ĈAPITRO XVII
JOHANO REVENAS AL NORWORTH

MALFELIĈE, en momentoj de emocio la homo emas forgesi pri la reguloj de la konveneco, precipe se li havas tian temperamenton, kian havis Johano. La menso de Johano estis unuĉambra. Se lin atakis ia forta impulso, ĝi tute plenigis lian kapon, lasante lokon al neniaj aliaj pensoj. Ekzemple, kiam li foriris de Norworth Kastelo, lia kapo estis tiel plena de la ideo, ke li devas reiri al Mervo por forigi la vetludajn tablojn, ke li tute ne pensis pri la devoj, kiujn li ŝuldas al siaj gegastigantoj. Kaj de tiu momento la vivo lin forportis tiel rapide, ke neniam venis al li en la kapon pripensi sian situacion antaŭ ol li sin trovis en la boato, kiu returne kondukis lin, senigitan de sia princa rango, sed plenigitan de la agrabla fiereco de viro, kiu insistis pri siaj rajtoj kaj reakiris sian memestimon.

        Kaj efektive pripensante sian situacion, li ekkonstatis kun forta maltrankvilo, ke lia konduto ne estis ĝuste tia, kian la ĝentileco atendas de foriranta gasto. Kiu deziras konformigi sin al la manieroj kaj reguloj de la konveneco, tiu ne ĉesigas sian viziton al kampara restadejo, kaŝe forirante laŭ la malantaŭa ŝtuparo kaj elŝteliĝante tra la servistejo en la mallumon, antaŭe ne adiaŭinte siajn gegastigantojn. Nun Johano povis ĉi tion vidi tre klare. Li miris, ke li ne vidis jam antaŭe. Rerigardante, li memoris, ke li ja havis la intencon skribi al s-ino Morrison, post sia alveno en Londono, pretekstante subitan kaj urĝan aferon. Sed li endormiĝis en la atenda ĉambro de la stacidomo. kaj kiam li vekiĝis, li havis nur sufiĉe da tempo pro trafi la vagonaron, kuregante.

        Li bedaŭris sian forgesecon. sed ne estis nur la konscienco, kiu lin turmentis. Lia bedaŭro devenis ne sole de konsciencriproĉoj, nek de la scio, ke lia stranga konduto sendube vundis la sentojn de gesinjoroj Morrison. Lin maltrankviligis la penso, ke li nun ne povos reveni por repreni la viziton kvazaŭ okazis nenia interrompo. Jam antaŭ ol li alvenis al Londono, li tute klare konstatis, ke krom se gesinjoroj Morrison havas efektive anĝelecan naturon, Norworth Kastelo estos barita al li, kaj ke li do ne havos multe de ŝancoj por denove renkonti Betty. Kampodomo povas estis fortikaĵo.

        Nur sur Della li devos meti sian esperon. Ŝia amikeco al li verŝajne restus tuta eĉ sub la plej malfacilaj cirkonstancoj. Li decidis sin enpostenigi ĉe la vilaĝa gastejo, kaj paroli kun ŝi antaŭ ol provi ion alian.

        Sekve, alveninte en la vilaĝo, li sendis al ŝi leteron; kaj baldaŭ, dum li atendis sur la dormema strato ekster la gasteja pordo, li vidis ŝin vigle alproksimiĝanta, kun vizaĝo sur kiu la scivolemo estas klare skribita.

        “Mi ĉion klarigos poste,” li diris, responde al ŝia torento de demandoj. “Unue, kiel mi statas? Koncerne viajn gepatrojn, mi volas diri?”

        “Treege malbone, koncerne panojn. Jen, kial vi kuregis for——?”

        “Mi intencis skribi de Londono. Kredu min, Della, mi devis foriri. La plenajn detalojn mi donos al vi poste. Kompreneble, via panjo volas neniam refoje vidi min?”

        “Ŝi ja ne kondutas kvazaŭ ŝi senpacience atendas vian revenon! Jen, kial vi——?”

        “Della,” interrompis Johano, “mi devas nepre eniri tiun domon. Mi devas nepre paroli al Betty——”

        “Paroli al Betty!”

        “Mi havas ion por diri al ŝi. Mi devas paroli al ŝi. Della, estu amikino, kiel vi ĉiam estis. Ŝtele enigu min en la domon, kaj zorgu, ke mi restos sola kun Betty dum kvin minutoj. Ĉu vi ne povas aranĝi pri tio hodiaŭ? Mi ne povas atendi.”

        Della lin rigardis per larĝe malfermitaj okuloj.

        “Ĉu vi enamiĝis en Betty, Johano Maude?”

        “Kompreneble.”

        “Do, pro la nomo de la ĉielo, kial vi tiel forkuris?”

        Johano skuis la kapon senpacience.

        “La historio estas tro longa por rakonti nun. Temas pri io, kion mi devis fari antaŭ ol mi povos vidi ŝin refoje.”

        “Nu, mi supozas ke vi ja komprenas la propran aferon pli bone ol iu alia,” diris Della dubeme. “Tamen, se mi estus viro, kiu enamiĝis en knabinon, mi ja ne forkurus por lasi ŝin kun lia lorda moŝto, kaj——”

        “Kion vi volas diri?”

        “Nu, eble mi eraras, sed ŝajnas al mi, ke vi ja ne estas la sola ŝtoneto sur la marbordo. Mi tamen tute ne komprenas. Mi ne vidas, kion celas lia lorda moŝto. Li klare havas la intencon edziĝi nur kun mono, sed—nu, se vi vidus lin kiam Betty estas proksime. Li estas ja la Diligenta Knabo.”

        “Sed ĉu Betty——?”

        “Mi ŝin ne komprenas. Jen ŝajnas al mi, ke ŝi ekamas lin, jen ŝi kondutas kvazaŭ ŝi havas nenian amikonen la tuta mondo.”

        “Della, ĉu vi povas enigi min en la domon hodiaŭ posttagmeze?”

        Della enpensiĝis.

        “Mi kredas, ke jes,” ŝi diris. “Hodiaŭ oni estas tre okupata en la domo. Ni havos nian unuan ĝardenon festeton. Jen, kiel mi ĝin timas, Johano Maude! Lia lorda moŝto kunkolektis aron de siaj plej intimaj amikoj. Ili tamen estas nur la antaŭgvardio. Se ni imponas al ili, laŭ mia kompreno de la afero, la ceteraj altranguloj en ĉi tiu najbaraĵo nin aprobos kaj vizitos grandare. Dependos de ni. Oni nin provos. Se vi volas eniĝi la domon, la hodiaŭa tago estas la plej taŭga. La geservistoj troviĝos ekstere, deĵorante ĉe la festeto, kaj vi do povos facile engliti. Jen, mi scias kion vi povos fari. Vi konas mian ĉambreton apud la salono? Enŝteliĝu tien, kaj kiam mi trovos okazon, mi petos Betty venigi ion el la salono. Tiam vi povos eniri kaj paroli al ŝi. Ne perfidu min, tamen. Se Betty koleros kontraŭ vi, mi ne volas, ke ŝi koleru ankaŭ kontraŭ mi. Vi devos hazarde troviĝi tie. Estos plej bone, se vi estos proksime de la malantaŭa pordo je duono post la kvara, kaj atendos okazon por eniri. Tiam estos sendanĝere, ĉar ni estos trinkantaj teon kun la trupo sur la teraso. Kaj mi diras nur, ke se vi trafos en malfeliĉon, ne entiru min.”

          

        Sub aliaj cirkonstancoj la ŝtela eniro de Johano en Norworth Kastelon eble havus romantikan aspekton. Sed la romantikeco estas delikata planto, kiu velkas sub la glacia spiro de la ridindeco. Kaj la ridindeco ombris liajn movojn kvazaŭ nubo. Rampante tra la arbareto flanke de la Kastelo, li gardis sin ne kontraŭ armitaj malamikoj kiuj volis atenci lian vivon, sed nur kontraŭ prozaj ĉasgardistoj. Enirante la arbareton, li ja renkontis malgrandan flavan hundon, kiu aperinte de nenie, ŝajne volis atenci lin, sed ĝi baldaŭ retiriĝis, kriante, kiam ĝin trafis bone alcelita ŝtono.

        Finfine li trovis sin en la ĉambro de Della. Li sentis sin varma, ĝenata, kaj kun la samaj emocioj kiajn li spertus, se li estus ĵus deirinta de tramo, evitinte la konduktoron kaj ne paginte la veturprezon. Li profunde konsciis, ke li estas en treege malglora situacio. Li estis ŝtelrompisto sen la kompensa eksciteco, kiu supozeble kuraĝigas domrabiston post sukcesa sed danĝeroplena entrepreno. Nenian danĝeron li bezonis eviti. La vivon lin ne riskis, kiel farus heroo de la romantikeco. Se oni malkovrus lin, li estus malvarme elĵetata. Tian situacion nenio povus romantikigi.

        Li viŝis al si la frunto per poŝtuko. Li estis ege malfeliĉa. Sole la penso, ke la cirkonstancoj devigas lin resti ĉe sia posteno, se li volas paroli al Betty, lin subtenis dum sia atendado.

        La ĉambro troviĝis sur la dua etaĝo. Ĝi estis malgranda kaj hele meblita. Ĝuste pro tiuj ecoj Della ĝin elektis. Ĝi estis gaja oazo meze de solena dezerto. Starante ĉe la fenestro, Johano povis vidi la lagon, kaj aŭdi la sonojn de aristokrata festado sur la teraso malsupre. Singarde ekrigardante de post la kurteno, li vidis la elektitan gastaron, kiun Lord Arthur Hayling kunkolektis por miksiĝi kun la invadintoj. La temanĝo jam komenciĝis. La teraso, punktita de someraj robaj, prezentis gajan kaj viglan aspekton. Ankaŭ s-ino Morrison, sidante meze de la kunvenintaro, prezentis gajnan kaj viglan aspekton, sed Johano, ŝin observante, dubis pri la sincereco de ŝia gajeco. Ŝajnis al li, ke ŝi nun trapasas tian provon, kian ŝi neniam antaŭe spertis. Li deziris, ke li estu pli proksime, por aŭdi la konversacion. Al alrigardanto de fenestro sur la dua etaĝo, ĉio ŝajne iris bone kaj glate; sed duetaĝaj impresoj pri ĝardena festeto ne estas taŭga kriterio.

        Oficiala novaĵo de la batalkampo estis alportata, kelkajn momentojn poste, de Della. Ŝi aspektis pura kaj freŝa en sia hela robo, kiam ŝi alkuris en la ĉambron, sed ŝiaj okuloj estis lacaj.

        “Mi venis nur por plori kelkajn minutojn,” ŝi diris simple, lasante sin fali en seĝon. “Kaj mi ne deziras konsolon, ĉar tio nur plorigus min pli. Se vi diros unu afablan vorton, Johano Maude, mi ploros por ĉiam. Promesu, ke vi ne diros.”

        “Mi promesas,” diris Johano.

        “Mi do komencas.”

        Kaj ŝi ploris kviete, de tempo al tempo viŝante al si la okulojn per eta poŝtuko. Post kelka tempo ŝi levis la kapon, kontente ridetante.

        “Dankon,” ŝi diris. “Nun mi fartas tre bone. mi sentas, kvazaŭ mi havas ŝvitbanon.”

        “Kio estas?”

        “Nenio estas. Nur miaj nervoj. Johano Maude, ĉu vi memoras kion Generalo Sherman(1) diris pri la milito? Nu, ĉi tiu altsocieta ludo estas guste la sama. Johano Maude, ili sidas kaj ili rigardas al vi kvazaŭ vi estas io kondamnita laŭ la leĝoj pri malpuraj nutraĵoj, ĝis vi sentas deziron deŝiri la ĉapelon kaj salti sur ĝin kaj hurli. La maljunulo aspektas dudek jarojn pli aĝa ol li vere estas. Panjo batalas grandioze, sed mi povas vidi, ke estas malbone al ŝi. Kial ni enmiksis nin en ĉi tiun malsaĝaĵon? Por Betty ĝi ja konvenas. Ŝi jam kutimis vivi inter tiaj homoj. Ĉu mi ne diris tion al vi multfoje? Tiujn dukinojn kaj grafojn ŝi manipulas kvazaŭ dresistino. Ĝij! Tiun infanon mi admiras.”

        “Kaj, parolante pri Betty——” sufloris Johano.

        “Bone, mi ne forgesis. Ne nur por plori mi venis. Mi estis survoje al la salono por lasi mian poŝtukon sur la fortepiano. Post ĉirkaŭ kvin minutoj, kiam mi estos tro okupata por foriri de la tablo, mi demandos al Betty, ĉu ŝi bonvolos supreniri por——”

        “Della, vi estas juvelo. Ĉu mi ne povas fari ion por vi?”

        “Certe. Se mi frostiĝos ĝismorte tie en la ĝardeno, diru al Tom, ke mortante, mi pensis pri li. Adiaŭ.”

        Ŝi foriris. Johano aŭdis ŝin malfermi la pordon de la salono. Poste ŝi revenis kaj malsupreniris, kaj sekvis silento.

        Johano reprenis sian observadon de post la kurteno. Li vidis Della iri sur la terason, kaj revini al la manĝotablo. Kaj tiam por la unua fojo li distingis Betty el inter la homamaso malsupre. Ŝi parolis al malvokolore vestita virino. Proksime ŝvebis Lord Arthur Hayling.

        La sceno nun ekalprenis la aspekton de kinoprezentado. Ĝin observante, Johano povis sekvi per la okuloj ĉion kio okazis, kvankam neniu vorto lin atingis. Della, okupata ĉe la tablo, parolis al Betty. Betty rigardis supren al la domo.

        Kaj tiam okazis io eksterprograma. Ŝi jam atingis la antaŭan pordon, kiam Lord Arthur, malligante sin de la amaso, ekmoviĝis en la sama direkto. Johano alrigardis kun akra abomeno. Povis esti, ke lia lordo moŝto zorgas pri privata afero, sed en la menso de Johano ne estis dubo, ke li sekvas Betty.

        Kelkajn momentojn poste liaj suspektoj konfirmiĝis. Voĉoj aŭdiĝis sur la ŝtuparo, kaj ili ambaŭ preterpasis la pordon, malantaŭ kiu staris Johano, kaj pluiris en la salonon. Johano sidiĝis kaj absorbiĝis en maldolĉajn pensojn. La okazo perdiĝis. Ĝin ruinigis la diabla algluiĝo de lia lorda moŝto.

        Li sidis, atendante ĝis ili denove preterpasos sur la vojo returne. La momentoj pasis, kaj ankoraŭ nenia sono aŭdiĝis sur la koridoro. Estis strange. Della ja ne kaŝis la poŝtukon. Li singarde malfermis la pordon, kaj aŭskultis.

        La pordo de la salono estis nefermita, kaj en la silento de la domo la voĉo de lia lorda moŝto estis klare aŭdebla, dum li ŝajne liveris monologon. De tempo al tempo li haltis, kaj poste rekomencis per la sama mallaŭta serioza tono.

        La menso de Johano bezonis nur momenton por transiri de miro al plena kompreno. Unu sola vorto donis al li signon, kaj tiam la tuta mistero klariĝis. Tio estis nur unu el la elegantaj edziĝopetoj de Lord Arthur Hayling. En la freŝa atmosfero de tiu salono, nur kvar metrojn malproksime de li, lia lorda moŝto proponas al Betty siajn manon kaj rangon.

        Johano ne estis homo kun malvasta spirito. Ĝenerale lia starpunkto rilate al la nobelaro estis larĝe tolerema. Principe, li havis nenion kontraŭ tio, ke lordoj edziĝu. Se ili volas edziĝi, nu, ili edziĝu. Sed temas nun pri speciala kazo. Troviĝas limo ne transirebla de amemaj aristokratoj, kaj Lord Arthur Hayling ĝin pasis.

        Li firmtenis la anson. En la salono la monologo pluris sur sia ritma vojo.

        Li ellasis la anson. La sekvantan momenton li troviĝis sur la koridoro.

        En momentoj de emocioj, kiel estis jam dirite, Johano inklinis al impulsa agado. Delikatan kaj embarasan situacion li emis trakti kvazaŭ ĝi estas la tereno de la kontraŭuloj ĉe futbala konkurso. Dum aliaj eble alproksimiĝus kun singardemo al tia situacio, lia kutimo estis kurataki por enbati en ĝi truon.

        La nuna estis tia situacio. Multaj viroj, sin trovinte vidalvide al ĝi, estus kviete kaj ĝentile retiriĝintaj. Pri tio Johano eĉ ne pensis.

        Sin ĵetante antaŭen, li transpaŝis la distancon ĝis la salono per tri rapidaj saltoj.


(1) Federacia generalo dum la civila milito en Usono.