GEORGO VOJAĜAS ĈIRKAŬ LA TERON



48. Seoul

      Nun la ŝipo veturis norden tra la Flava Maro. Georgo sidis sur la suba ferdeko kaj parolis kun knabo kiu diris: “Mia nomo estas Ki-Tze. Mi venas de Koreo. Mi estis en Ĥinujo por lerni paroli la ĥinan lingvon. Mi ankaŭ lernis la anglan, ĉar estas multe da Angloj kaj Amerikanoj en Hongkong. Kiam ni venos al Koreo, ĉu vi volas veni al mia domo?”

      “Jes,” diris Georgo. “Mi multe ŝatus fari tion.”

      Post du tagoj Georgo kaj Ki-Tze staris sur la doko ĉe Fusan kun ĉiuj siaj amikoj, pretaj por veturi al Seoul.

      “Tiu ĉi vaganaro estas sama kiel la amerikaj vagonaroj,” diris Georgo.

      Irante de Fusan al Seoul ili povis vidi verdajn rizokampojn, kaj vilaĝojn kie la domoj havis pajlajn tegmentojn. Malproksime ili povis vidi montojn, verdajn kaj purpurajn. Estis ankaŭ domoj kun ruĝaj aŭ bluaj tegmentoj.

      “Multe da personoj surhavas blankajn vestojn,” diris Georgo. “Mi opinius, ke al ili estus malvarme.”

      “La malnovmodaj portas blankajn vestojn, kaj altajn ĉapelojn,” respondis Ki-Tze. “Ili metas dikan, kotonan, subaĵon en la vestojn por sin teni varmaj. La junaj portas amerikajn vestojn. Tiu ĉi strato estas nomita Ĉongno.”

      “Ĝi estas simila al Broadway en New York, sed ĝi ne havas tiel altajn konstruaĵojn,” diris Georgo.

      La strato estis larĝa kaj pura, sed plena de tramoj, aŭtomobiloj kaj ‘ricksha’.

      Post kiam la tramo iris ĉirkaŭ duonmejlon ekster la Orienta Pordo de la urbo, Ki-Tze malsupreniris, sekvata de ĉiuj knaboj kaj knabinoj.

      “Unue ni iros tra la ekstera pordo en nian ĝardenon. Ni havas pinon tie ĉi.”

      “Viaj floroj similas niajn florojn hejme,” diris Vilhelmino.