GEORGO VOJAĜAS ĈIRKAŬ LA TERON



8. La invito

      “Jen la kapitano kun la ora galono sur la ĉapo.”

      “Ho,” diris Georgo. Li vidis grandan viron kun gajaj okuloj kaj ruĝa vizaĝo. Li surhavis veston kun multe da brilantoj butonoj, kaj ĉapon kun ora galono. Li ŝajnis tiel gaja, la koro de Georgo komencis supreniri el la ŝuoj. Kiam li venis al la kapitano, li diris: “Mi deziras iri hejmen nun, mi petas, sinjoro kapitano.”

      “Ho, mia vireto. Ĉu vi ne volas unue vojaĝi ĉirkaŭ la teron kun mi?” demandis la kapitano.

      “Mi multe deziras vojaĝi ĉirkaŭ la teron. Sed mi opinias, ke mi devas unue iri hejmen,” diris Georgo.

      “La piloto jam forlasis la ŝipon, kaj ne estas vojo por rekonduki vin nun. La ŝipo estas for de New York sur la maro.”

      “Mi devas demandi al mia patrino. Kaj mi havas nek dentbroson nek naztukon.”