GEORGO VOJAĜAS ĈIRKAŬ LA TERON



7. La ŝipano

      Baldaŭ viro alvenis. Li portis bluan veston kun larĝa pantalono. La vesto havis ankaŭ largan kolumon. La kolumo havis blankan galonon.

      “Ho, li devas esti ŝipano,” pensis Gerogo. “Li havas veston similan al mia, kiam mi havis kvin jarojn.”

      La ŝipano komprenis, ke la koro de Georgo estas en la ŝuoj. Li diris: “Kion mi povas fari por vi, amiketo?”

      “Mi deziras forlasi la ŝipon kaj iri hejmen, mi petas,” respondis Georgo.

      “Tion mi ne povas fari por vi. Sed mi kondukos vin al la kapitano. Kaj ni aŭdos, kion li diros.”

      La bonanima ŝipano prenis Georgon je la mano. Ili iris kune por serĉi la kapitanon.