GEORGO VOJAĜAS ĈIRKAŬ LA TERON



6. Georgo estas suprizita.

      Georgo iris sur la ferdekon. Li promenis longan tempon. Fine li decidis iri hejmen. Li serĉis vojon por forlasi la ŝipon. Li rigardis kaj rigardis. Sed li vidis nur akvon ĉirkaŭ la ŝipo. La koro malsupreniris en la stomakon; kaj tiam en la ŝuojn. Li malfermis la buŝon por paroli. Sed li estis tiel surprizita, li ne povis diri unu vorton.

      Ĉiuj vojaĝantoj estis tiel okupataj, ili ne rimarkis Georgon. Ili ne povis vidi, ke lia koro estis en la ŝuoj.