GEORGO VOJAĜAS ĈIRKAŬ LA TERON



23. Ingrid

      Ili ĉiuj iris en la boaton, kaj la juna viro remis for de la bordo kaj en direkto de insuloj en la fjordo. Sur la insuloj ili vidis multe da lignaj domoj. Kaj antaŭ la domoj estis longaj ŝnuroj similaj al ŝnuroj por sekigi vestojn. Sed de tiuj ĉi ŝnuroj pendis, ne vestoj, sed fiŝoj por sekiĝi. Ili vidis ankaŭ multe da virinoj surhavantaj nigrajn jupojn kun multkolora brodaĵo, blankajn antaŭtukojn, kiuj estis ankaŭ broditaj, kaj bluzojn ankaŭ kun multkolora brodaĵo. Ili portis belajn, blankajn kufojn, kiuj similis sakojn. Ili ne similas la kufojn de la knabinoj sur la insulo Marken.

      “Pro kio la homoj estas tiel ekscititaj,” demandis Georgo, kiam ili proksimiĝis al homoj, kiuj parolis tre laŭte kaj tre rapide.

      “Ili deziras aĉeti fiŝojn kaj ili marĉandas kun la fiŝistoj,” respondis la piloto.

      “Mi deziras aĉeti fiŝojn,” diris Georgo.

      “Pro kio,” demandis la piloto. “Vi ne havas kuirejon por ilin kuiri.”

      “Estus tre amuze aĉeti tion. Ĉu ni ne povas aĉeti tion de la fiŝistoj?”

      “Eble ili havas moruoleon. Norvegujo havas tre bonan moruoleon.”

      “Mia avino prenis moruoleon, kiam ŝi estis malsana. Jes, mi volas aĉeti ĝin.”

      La boatisto remis al la fiŝistoj kaj Georgo vokis unu el ili.

      “Ĉu vi vendas moruoleon?”

      “Jes,” diris unu el la fiŝistoj, parolante angle, ĉar multe da fiŝistoj en Norvegujo parolas bone angle. “Kiom da boteloj vi deziras?”

      “Unu por ĉiu — estos ses boteloj, mi petas,” diris Georgo.

      “Sinjoro Boatisto, ĉu vi konas knabinon, kiu havas progresemajn opiniojn pri virinoj, kiu volus iri kun ni ĉirkaŭ la teron?”

      “Certe,” respondis la boatisto. “Mia juna fratino havas multe da ideoj pri la libereco de virinoj. Mi estas certa, ke ŝi volus iri kun vi.”

      “Kio estas ŝia nomo?”

      “Ingrid,” respondis la viro, “kaj jen ŝi staras apud la bordo de la maro.”

      Ingrid estis tre kontenta akcepti la inviton. Tiam ili supreniris en la aeroplano, kiu komencis la flugon al Svedujo.