GEORGO VOJAĜAS ĈIRKAŬ LA TERON



21. Rembrandt

      La sekvintan matenon Georgo vidis junan knabon apud la aeroplano.

      “Kiu vi estas? Kio estas via nomo? Ĉu vi volas iri kun ni?”

      “Mia nomo estas Rembrant. Estas la nomo de granda artisto. Mie estos artisto,” respondis la knabo. “Mi venis frue por fari bildon de la aeroplano kaj la piloto invitis min iri kun vi.”

      “Mi deziras esti telegrafisto,” diris Georgo.

      “Mi deziras havi grandan teatron,” diris Eduardo.

      “Mi faros belajn puntojn, similaj al tiuj en la muzeoj,” diris Stefanio.

      “Kaj mi sendos ĉien tra la mondo florbulbojn kaj semojn,” diris Vilhelmino.

      Dum ili parolis kune, la aeroplano flugis rapide kaj baldaŭ ili sin trovis super la urbo Kjöbenhavn en Danujo.

      “Kion ni faros en Danujo?” demandis Georgo.

      “Danujo estas bonorda, eta lando,” diris la piloto. “Tie oni trovas tre bonajn laktejojn. Estas ankaŭ bonaj lernejoj. Danujo estis la hejmlando de Hans Christian Andersen. Vi certe legis liajn fabelojn.”

      Post kiam la aeroplano malsupreniris, ili ĉiuj marŝis al laktejo. Georgo damandis al viro, kiu staris apude, ĉu la mastro estas tie kaj ĉu ili povas havi lakton.

      “Mi povas doni lakton al vi,” diris la viro, “sed estas malfacile diri al vi, kie estas la mastro. Tiu ĉi estas koopera laktejo.”

      “Kio estas tio?” demandis la infanoj.

      “Koopera laktejo estas posedata de multaj farmistoj, kiuj sendas sian lakton al la laktejo. Tie el la lakto oni faras buteron. Oni vendas la buteron. Kaj la profiton oni dividas inter la personoj, kiuj posedas la laktejon. Tiel unu persono ne gajnas pli multe da mono ol la alia.”

      “Mi opinias, ke estas tre bona maniero,” diris Georgo. Tiam li invitis la filon de la viro, Hans, vojaĝi kun ili. Post kiam ili ĉiuj trinkis lakton, ili forveturis en la aeroplano al Norvegujo. Ili flugis al la nordo super Kattegat, tiam super Skagerrak.