GEORGO VOJAĜAS ĈIRKAŬ LA TERON



5. La ĉambroj

      Poste Georgo iris tra mallonga, mallarĝa koridoro. Ĉe ĉiu flanko estis malgrandaj ĉambroj. En ĉiu ĉambro li vidis la liton fiksitan al la muro.

      Virino alvenis. Ŝi portis blankan veston kaj blankan kufon.

      “Pro kio oni fiksas la liton al la muro?” demandas Georgo al ŝi.

      “Kiam estas malbela vetero, la ondoj turnas kaj rulas la ŝipon. Pro tio ĉio estas fiksita.” respondis la virino.