉionvenkanta deziro al forkurado, kiu ŝin kaptis kaj pelis for el la insulo, ne lasis lokon en ŝia kapo por pensoj pri la morgaŭa tago.

        Ŝi ne reiros. Nenio ŝin devigos reiri. Sed kio nun? Kion fari? La dioj estas aferemaj. Ili vendas; ili ne donas. Kaj por tio, kion ili vendas, ili postulas grandan prezon. Ni povas aĉeti de ili la vivon en multaj manieroj; per nia honoro, nia sano, nia sendependeco, nia feliĉo; per nia cerbo aŭ per niaj manoj. Sed per unu aŭ alia maniero—kiun ajn valuton ni elektas—pagi ni devas!

        Betty sin donis al la problemo. Kion ŝi havas? Kion ŝi povas doni? Sian sendependecon? Tion, efektive. Ŝi vidis nin, kia mokataĵo estis tiu imagata sendependeco. Ŝi ja kutimis veni kaj foriri laŭplaĉe, ŝian vojon glatigis la mono de la duonpatro, kaj ŝi ja kredis sin libera. Nun tamen ŝi estas pli saĝa, ŝi povas kompreni, ke nur oferinte tian artefaritan sendependecon, ŝi povas fine gajni la liberecon. La mondo estas vendejo kaj la solaj sendependaj homoj en ĝi estas tiuj, kiuj havas vendeblan valoron.

        Kia estas ŝia vendebla valoro? Kion ŝi povas fari? Ŝi rerigardis al sia vivo, kaj vidis, ke ŝi estis nura diletanto. Ŝi povas iom desegni, iom ludi, iom kanti, iom verki. Ŝi havas iomete da multaj kapabloj—sufiĉe da neniaj. Ŝi estas amatoro en mondo de profesiuloj.

        Subite ŝi perdis la kuraĝon. Ŝi dekurbiĝis malfeliĉe; kaj kaŝante la vizaĝon sur la kuseno de la brakapogilo, ŝi ekploris.

        La Naturo neniam intencis, ke la virinoj trapasos sekokule tra krizaj momentoj. Hazarda fremdulo, se li estus renkontinta Betty kiam ŝi estis survoje al la boato, eble opinius, ke ŝi aspektas iom maltrankvila—nenio pli. La sama fremdulo, se li estus enirinta la kupeon en tiu kriza momento, konkludus, ke ŝia koro rompiĝis neripareble. Tamen la magia forto de la larmoj estas tia, ke ĝuste en tiu momento Betty ekkonsciiĝis, ke ŝi fartas jam iom pli bone. Ŝia koro ankoraŭ doloris, kaj se ŝi eĉ momenton pensis pri Johano ŝi havis la senton, kvazaŭ tranĉilo turniĝas en la vundo; sed ŝia cerbo fariĝis klara; la paniko jam pasis; kaj kun nova kuraĝo ŝi rigardis antaŭen al la estonteco.

         

        Parizo, kiam ŝi alvenis al la Gare de Lyon en griza pluva mateno, efikis sur Betty same kiel Londono efikis sur Johanon en la unua mateno de lia sendependeco. Ŝi ja iam antaŭe estis en Parizo, sed tiam ŝi estis riĉa, kaj la urbo ridetis al ŝi. Nun, ĝi ŝajnis timinda kaj minacanta. Ŝi ektimis. Ŝi sopiris al Londono. Ĝi ja ne estas la hejmo, sed ĝi estos pli kara ol Parizo. Londono—eble ĉar ŝi ne estis tie—alprenis en ŝia fantazio afablan aspekton, preskaŭ bonvenigan.

        Feliĉe, ne necesis resti en Parizo. La vagonaro ekiros el la Gare du Nord post unu horo.

        Ŝi forkuris el Mervo kun nenio krom kelkaj necesaĵoj kunĵetitaj en malgrandan valizon, kaj do alveninte al la Gare de Lyon, ŝi povis iri rekte al la alia stacidomo, kaj trovi lokon en la unua vagonaro.

        Ĉe la Gare du Nord estis multe da moviĝado kaj konfuziĝo. Evidentaj Anglosaksoj aŭ ĉirkaŭvagis kiel perdiĝintaj ŝafoj, malfeliĉe konsciante pri siaj lingvaj mankoj, aŭ gardestaris ĉe siaj kofroj, ilin defendante kun preskaŭ sovaĝa mieno. Ruĝvizaĝaj viroj, varmaj kaj maltrankvilaj, disputis per honesta Londona Franclingvo kun ĝentile semaforantaj portistoj. Betty, kiu jam bone matenmanĝis, kaj kiu konsciis ke la Franca lingvo, kiun ŝi iam zorge akiris kaj kiun ŝi nun bone posedas, estas la Franca lingvo de Parizo kaj komprenebla al la indiĝenoj, trovis nenian malfacilon trairigante sin kaj sian valizon al la vagonaro por Calais. Ŝi observis la spektaklon malrapide kaj kun intereso, dum ŝi iris tien kaj reen inter la grupoj de ekzilitoj, ilin kompatante kaj tamen trovante iom da konsolo en la vido al ilia konfuziĝo. El tio ŝi ricevis por iom da tempo agrablan sento pri sia supereco, kiu mildigis la teruron kiu ŝin kaptis ĉe la alveno en Parizo.

        Post nelonge ŝian atento tiris grupo de kvar personoj. Tri evidente estis Amerikanoj, tipa familio vizitanta Eŭropon—la patro, griza, pacienca, kaj iom kurbita; la patrino, kun bruna vualo—la standardo de la vojaĝanta Amerikanino—firma kaj nevenkita; la filino, maldika, rekta, gaja, kaj netfigura, kun tiu neklarigebla brileco, kiu stampas la Amerikanan junulinon kaj devigas vagemajn alilandanojn pripensi siajn opinojn pri la virinaj ĉarmoj.

        La kvara ano de la grupo estis ĝentila semiforisto en blua bluzo, kaj laŭ la sinteno de la tri gevojaĝantoj ŝajnis, ke la bonvolaj sentoj, kiujn ĉiu bona Amerikano havas al la Franca nacio rekompence por la bonfaroj ricevitaj de la formortinta M. Lafayette, riskas forgesiĝi rilate al ĉi tiu naciano.

        Betty sentis kurtuŝon al la ekzilitoj. Ilin atinginte, ŝi haltis, kaj hezitis. Tiam ŝi renkontis la konfuziĝintan rigardon de la sinjorino en la bruna vualo, kaj ŝi respondis al ĝia senvorta alvoko.

        “Ĉu mi povas helpi al vi?” ŝi diris. “Mi parolas la Francan lingvon.”

        Neniuj ŝiprompiĝuloj, ekvidante velon, estus povintaj montri pli da viveco ol montris tiu savita familio. La pacienca vizaĝo de la patro eklumis kvazaŭ oni depremis komutilon. La okuloj de la edzino perdis sian zorgpremitan esprimon. La filino, estante tute apude, senafekte ĉirkaŭbrakis Betty kaj premis ŝin al si. Post tio, ŝi paŝis malantaŭen kaj petis pardonon.

        “Mi ne povis deteni min,” ŝi diris. “Ĝij! mi jam kredis, ke mi pasigos ĉi tie la reston de mia vivo.”

        “Della!” diris riproĉe la sinjorino en la bruna vualo.

        “Kiel? Ho! Panjo diras, ke mi devas ne diri ‘Ĝij!’” ŝi klarigis flustre al Betty. “Tio ne estas sinjorineca. Sed, ĝij! Kion alian mi estus povinta diri?”

        Betty ridis.

        “Kio estas?” ŝi demandis. “Kion mi diru al la portisto?”

        “Ni volas niajn pakaĵojn,” diris la pacienculo, kortuŝe. “Ni lasis nin disiĝi de ili ĉe la hotelo, kaj de tiam ni ne vidis ilin.”

        “Ho, tio estas simpla afero. Mi klarigos al la portisto. Ĉu vi iros per la boatvagonaro?”

        “Jes. Ni volas iri al Anglujo, se oni lasos nin. Dio, kiel malsaĝoj ni estis, venante al lando kie oni ne komprenas la plej simplan demandon!”

        Betty klarigis al la portisto.

        “Ĉio estos nun en ordo,” ŝi diris. “Iru kun li kaj li faros ĉion necesan.”

        Ŝi sin turnis por foriri, sed komuna ekkrio de konsterno ŝin haltigis.

        “Vi ja ne intencas nin forlasi?” maltrankvile demandis la ĉefo de la familio.

        “Vi devos komandi ĉi tiun roton,” diris la filino, “alie ni ne havos eĉ la plej etan ŝancon. Ĉu ankaŭ vi veturos per la boatvagonaro? Nu, ĉu vi ne aliĝos al ni? Ĉi tiu lando nin tiom timigis, ke ni ne scias, kion ni faras. Ĉu vi estos nia saĝa gvidantino? Aŭ ĉu vi veturas kun grupo kiun vi ne povas forlasi?”

        “Ne, mi estas sola. Se vi ja kredas, ke mi povos helpi al vi——”

        “Helpi?” eĥis la tri ekstaze.

        “Do, mi aliĝos,” diris Betty. “Sed efektive mi havos nenion por fari.”

        “Tion ne kredu,” diris la junulino. “Vi savos al ni la vivon. Vi perlaboros la medalon de la vivsavintoj.”