ĈAPITRO XVIII
EN LA SALONO

KIAM Johano, plena de admirindaj intencoj, ekiris en la mallumo por forigi la vetludadon en Mervo, lia abrupta foriro ne nur ofendis lian gastigantinon, sed ĝi estis tute erare interpretita de Betty. Ŝi ĝin rigardis kiel signon, ke, se efektive en lia animo okazis lukto inter deziro al riĉaĵo kaj memrespekto, la unua venkis. Li venis, ŝi diris al si, por plenumi la komision kiun donis al li s-ro Scobell, kaj malsukcesinte, li reiris al sia dunginto. Esti momentoj, kiam ŝi provis interpeti alimaniere lian foriron, sed ŝi ne sukcesis. La semajno, kiu sekvis lian malaperon, estis eĉ pli griza ol tiu unua semajno en Londono. La Kastelo fariĝis hantata loko. Ne estis facile al ŝi konstati, ke li tute forpasis el ŝia vivo. Ŝi vidis lin ĉie.

        La silenta sindono de Lord Arthur Hayling unue tedis ŝin, sed iom post iom, kun la paso de la tagoj, ŝi trovis en ĝi iom da konsolo. Ŝi estis soleca ĝis la fundo de la animo, kaj li estis amiko. Li ne estis ja viro, kies personeco povus forte impresi ŝin, sed tio ne koncernis lian valoron kiel kunulon. Ŝi estis junulino en kies vivo nur unu viro povus okupi gravan lokon. Ĉiuj aliaj troviĝis sur malpli alta nivelo. Kaj sur ĉi tiu nivelo Lord Arthur estis sendube sufiĉe alloga figuro. Li estis kunsentema. Li parolis interese. Li multe vojaĝis, kaj li sciis kredigi, ke li multe legis. Parolante kun li, ŝi povis forgesi iomtempe la doloron kie ŝin neniam forlasis.

        Efektive, lia lorda moŝto ludis la rolon de dormigilo por la sentoj. Ŝi sin donis al li, same kiel aliaj sin donas al alkoholaĵoj, por mortigi pensadon.

        Ne estas mirinde tamen, ke lia lorda moŝto ne diagnozis sian kazon ĝuste tiamaniere. Tiu estus neordinare modesta viro, kiu povus vidi sin ludanta tian rolon; kaj lia lorda moŝto ne estis neordinare modesta. Kun ĉiu tago li pli kaj pli konvinkiĝis, ke li sukcesas bonege en sia entrepreno.

        Kaj laŭ unu vidpunkto, li ne eraris. Senhalta komplezemo kaj kavalireco ne povas ne efiki en tiaj cirkonstancoj. Virino, kiu jam ĉesis esperi pri la propra feliĉo, povas finfine ekkredi, ke ŝi restas en la mondo nur por feliĉigi aliajn—aŭ almenaŭ unu alian. Kaj estis momentoj, kiam tiu sento ekposedis Betty. Della Morrison sciis trafi kaj nudigi la koron de iu afero per senrespekta frazo, kaj nenia longa priskribo, plena de detaloj, povus aldoni ion al ŝia resumo pri Lord Arthur, kiam ŝi nomis lin “La Diligenta Knabo.” li estis ĝuste tio. Milde, humile, kaj senĉese li amindumis Betty, komprenigante al ŝi per mil subtilaj manieroj, ke ŝi estas por li la tuta mondo. Estis neeble resti netuŝita. Ŝia koro doloris, kaj sopiregis al konsolo;la atmosfero de la Kastelo, la malnovaj kverkpanelitaj ĉambroj, la ombroplenaj vojetoj, ĉio aldonis potencon al liaj paroloj; kaj ŝi ne sciis, ke preskaŭ la samajn vortojn li jam antaŭe diris per la sama vibranta voĉo al kelkaj aliaj heredontinoj.

        La instinkto de virino instigas ŝin al sinofero pro aliaj. Iom post iom, komence malklare, poste pli definitive, kreskis en la menso de Betty la ideo, ke estus grandioza faro, sin doni al viro por kiu ŝi estas tiel vive grava. Ŝia propra vivo ja restos por ĉiam malplena, sed lian ŝi povos plenigi kaj feliĉigi.

        Tiu penso eĉ ekfariĝis obsedo, ĉar ŝiaj nervoj estis skuitaj, kaj ŝia menso do preta akcepti distorditajn ideojn. Kelkfoje subita kaj viva rememoro pri Johano ŝin kuratakis, kaj ŝi tiam klare vidis, kiel neeble estos plenumi tiun intencon; sed ĉiufoje la penso revenis, kaj ŝi ankoraŭ unu fojon cedis al ĝi.

        Estis en unu el tiuj cedemaj humoroj, ke Lord Arthur ŝin trovis kiam ŝi ekiris serĉi la poŝtukon de Della. Tion rimarkis la sperta okulo de lia lorda moŝto, kaj li sciis, ke jen estas la ĝusta momento, la momento por kiu li preparis sin, la momento kiam li povos envortigi tion, kio ĝis nun estis nur aludetoj.

        Li ne timis. Tiaj vortoj, kiajn li intencis paroli, estis lia specialaĵo. Li ne estis novico ĉe la edziĝopetado. Tion li faris ofte kaj faris bonege. Li planis ĉi tiun situacion kiel generalo planas miltiron. Ĉi tie li faros efikoplenan paŭzon; ĉi tie li mallaŭtigos la voĉon ĝis murmureto; tie, eble, li prenos ŝian manon.

        Li antaŭvidis ĉion—krom interrompo. Kaj efektive interrompo estus devinta esti neebla. Ĉiu, kiu rajtis esti en la salono, estis ekstere sur la teraso.

        Li komencis deklari sian amon gracie. Li nek balbutis nek parolis tro rapide. Vortoj eliris el li en facila, muzika fluo.

        Kaj tiam, ĝuste ĉe la klimakso de lia parolado, la pordo malfermiĝis, malkaŝante Johanon.

        Lia eniro koincidis kun punkto en la deklamado, eĉ kiu lia lorda moŝto intencis fari paŭzon; kaj li paŭzis. Mute li alrigardis la entrudiĝanton.

        Betty stariĝis, paliĝinte kaj timigite. Kaj dum momento la silento en la ĉambro estis tiel profunda, ke la voĉoj sur la teraso sonis klare kaj distingiĝante, kaj la tiktakado de la horloĝo super la kameno ŝajnis kvazaŭ batoj.

        “Betty,” diris Johano.

        Li haltis, kaj en la paŭzo lia lorda moŝto trovis sian parolkapablon.

        “Kion—kion je la diablo——? Kion vi faras ĉi tie?”

        “Mi volas paroli al vi, Betty,” diris Johano. “Mi volas paroli al f-ino Silver,” li diris, rigardante al Lord Arthur.

        Lia lorda moŝto ne moviĝis.

        “Kion vi faras ĉi tie?”

        Lia senmoveco furiozigis Johanon.

        “Forigu vin,” li diris koncize.

        Estas eble, ke lia lorda moŝto ne komprenis lian esprimon, ĉar li faris nenian movon por foriri al la pordo, kaj estis reparolonta, kiam Johano cedis al tiu impulsemo, kiu lin tiom potencis. Li saltis antaŭen kaj levis lian lordan moŝton per siaj brakoj.

        La fenestro de la salono, kiel la plejmultaj fenestroj ĉe Norworth Kastelo, estis larĝa kaj masiva, kaj fiksita ĉe la interna flanko de la dika muro, tiel ke ekstere troviĝis duonmetra sojlo. En tiu momento la fenestro estis malfermita, por lasi la vesperan venteton refreŝigi la ĉambron. La vido inspiris ideon al Johano. Li iris rekte al ĝi.

        Betty ellasis krieton de konsterno. En la daŭro de unu momento, la afero alprenis la aspekton de tragedio. Ŝin kaptis terura timo, ke Johano freneziĝis. Li jam atingis la fenestron, kaj komencis puŝi Lord Arthur tra ĝi. Jam ĉi tiu troviĝis sur la sojlo, kaj brue kriis por helpo.

        La intenco de Johano tamen ne estis murdema. Tenante lian lorda moŝton en sidanta pozicio sur la sojlo, li levis sian manon, kaj komencis malsuprentiri la pezan fenestrokadron.

        “Ne estas saĝe barakti,” li admonis. “Vi ne falos. Almenaŭ, unue vi bezonos eltordi vin el via frako,” li aldonis.

        Kaj tirinte en la ĉambron la baskojn de la frako de lia lorda moŝto, li kojne fiksis ilin per la kadro. Tiam li paŝis malantaŭen, kaj frotis la fingrojn.

        Ekster la fenestro aŭdiĝis strange obtuze la voĉo de lia lorda moŝto, kriante al ĉiuj ĝenerale, ke oni venu helpi al li.

        Johano transpaŝis al la pordo, kaj ĝin ŝlosis. Tiam li sin turnis al Betty. Ŝi ne estis moviĝinta de tie, kie ŝi staris. Ŝi ne moviĝis dum li alproksimiĝis.

        “Oni venos post momento,” li diris, “mi do devas paroli rapide. Betty, mi revenis por klarigi. Ĉio, kion vi tiuvespere diris al mi, estis vera. Sed unu el viaj pensoj pri mi vi ne eldiris, kaj tiu penso ne estis vera. Eble mi estis ja nur logaĵo por vetludejo, sed mi ne estis tio!”

        Li haltis.

        “Mi ne estis tio,” li diris. Piedpaŝoj sonis ekstere sur la koridoro, kurante. Manoj batis sur la pordon. Ekscititaj voĉoj aŭdigis sin.

        “Mi ek ne suspektis,” li daŭrigis. “Eble mi estus devinta vidi, sed mi ne vidis. La penso neniam ekvenis al mi en la kapon. Kiam mi postsekvis vin de Mervo, mi tute ne sciis, kio estas al vi. Poste, vi sciigis min, kaj mi vidis. Mi neniam antaŭe rigardis mian pozicion laŭ tiu vidpunkto. Sed mi komprenis, ke vi pravas, kaj ke mi ne povos vidi vin denove antaŭ ol mi estos min ĝustiginta. Mi estus devinta resti por diri al vi, kion mi intencas fari, sed mi ne kuraĝis rigardi al vi rekte en la vizaĝon antaŭ ol mi estos ĉion ordiginta. Mi iris rekte returne al Mervo, kaj mi vidis vian duonpatron, kaj li diris al mi—kion li antaŭe diris al vi... Kaj tiam mi fermis la Kazinon.”

        Betty rigardis lin senvorte. Ŝia koro batis rapide. La torento de liaj vortoj kune kun la distranta bruado sur la koridoro ŝin konfuzis. Ŝi ankoraŭ ne plene komprenis.

        “Mi forigis la vetludajn tablojn,” li daŭrigis. Tiam ŝi komprenis, kaj ŝi tremis pro la subita alkuro de feliĉo, kiu ŝin plenigis. Estis kvazaŭ ia fizika ŝanĝo okazis en ŝi. Peza ŝarĝo deruliĝis de ŝia koro.

        Ŝi impulse ekmoviĝis al li. Ŝi konsciis pri pasia deziro esti apud li, senti liajn brakojn ĉirkaŭ si.

        Ŝi ne povis paroli, sed vortoj ne estis bezonatoj. Ŝi vidis lian vizaĝon heliĝi. Kaj tiam li prenis ŝin en la brakojn kaj tenis ŝin, sovaĝe premante ŝin al si. Ŝiaj propraj brakoj, ĉirkaŭ lia kolo, konvulsie plistreĉiĝis, premante lian kapon malsupren ĝis lia vizaĝo ripozis sur ŝia. Kaj tiel ili staris, ĝis fine ŝia premo malstreĉiĝis, kaj ŝiaj manoj malrapide falis al ŝiaj flankoj.

        Ŝi apogis sin al la rondo de liaj brakoj kaj rigardis supren al li. Li renkontis ŝian rigardon silente, kun ardantaj okuloj.

        Ŝi levis malvarman maneton al lia vizaĝo, kaj milde karesis lian vizaĝon. Preskaŭ senkonscie ŝi faris ĉi tiun duonformalan geston, per kiu la virino, detempe de Evo, ekposedas la viron kiun ŝi amas.

        “Mi volas vin,” ŝi diris simple.

        Kaj dum ŝi parolis, duonforgesita parolo de Elsa Kieth fulme revenis al ŝi en la memoron. Jes, Elsa pravis. Estas ja kvazaŭ oni revenas en vintra vespero kaj trovas la domon lumigita, kaj scias, ke oni jam atingis la hejmon.

        Ŝi premis sin pli proksimen al liaj brakoj. Fortaj brakoj ili estis, ripoziga apogilo ĉe la vojaĝfino.