GEORGO VOJAĜAS ĈIRKAŬ LA TERON



49. La hejmo de Ki-Tze

      “Tiu ĉi domo, kun la du ĉambroj kunigitaj per ĉambro sen muro, estas la domo kie loĝas la viroj. La ĉambro oriente estas tiu, kie loĝas mia avo. La okcidenta ĉambro estas tiu, kie loĝas la plej aĝa filo — mia patro. Nun ni turniĝu dekstren kaj iru tra la meza pordo. Vi vidas, ke la ĝardeno, kie ni nun estas, estas pli malgranda. La domo post la ĝardeno, kun blua tegmento, estas por la virinoj kaj la infanoj. Tiu ĉi domo havas tri ĉambrojn. Unu estas por nia patrino, unu por la edzino kaj la infanoj de la plej aĝa filo, kaj unu estas por la servistino.”

      La tuta familo de Ki-Tze venis kaj salutis la vizitantojn, sin klinante kaj ridetante.

      “Nun ni manĝos,” diris Ki-Tze, kondukante la knabojn kaj la knabinojn en grandan ĉambron. Estis malgrandaj, molaj kusenoj sur la planko, sur kiujn ili ĉiuj sidiĝis.

      La servistino eniris kaj metis malgrandan tablon antaŭ ĉiun. Sur la antaŭo de la tablo estis granda pelvo da supo kaj granda pelvo da rizo. Post la suptelero estis arĝentaj manĝbasonetoj, kaj arĝenta kulero. Estis ankaŭ etaj kruĉoj da bruna saŭco, telero da viando aŭ fiŝo, teleroj kun kuiritaj legomoj.

      “Ni ne trinkas teon nek kafon. Nia trinkaĵo estas farita el brulita rizo bolita en akvo. Ĝi estas tre saniĝa,” diris Ki-Tze.

      Post kiam oni finis manĝi, la servistino reeniris kaj forportis la tablojn.