GEORGO VOJAĜAS ĈIRKAŬ LA TERON



47. La portseĝoj

      Fine la knaboj kaj la knabinoj venis al butiko kie oni vendis ŝuojn. Ĉiu el ili elektis paron da ŝuoj kun dikaj, molaj, feltaj plandoj, kaj faritaj el tolo hele brodita. Baldaŭ ili trovis butikon kie oni vendis vestoj ĉiukolorajn. Ili estis tre komfortaj. La vestoj de la knabinoj havis rekte pendantajn jupojn kaj jakojn el blua, ruĝa, aŭ verda silko. Ili estis broditaj ĉirkaŭ la kolo kaj sur la antaŭa bordo de la jako.

      “Permesu, ke ni vin portu en portseĝoj,” kriis gvidantoj.

      “La portseĝoj ŝajnas komfortaj,” diris Georgo. “El kio ili estas faritaj?”

      “Ili estas faritaj el bambuo,” respondis la gvidanto. “La ŝirmilo estas farita el bambuo kaj kovrita per verda vakstolo por ke vi ne malsekiĝu kiam plovos.”

      Duope la knaboj kaj la knabinoj sidiĝis en la seĝojn. Unu viro prenis la stangojn sur la antaŭo de ĉiu seĝo kaj alia prenis la stangojn sur la posto. Tiam ili levis la seĝojn kaj la knaboj kaj la knabinoj estis samnivele kiel la ŝultroj de la viroj. Ili miris pri la strangaj, grandaj, pajlaj ĉapeloj, kiun surhavis la portantoj.

      “Via ĉapelo estas preskaŭ tiel granda kiel ombrelo,” diris Georgo.

      “Jen la domoj kie loĝas la alilanduloj,” diris la gvidanto, kiam ili pasis preter belaj domoj kun hekoj ĉirkaŭ la ĝardenoj, kaj helaj ruĝaj tegmentoj brilantaj super la plumsimilaj bambuaj arboj.

      “Portu nin al domo kie ni povos manĝi, mi petas,” diris Georgo.

      Baldaŭ ili haltis antaŭ tedomo. Ili eniris kaj Georgo diris al la servisto, ke li alportu la plej bonan ĥinan manĝaĵon. Jen kion li alportis: kokidon en etaj pecoj, kuiritan kun bambuo, kaŝtanojn, pelvon da rizo, kaj verdajn pizojn kuiritajn en la ŝeloj, kaj konfititajn abrikotojn.

      Poste reirante al la boato, ili pasis silkbutikojn. En la fenestroj estis multe da ruloj de bela silko — purpura, ruĝa, flava, verda kaj blua.