GEORGO VOJAĜAS ĈIRKAŬ LA TERON



22. Norvegujo

      “Bonan matenon, miaj amikoj,” diris la piloto. “Ĉu vi memoras, ke vi estas nun en Norvegujo?”

      “Ni devas inviti knabinon el Norvegujo,” diris Georgo. “Nun estas pli multe da knaboj ol knabinoj en la aeroplano.”

      “Estos bone preni knabinon el Norvegujo,” diris la piloto, “tie ĉi oni havas bonajn, progresemajn leĝojn pri virinoj. Se vi prenas knabinon el tie ĉi, ŝi povos instrui la virinojn en la malpli progresemaj landoj.”

      “Ĉu estis malhele, kiam vi ekdormis hieraŭ vespere,” demandis la piloto.

      “Ne,” respondis la infanoj.

      “Kaj ne estis malhele dum la tuta tempo, kiam vi dormis,” diris la piloto. “Dum la printempo kaj la somero, la akso de la tero kliniĝas al la suno. Pro tio la suno ne multe iras sub la horizonton dum preskaŭ tri monatoj. En norda lando, oni vidas la sunon ĉe noktomezo. Sed dum la vintro ne estas hele la tutan tagon.”

      “Vi diris, ke ni estas en Norvegujo. Sed kio estas la nomo de tiu ĉi urbo?” demandis Georgo.

      “Nun ĝi estas nomata Oslo. Antaŭ longe ĝi estis nomata Oslo, kaj poste oni nomis ĝin Kristiania; nun ĝi estas renomita Oslo. Vi povas vidi fjordon. Ĉu vi scias, kio estas tio? Ĝi estas mallarĝa strio de la maro, kiu fluas inter altaj abruptaĵoj. Estas multe da fjordoj en Norvegujo. Nun, se vi volas, vi povas iri remi en boato, kiu estas konstruita samforme kiel la antikvaj ŝipoj de la Vikingoj.”

      “Ho, jes!” kriis la knaboj kaj knabinoj. “Ni ŝatus fari tion.”

      Tiam ili iris al la bordo de la fjordo kaj trovis junan viron, kiu staris apud boato kun alta antaŭo kaj alta posto. Li surhavis mallongan nigran pantalonon, flavan veŝton, bulan jakon kun arĝentaj butonoj, kaj larĝrandan, feltan ĉapelon.