GEORGO VOJAĜAS ĈIRKAŬ LA TERON



24. Svedujo

      La infanoj rigardis malsupren kaj vidis grandajn, verdajn montojn kun blankaj neĝkovritaj pintoj, densajn pinarojn, dancantajn akvofalojn, kaj brilantajn, arĝentajn lagojn.

      Fine Georgo parolis. “Mi serĉas la landlimon. Mi trovas ĉiam malfacile scii, kie unu lando finiĝas kaj alia komenciĝas. Ĉiufoje, kiam mi iras el unu lando en alian, mi serĉas la landlimon, sed mi neniam sukcesis trovi ĝin. Ŝajnas, ke unu lando estas tre simila al aliaj.”

      “Norvegujo kaj Svedujo estas tre similaj.” diris Ingrid. “Norvegujo estas longa kaj mallarĝa kaj havas multe da insuloj ĉe la marbordo. La marbordo de Svedujo estas pliregula, kaj ne estas tiom de insuloj. La popoloj de Norvegujo kaj Svedujo estas tre similaj; ili estas bonaj amikoj.”

      “Mi opinias, ke estas tiel same kiel New York kaj Boston. Ni estas bonaj amikoj kaj oni ne povas vidi landlimon inter la du urboj. Mi ne povas kompreni, por kio utilas la landlimoj.”

      Baldaŭ la aeroplano malsupreniris apud granda urbo.

      “Tiu ĉi estas la urbo, Stockholm, la ĉefurbo de Svedujo,” diris la piloto.

      “Mi jam estis en Stockholm,” diris Ingrid. “Ĝi estas konstruita sur multe da insuloj, same kiel Venezia en Italujo.”

      “Tiu ĉi urbo estis tie tri cent jarojn antaŭ ol Kolombo iris al Ameriko,” diris la piloto al Georgo. “Estas kelkaj belaj, antikvaj konstruaĵoj kaj muzeoj kaj preĝejoj tie ĉi. Ĉu vi volas vidi ilin?”

      “Estas ankaŭ tre belaj parkoj. Ĉu ni ne povas iri por ludi en la parkoj?” demandis Ingrid.

      “Certe,” diris la piloto. Kaj Ingrid kondukis ilin en la cervparkon.

      “Ni povas iri en la Skansen,” ŝi diris.

      “Kio estas la Skansen?” demandis la infanoj.

      “Ĝi estas simila al muzeo, sed ĝi estas en libera aero. Vi povas vidi tie la florojn, kaj la bestojn el ĉiuj lokoj de Svedujo, kaj antikvajn domojn, kaj preĝejojn, ankaŭ. La domoj estas tute meblitaj,” klarigis Ingrid.

      “Ĝi estas tre bela parko,” ili ĉiuj kriis, kiam ili transiris ponton kaj rigardis la grandajn, verdajn arbarojn, kaj la klaran, bluan akvon ĉirkaŭ ili. Nun ili estis sur insulo.