ĈAPITRO XIX
LA DEKLARACIO PRI SENDEPENDECO

DUME, kiel ne estis ja eksterordinare, la subita apero de Lord Arthur Hayling ĉe fenestra sojlo sur la dua etaĝo efikis rimarkeble sur la dignoplenajn gefestenantojn sur la teraso. Liaj freneza helpokrioj forigis la supozon, ke tiun pozicion li alprenis por sin amuzi, kaj sekve, la fenomeno okazigis konsiderindan miradon.

        Sed la gastoj de s-ino Morrison rapide reakiris sian ekvilibron. La bonedukita Brito havas du rimedojn por kontraŭstari neordinaran situacion, kaj se unu fiaskas, la alia ĉiam sukcesas. Lia unua ago, kiam li sin trovas antaŭ situacio kiu ŝajne fariĝos embarasa, estas ĝin ignori. Se ĝi ne estas ignorebla, li simple foriras.

        La gastoj ĉe la ĝardena festeto alprenis la duan rimedon. La unua estis klare nealprenebla. La plej bone edukita persono ne povas daŭre ignori viron, kiu krias por helpo de sur alta fenestra sojlo. Ili eĉ ne provis. Dum s-ino Morrison, kies bravan spiriton rompis ĉi tiu lasta malfeliĉo, leviĝis de sia seĝo kaj konfuzite alrigardis la aperaĵon, jam estiĝis ĝenerala movigado, kaj la aero pleniĝis per ĝentilaj adiaŭoj. Kiam alvenis la savbrigado, la fluo jam malrapidiĝis, kaj la teraso estis preskaŭ senhoma.

        La antaŭgvardio de la savbrigado, kiu alvenis preskaŭ tuj post la vido al lia lorda moŝto, konsistis el Della, la ĉefservisto, lakeo, kaj la malgranda knabo kiu purigis la tranĉilojn kaj ŝuojn de la domanaro, kaj kiu tute ne rajtis troviĝi supre—pri kio lin atentigis tuj post lia alveno la forta dekstra mano de la ĉefservisto.

        Della, kun sia privata scio pri la movoj de Johano, estis la sola ano de la grupo kiu ne miris, ke la pordo ne volas malfermiĝi. La ĉefservisto kaj la lakeo konfesis, ke por ili tio ne estas komprenebla. Simplaj saĝaj viroj, ili ne kapablis sondi la motivojn, kiuj povas kaŭzi anon de la nobelaro ŝlosi la pordon de ĉambro por poste iri sidiĝi sur la fenestra sojlo kaj krii por helpo. Ili interrigardis mutiĝinte.

        La lakeo parolis la unua.

        “S-ro Briggs,” li diris respekte, “mi kredas, ke mi povas aŭdi, ke iu parolas interne.”

        La ĉefservisto aŭskultis.

        “Vi pravas, Henriko,” li diris; “mi povas klare aŭdi lin.”

        Li denove aŭskultis.

        “Klare,” li aldonis, decide.

        Vigle li klakis per la anso.

        Unue, Della sentis sin atakata de tiu plumba konsciiĝo pri nerebonigebla katastrofo, kiu ŝarĝas al ni la animon kiam la afero jam pasis el niaj manoj kaj fariĝas ne plu regebla. Ŝi jam divenis, kio sendube okazis. Ŝi ja ektimis momenton, kiam ŝi vidis Lord Arthur sekvi Betty ĝis la domo, kaj ŝi estus lin haltiginta, se tio estus ebla.

        Ŝi ne riproĉis al Johano. Sub la samaj cirkonstancoj, ŝi estus dezirinta, ke ŝia Tom agu laŭ la sama maniero. Sed tio ne ŝanĝis la fakton, ke li tute ruinigis la festeton. La ĝentila sinforigo de la gastoj estis nur dumtempa. Forinte, ili priparolos la okazintaĵon. Ĝi estos priparolata ĉe kvindek manĝotabloj. La historio disvastiĝos tra la graflando kvazaŭ epidemio. Kaj ke la viktimo estis Lord Arthur Hayling, tio estis la kulmino de la tragedio.

        Tiam nova fluo de pensoj regis ŝin. Tute subite ŝi ekkonstatis, ke laŭ ŝia propra vidpunkto, ĉi tio verŝajne pruviĝos kiel eble plej bonŝanca. Ŝi sopiregis al la hejmlando. Ŝi jam komencis pensi pri Ameriko same kiel eble pensis Kolumbo, meze de sia vojaĝo, kiam li malklare ekkonsciis, ke ĝi efektive ekzistas ie malproksime, sed jam perdis la esperon, ke li ĝin iam atingos. Kaj la hodiaŭa okazaĵo kredeble montriĝos socia malvenko, kontraŭ kiu plua luktado estus vana, kaj kiu devigos ilin rezigni pri la milito kaj tuj retiriĝi al Nov-Jorko.

        S-ro Briggs, la ĉefservisto, martelis eksperimente sur unu panelon de la pordo, kaj la lakeo Henriko sur alian. Ambaŭ kriadis “Hi!”

        Venis la sono de ŝlosilo turniĝanta en la seruro. La pordo malfermiĝis, kaj Johano aperis.

        Vidante lin, la ĉefservisto kaj la lakeo staris kvazaŭ paraliziĝinte. Lia stranga malapero en la silento de la nokto estis la kaŭzo de multe da argumentado en la servistejo; kaj kvankam neniaj kontentigaj konkludoj estis atingitaj, oni tamen ĝenerale interkonsentis, ke li foriris por ĉiam. Trovi lin do libera en la domo, kaj sub tiel rimarkindaj cirkonstancoj, skius la nervojn de s-ro Briggs kaj lia kolego.

        Ilia paraliziĝo ne daŭris longe.

        Koncerne la taktoplenan malaperon, la Brita servisto staras en la sama rilato al la Brita gasto kiel profesiulo staras al amatoro. Scivolemo devigis ilin resti kelkan tempon por observi la disvolviĝon de ĉi tiu multpromesa situacio. Sed ilia tuta edukado kaj la tradicio atentigis ilin, ke ili plibone estu for. Ĉeservistoj—kaj en malpli granda mezuro, pro siaj relativaj juneco kaj sensperteco, ankaŭ lakeoj—ĉe tia krizo nek marŝas nek kuras. Ili forvelkas. S-ro Briggs kaj Henriko nun ekforvelkis. Silente, kun trankvila sereneco, ili forvelkis en la direkto de la ŝtuparo.

        “Johano Maude,” kriis Della, “en la nomo de la ĉielo, kion vi faras? Kial lia lorda moŝto——?”

        “Je Jovo! Mi lin tute forgesis! Della,” li diris penteme, “mi treege bedaŭras, ke ĉi tio okazis.”

        “Ne nur vi bedaŭras! Ĉu vi ne intencas entiri lin?”

        “Mi supozas, ke mi devos.”

        “Mi kredas, ke jes.”

        Johano sin turnis al la fenestro.

        Estas momentoj en la vivo kiam la koro tiel premiĝas, ke la lango ne povas moviĝi. Okazis nun unu tia momento kiam Johano, levinte la fenestrokadron, tiris Lord Arthur de sur lia sidloko kaj demetis lin sur la salonan tapiŝon. Estis ja situacio, al kiu neniaj vortoj estus povintaj fari justecon, kaj lia lorda moŝto eĉ ne povis. Sub konsiderinda malavantaĝo, ĉar lia vizaĝo estis ruĝa kaj liaj vestoj malpurigitaj, li sin tenis kun majestas digneco. Ignorante Johanon, kiu komencis amike senpolvigi ilajn vestojn, li staris, rigide rekte, tirante la lipharojn.

        Estis unu el tiuj situacioj, al kiuj, je la unua vido, ŝajnas neeble aldoni pluan embarason. Ĉi tion tamen Della sukcesis fari.

        Lia lorda moŝto en la unua momento ne rimarkis, ke ŝi ĉeestas, sed nun, ŝin ekvidante, li sin turnis abrupte, kaj pretigis sin por paroli. Ĝis alvenos ŝia patrino, ŝi reprezentis aŭtoritaton, kaj li do intencis meti sian plendaĵon antaŭ ŝin. Liaj nervoj tamen estis tiel streĉitaj kaj lia menso tiel konfuzita, ke li hezitis momenton por ordigi siajn pensojn. Kaj estis en tiu momento ke Della pekis nepardoneble. Ŝi ridis.

        Pravigante poste sian konduton, ŝi diris, ke la rido estis histeria. Povis esti tiel, tamen al la neinformita aŭskultanto ne ekzistas granda diferenco inter histeria rido kaj rido el la ordinara speco. Lord Arthur ne estis kompetentulo pri ridoj, kapabla ilin distingi kaj klasifiki. Por li, rido estis rido. Kaj la rido de Della, elsonorante en la silento, faris sur lian menson nur unu impreson—nome, ke li amuzas Della.

        Li eksaltis. Tuj poste, li salute sin klinis rigide, kaj foriris abrupte el la ĉambro.

        “Ho, Della!” diris Betty.

        Della apogis sin al la fortepiano, spasme ridante senpove.

        “Mi ne intencis ridi! Mi ne povis ne ridi! Honorvorto, mi ne intencis!”

        Ŝi viŝis la okulojn.

        “Tio sendube donis la finofaran baton,” ŝi diris. “Estas ja malbona faro miaparte, tiel rompi la konvenecon! Nu, estas farite!”

        Denove aŭdiĝis sonoj sur la koridoro. S-ro kaj s-ino Morrison eniris. Streĉeco montriĝis en la vizaĝo de la sinjorino. Ŝi sidiĝis sur seĝo kaj kovris la okulojn per la manoj. La aliaj ŝin alrigardis en silenta konsterno.

        Della rapide paŝis al ŝia flanko, kaj ameme metis la brakon ĉirkaŭ ŝin.

        “Ni renkontis lian lordan moŝton sur la ŝtuparo,” klarigis s-ro Morrison, mallonge. “Li estas freneze furioza. Li foriras, kaj neniam revenos.”

        Della penteme prenis la patrinon al si.

        “Mi bedaŭras,” ŝi kriis. “Mi vere bedaŭras, kara! Ho, ĝij!” ŝi vekriis, malesperiĝinte, “ĉu mi neniam lernos konduti kiel sinjorino!”

        S-ino Morrison ploris mallaŭte. Ŝi levis la manon, kaj karese frapetis la brakon de Della.

        Ŝi komencis paroli, ŝia voĉo spasme elŝiriĝis el ŝia brusto.

        “Mi ne povas!” ŝi diris. “Mi ne povas tion fari. Mi kredis, ke mi povas, sed mi ne povas. Estas troe. Tio min mortigas. Della, karulino, mi scias, ke mi petas al vi ion malagrablan, ĉar mi jam lasis vin provi, sed mi devas. Mi scias, ke doloros al vi kaj al la patro. Vi nepre volis miksi vin en la altsocieton. Mi tiel ofte aŭdis vin diri tion. Multfoje mi sidis kaj aŭskultis kiel vi parolas pri tio kion vi farus, se vi estus riĉa, kaj poste venis la tuta ĉi tiu mono, kaj—mi ja provis, karulino! Estis malfacile al mi, sed mi ne kredas, ke vi iam divenis, kiel malfacile estas al mi. Mi ne volis malbonigi vian plezuron, kaj mi do pro vi penadis konduti kvazaŭ ĉi tiu altsocieta vivo konvenas al mi tiom, kiom ĝi konvenas al vi. Sed—sed—”

        “Panjo!” kriis Della. “Vi ne volas diri——”

        “Jes, karulino. Mi scias, ke doloros al vi. Mi scias, kiom vi malĝojos. Mi daŭrigus, se mi povus, sed mi ne povas. Mi penis kaj penadis ne malami ĝin, sed mi ne povas ne. Ĝi min mortigas. Mi ne povas elteni ĝin. Mi sciis, ke mi ne povos elteni, tuj kiam la homoj komencis alveni al ĉi tiu festeto, kaj kiam mi vidis Lord Arthur sidanta sur la fenestra——”

        Della salte leviĝis.

        “Panjo! Ĉu vi volas diri, ke vi volas rezigni—reiri al Ameriko?”

        S-ino Morrison malfeliĉe balancis la kapon.

        “Mi scias, ke tio vin ĉagrenos, karulino, sed——”

        Ŝi haltis. Della jam ĵetis sin sur ŝian kolon kaj ŝin ekstaze premis al si.

        “Vi kara! Vi karulino!” ŝi kriis. “Vi anĝelo!” S-ro Morrison jam komencis danci iaspecan dancon. Li turniĝis malrapide, klakante per la fingroj kaj eligante nenaturajn kriojn. Kaj Betty kaj Johano, lin singarde evitante, glitis nerimarkite el la ĉambro.

        Aldone al sia kapablo taktoplene malaperi, kiam ŝajnas kela okazo tion postulas, la Brita servisto havas ankoraŭ alian kutimon. Tuj post ia doma malkvietiĝo, li senescepte eksiĝas el sia ofico en la domo. Post tiaj okazintaĵoj, kiaj estis tiuj kiuj tiel maltrankviligis la malnovmondan serenecon de Norworth Kastelo, neniu sinrespektanta ĉefservisto, lakeo, domservistino, kuiristino, ĉambristino, kuirejistino, helpistino, aŭ botpurigisto povus heziti eĉ momenton.

        Post la vespermanĝo, ĉe kiu li plenumis sian oficon sen eĉ la plej malgranda deflankiĝo de sia kutima ĉefpastra teniĝo, s-ro Briggs, la ĉefservisto, sciigis sian mastron, ke li volas paroli al li.

        S-ro Morrison akceptis lin en la biblioteko.

        “Nu?” li diris.

        Ĝis tiam li ĉiam tremis antaŭ la elstaraj okuloj de la efektiva mastro de la domo; sed detempe de la mirigaj deklaroj de lia edzino en la salono, lia maniero transformiĝis. Lia mentono firme antaŭenpuŝiĝis. Liaj ŝultroj, decideme rektiĝinte, apogis sin senĝene al la kamenbreto. Liaj okuloj estis la okuloj de viro, por kiu la kvara Julio(1) havas signifon.

        “Nu?” li diris. “Kion vi volas?”

        “Mi petas pardonon, sinjoro, mi volas peti, en la nomo de la geservistaro, ke vi akceptu nian avizon pri eksiĝo, sinjoro.”

        “Kiel? Vi volas eksiĝi?”

        “Post la hodiaŭaj okazintaĵoj, jes, sinjoro.”

        “Ĉiuj el vi?”

        “Jes, sinjoro.”

        La maniero de s-ro Morrison pleniĝis per malbonaŭgura sereneco.

        “Jen,” li diris, “diru al mi. Mi ne tute komprenas la kutimojn de ĉi tiu lando. Vi volas foriri en la fino de la monato, ĉu ne?”

        “Jes, sinjoro.”

        “Ĉu ne estas kutimo pagi anstataŭe unumonatan salajron? Mi kredas, ke mi aŭdis pri tio.”

        “Vi povus tion fari, sinjoro,” diris s-ro Briggs, ekridetante.

        La okuloj de s-ro Morrison brilis.

        “Mi nepre tion faros,” li kriis. “Je Jovo, pli bonan finon al feliĉa vespero vi ne povus proponi. Venigu ĉi tien vian tutan bandon, kaj mi forpagos ilin ĉiujn. Kaj diru al ili, ke ili foriru morgaŭ per la unua vagonaro.”

        La mentono de la ĉefservisto iomete malleviĝis.

        “Sed, sinjoro——” li komencis.

        S-ro Morrison montris al la pordo.

        “For, knabo, for!” li diris.


(1) Datreveno de la Usona Deklaracio pri Sendependeco.