ĈAPITRO XVI
MERVO ŜANĜAS SIAN KONSTITUCION

KOMIKECO, se oni bone esploras ĝin, estas ĉefe retrospektiva afero. En postaj jaroj Johano kutimis rerigardi kun amuzo al la revolucio kiu lin elĵetis de la trono de liaj praavoj. Sed en la tempo de la okazintaĵo mem, ĝia komikeco lin ne allogis. Li estis furioze senripoza. Li deziris Betty. Li volis vidi ŝin kaj klarigi. Mervo jam fariĝis malliberejo. Sed li devis resti en ĝi ĝis ĉi tiu afero pri la Kazino estos decidita. Estis evidenta, ke tio povas esti decidita nur laŭ unu maniero. Li ne kredis, ke liaj regatoj estas tiel grandanimaj, ke ili ŝatos idealojn pli ol monon. Li bone sciis, ke la militistaro kaj la civilularo senescepte kolektiĝos ĉirkaŭ s-ro Scobell kaj la Kazino. Tio tamen ne ŝancelis lian decidon nepre resti ĝis la fino. Se li forirus nun, li similus al knabo kiu tiras pordan sonorilon kaj forkuras. Ĝis li ricevos formalan avizon pri eksigo, li devos resti, kvankam ĉiu tago havas kvardek ok horojn, kaj ĉiu horo duoble pli da lacigaj minutoj ol ordinare.

        Li do atendis, furiozante, dum Mervo ekzamenis la situacion, pripensis ĝin, priparolis ĝin, prisonĝis ĝin, repriparolis ĝin, kaj montris ĝenerale tiun pezan malrapidecon, kiu estas la naskorajto de la Mervano.

        Efektive, la unua demonstracio ne venis de la Mervanoj mem. Ĝi venis de la vizitantoj al la insulo, kaj konsistis el deputitaro de kvar homoj, gvidataj de la velkinta maljunulo kiu furioze rigardis al Johano en la Nederlanda ĉambro en la okazo de lia renkontiĝo tie kun Betty, kaj de flegma viro kun kalva kapo kaj lipharoj, kiuj similigis lin al rosmaro.

        La tono de la deputitaro estis, jam de la komenco, kverelema. La velkinta viro faris sin la proparolanto. Li prezentis la grupon—la rosmaron kiel Kolonelon Finch, la aliajn kiel Herr von Mandelbaum kaj s-ron Archer-Cleeve. Li mem nomiĝis Pugh, kaj ŝajnis ke la tuta grupo, simile al la aliaj vizitantoj kiujn ĝi reprezentis, venis al Mervo, elspezinte por tio multe da peno kaj mono, por favori la vetludajn tablojn, kaj alveninte, ili trovas, ke tiujn tablojn oni detenas de ilia favoro. Kaj jen kion la deputitaro deziris ekscii—Kion ĉio ĉi signifas?

        “Ni estis mirfrapitaj, sinjoro—via Princa Moŝto,” diris s-ro Pugh. “Ni ne povis—ni ne povas—kompreni. La tuta afero estas por ni nesolvebla mistero. Ni demandis la soldatojn ĉe la pordo. Ili direktis nun al s-ro Scobell. Ni demandis s-ron Scobell. Li direktis nin al vi. Kaj nun ni venis, kiel la reprezentantoj de niaj kunvizitantoj al ĉi tiu insulo, por demandi vian Princan Moŝton, kion tio signifas!”

        “Fumu cigaron,” diris Johano, etendante la skatolon. La proponatan donacon s-ro Pugh mansvinge malakceptis. Sed ne Herr von Mandelbaum, kiu, avide glitinte antaŭen, retiriĝis kun sia akiraĵo al la malantaŭo de la grupeto.

        S-ro Archer-Cleeve, juna viro kun zorge kombitaj blondaj haroj kaj la mieno de devojiĝinta ŝafo, kontribuis sian opinion.

        “Ne, sed mi diris, je Jovo, vi scias, efektive, vi ja scias, kiel?”

        Jen kion pensis s-ro Archer-Cleeve pri la situacio.

        “Ne por cigaroj ni venis ĉi tien,” diris s-ro Pugh. “Ni venis, via Princa Moŝto, por klarigo.”

        “Pri kio?” diris Johano.

        S-ro Pugh faris koleran geston.

        “Ĉu vi dubas pri mia rajto regi ĉi tiun gravan landon laŭ mia propra bontrovo, s-ro Pugh?”

        “Tio estas tiraneca ago,” diris la velkinta vireto.

        La rosmaro parolis la unuan fojon.

        “Kion vi diris?” li flustris raŭke.

        “Mi diris,” ripetis s-ro Pugh, laŭtigante la voĉon, “ke tio estas tiraneca ago, Kolonelo.”

        La rosmaro peze kapbalancis kun fermitaj okuloj.

        “Ja,” diris Herr von Mandelbaum tra la fumo.

        Johano rigardis al la proparolanto.

        “Vi venis de Anglujo, s-ro Pugh?”

        “Jes, sinjoro. Mi estas Angla civitano.”

        “Prezentu al vi, ke iu entreprenema persono starigis vetludejon en Piccadilly, ĉu la aŭtoritatularo alrigardus kaj ridetus?”

        “Tio estas tute alia afero, sinjoro. Vi ĉikanas. En Anglujo vetludado estas leĝe malpermesita.”

        “Ankaŭ en Mervo, s-ro Pugh.”

        “Tju!”

        “Kion vi diris?” demandis la rosmaro.

        “Mi diris ‘Tju!’ Kolonelo!”

        “Kial?” diris la rosmaro.

        “Ĉar lia Princa Moŝto ĉikanas.”

        La rosmaro kapbalance signis sian aprobon.

        “Lia Princa Moŝto ne ĉikanas,” diris Johano. “Vetludado estas malpermesita en Mervo pro la sama kaŭzo kial ĝi estas malpermesita en Anglujo, ĉar ĝi senmoraligas la homojn.”

        “Tio estas absurda, sinjoro. Vetludado estis permesita en Mervo dum preskaŭ unu jaro.”

        “Sed ne de mi, s-ro Pugh. La Respubliko efektive donis koncesion al s-ro Scobell. Sed kiam mi venis sur la tronon, necesis al li havigi koncesion de mi. Mi ĝin ne donis. Jen kial la pordoj estas fermitaj.”

        S-ro Archer-Cleeve ekparolis ankoraŭ unu fojon.

        “Sed——” Li haltis. “Mi forgesas, kion mi volis diri,” li diris al la ĉeestantaro ĝenerale.

        Herr von Mandelbaum diris ion en la gorĝo, sed neniu lin atentis.

        Johano denove parolis.

        “Se vi estus princo, s-ro Pugh, ĉu estus agrable al vi ricevi salajron de vetludejo?”

        “Tio tute ne tuŝas la nunan aferon.”

        “Kontraŭe. Tio ja tuŝas la nunan aferon. Mi okaze havas iom da memestimo. Estas vere, ke mi tion malkovris nur antaŭ nelonge, sed mi efektive havas. Mi ne deziras esti princo—kredu min, tio estas multe tro alta taksata profesio—sed se mi devas esti princo, mi specialiĝos. Mi ne kombinos la profesion de princo kun tiu de trompisto. Dum mi estas sur la trono, ĉi tiu altgrada vetludado ne trovos lokon sur la scenejo.”

        “Kion vi diris?” diris la rosmaro.

        “Mi diris, ke dum mi estas sur la trono ĉi tie——”

        “Mi vin ne komprenas,” diris s-ro Pugh. “Viaj paroloj estas absolute nekompreneblaj.”

        “Ne gravas. Miaj agoj parolas por si mem. Estas tute egale, kiaj estas miaj paroloj—gravas nur tio, ke la Kazino estas fermita. Ĉi tion vi povas kompreni?’

        “Lasu min do diri al vi, sinjoro”—s-ro Pugh batis la tablon per sia osta pugno—“ke vi ludas per fajro. Komprenu min, sinjoro; ni ne venis por minaci. Ni estas pacama deputitaro de vizitantoj. Sed mi observis vian popolon, sinjoro. Mi observis ĝin atente. Kaj lasu min diri al vi, ke vi paŝas sur vulkano. Jam estas signoj de granda malkontento.”

        “Jam!” kriis Johano. “Tio min amuzas. Mi supozas, ke en ĉi tiu diabla lando la popolo rigardas sin vigla, se ĝi ekagis unu jaron post la okazintaĵo. Mi ne scias, ĉu vi havas ian influon super la popolaĉo, s-ro Pugh—vi ŝajnas ja fervora kaj grava persono—sed se vi havas, bonvolu fari al mi la komplezon peti ĝin ekagi senprokraste. Ne utilas diri, ke mi paŝas sur vulkano. Vi devas tion pruvi. Ni vidu la vulkanon. Alportu ĝin.”

        “Vi povas ŝerci——”

        “Kiu ŝercas? Ne mi. Por mi la afero estas ja serioza. Mi volas foriri. Nur ĉi tiu prokrasto retenas min en ĉi tiu forlasita loko. La ĉitieaj homoj evidente min elĵetos pli aŭ malpli frue. Je la ĉielo, kial ili tion ne faras tuj?”

        “Kion li diris?” demandis la rosmaro.

        “Vi povas ja demandi, Kolonelo,” diris s-ro Pugh, rigardante mirigite al Johano. “Lia Princa Moŝto ŝajne perdis sian tutan prudenton.”

        La rosmaro turnis la okulojn sur Johanon, kvazaŭ atendante, ke tiu donos ian videblan signon de freneziĝo, sed trovinte, ke laŭ la eksteraĵo li estas tute trankvila, li fermis la okulojn kaj ree balancis la kapon.

        “Mi devas diri, ĉu vi ne scias,” diris s-ro Archer-Cleeve, “Tio venkas min, ĉu?”

        La tuta deputitaro ŝajne kredis, ke la lasta parolo de Johano bezonas komentarion.

        Johano tamen ne estis en humoro por doni klarigon. Lia pacienco jam elĉerpiĝis.

        “Mi proponas, ke ĉi tiu konferenco estu fermata,” li diris. “Vi aŭdis ĉion, kion por ekscii vi venis—mian motivon por fermi la Kazinon. Se la motivo vin ne kontentigas, tio estas via afero. Pri tio faru kion ajn vi volas. Sed la jenon vi devas rigardi kiel solidan fakton—kaj ĝin vi povas disbruigi kiom ajn plaĉos al vi—ke la Kazino estas fermita, kaj ne remalfermiĝos dum mi estas la reganto ĉi tie.”

        Tiam la deputitaro retiriĝis, malvolonte.

          

        En la sekvanta mateno venis letereto de s-ro Scobell. Ĝi estis mallonga. “Estu saĝa,” ĝi tekstis. Johano ĝin disŝiris.

        En la sama vespero komenciĝis definitiva militado.

        Inter la palaco kaj la vendoplaco troviĝis mallarĝa strato pavimita de plataj ŝtonoj; frue en la tago svarmis sur ĝi granda homamaso, sed ĝi fariĝis senhoma post la sunsubiro. Ĉirkaŭ la sepa horo, Johano promenis sur tiu strato, fumante cigaredon, kiam li ekkonsciiĝis pri viro kiu kaŭras kun la dorso turnita al li. Tiel absorbita estis la viro per tio, kion li estis skribanta sur la ŝtonoj, ke li ne aŭdis la alproksimiĝon de Johano, kaj ĉi tiu, venante de malantaŭe, povis vidi trans lian ŝultron. Per grandaj kretaj literoj estis skribitaj la vortoj: “Conspuez le Prince.”

        La scio de Johano pri la Franca lingvo ne estis profunda, sed ĉi tion li povis kompreni, kaj li ĉagreniĝis.

        Dum li rigardis, la viro, kaŭrante sur la kalkanoj, klinis sin antaŭen por plibeligi unu el la literoj. Se li estus intence preninta tiun pozon, li ne povus meti sin en pli oportunan pozicion.

        Johano estis futbala lundanto antaŭ ol li fariĝis princo. La tento estis tro granda por li. Li retiris la piedon....

        Aŭdiĝis plorkrio kaj falbato, kaj Johano reprenis sian promenadon. La unua pafo estis pafita.

          

        Frue en la sekvanta mateno ŝtono ĵetiĝis al fenestro en la malantaŭo de la palaco, kaj iom antaŭ la tagmezo oranĝo preskaŭ trafis unu el la soldatoj, kiuj gardestaris antaŭ la Kazino. Tiuj okazintaĵoj en Mervo efektive egalis al la atako kontraŭ la Bastille ĉe la Franca revolucio, kaj Johano, aŭdinte pri tiuj perfortaĵoj, komencis esperi.

        Sed post tiom da streĉado ŝajne elĉerpiĝis la furiozeco de la popolaĉo. La cetera parto de tiu tago, kaj la tuta de la sekvanta, pasis sen plua sensacio.

        La sekvantan matenon, post la manĝo, s-ro Crump iris al la palaco. Johano ĝojis vidi lin. La servistaro de la palaco estis lojala, sed laŭ la vidpunkto de gaja kunuleco, la fakto ke ili ne parolis la Anglan lingvon, dum Johano ne parolis la Francan, estis grava maloportunaĵo.

        S-ro Crump alportis ankoraŭ leteron de s-ro Scobell. Ĉi-foje ĝin disŝiris eĉ ne leginte ĝin, kaj sin turninte al la sekretario, li petis lin sidiĝi kaj esti senĝena.

        Gustumante la viskion kun sodakvo kaj fumante unu el la cigaroj de Johano, s-ro Crump fariĝis komunikiĝema.

        “Ĉi tiu afero estas ja stranga,” li diris. “La maljuna Ben frakasas la meblojn tie en la kampodomo. Li jam havis sufiĉe. Ĉiu horo, kiun la ĉitieaj homoj bezonas por decidiĝi pri la afero, kostas al li monon, kaj li absolute ne povas kompreni, kial ili tiel malrapidis.”

        “Ankaŭ mi ne komprenas. Mi ne kredas, ke ĉi tiuj limakoj efektive elĵetis mian patron. Se ili tion ja faris, sendube iu unue injektis al ili radiumon. Mi atendos ankoraŭ du tagojn, kaj se ili ĝis tiam ankoraŭ ne estos aranĝintaj la aferon, mi foriros, kaj pri tio ili tiam faru, kion ajn ili volos.”

        “Vi foriros! Ĉu vi deziras foriri?”

        “Kompreneble mi deziras foriri! Ĉu vi kredas, ke efektive plaĉas al mi petoladi en ĉi tiu komedia insulo? Mi ne riproĉas al vi, Crump, ĉar la kulpo ne estas via, sed, je Jovo! se mi estus sciinta en kian neston vi min forportas, mi estus min metinta sub la protektadon de la polico. Halo! Kio estas tio?”

        Li salte leviĝis dum la sono de ekscititaj voĉoj venis de la alia flanko de la pordo. La sekvantan momenton ĝi fulmrapide malfermiĝis, malkaŝante Generalon Poineau kaj grupon de diversspecaj lakeoj kaj aliaj servistoj. Granda eksciteco ŝajne skuis ilin ĉiujn.

        General Poineau alkuris en la ĉambron kaj ĵetis la brakojn supren. Poste li lasis ilin fali, levis la ŝultrojn, kaj alprenis pozon kiu memorigis pri la pentraĵo “Malespero.”

        “Mon Prince!” li elĝemis.

        Lavango de Franclingvo eksplodis de la grupo ekster la pordo.

        “Crump!” kriis Johano. “Venu al mi, Crump! Vigliĝu! Jen bona okazo por via talento. Ne atentu la ĥoron sur la koridoro. Koncentrigu viajn klopodojn sur la maljunan Generalon. Pri kio li parolas? Mi vere kredas, ke li venis sciigi min, ke la popolo finfine vekiĝis. Proponu al li trinkon. Kio estas viskio Franclingve? Venu, Crump.”

        La Generalo jam komencis paroli rapide, forte gestadante. Johano miris, vidante ke s-ro Crump efektive povas kompreni la deklamadon.

        “Nu?” diris Johano.

        La mieno de s-ro Crump estis serioza.

        “Li diras, ke granda homamaso kolektiĝis en la placo. Ili parolas——”

        “Tion ili povas!”

        “——pri atako kontraŭ la palaco. La Palaca Gvardio jam aliĝis al la popolo. General Poineau insiste petas, ke vi alivestigu vin kaj forkuru dum ankoraŭ restas tempo. Ĉe lia kampodomo vi trovos sekuran rifuĝejon ĝis la agitiĝo kvietiĝos, kiam oni povos vin ŝtele veturigi al Francujo dum la nokto——”

        “Ne,” diris Johano, skuante la kapon. “Estas tre kompleze viaparte, Generalo, kaj mi treege ŝatas vian bonecon, sed mi ne povas atendi ĝis la nokto. La boato ekiros al Marseille post unu horo. Mi ĝin trafos. Mi havos sufiĉe de tempo. Mi iros nun paki mian valizon. Crump, bonvolu paroli al la Generalo dum mi estas for. Mi baldaŭ revenos.”

        Sed dum li paŝis al la pordo, venis tra la malfermita fenestro la murmuro de homamaso. Li haltis. Generalo Poineau fulmrapide elingigis sian glavon kaj ĝin salute levis. Johano frapetis al li la ŝultron.

        “Vi estas bravulo, Generalo,” li diris, “sed ni ĝin ne bezonos. Venu, Crump. Helpu al mi alparoli la homamason.”

        Ekster la fenestro de la ĉambro, kiu donis vidon sur placon, estis malgranda balkono kun balustrado el ŝtono. Kiam Johano montris sin, kolera muĝado leviĝis de la popolaĉo.

        Johano paŝis sur la balkonon, kaj staris, apogante la brakojn sur la balustradon, kaj rigardante al la amaso. La muĝado ripetiĝis, kaj de la malantaŭo de la popolamaso venis la akra pafo de fusilo, kaj kuglo, la unua kaj la lasta de la milito, forŝiris pecon de la kolumo de lia jako, kaj batiĝis al la muro.

        Larĝa rideto aperis sur lia vizaĝo.

        Se li estus studinta pri tio tutan jaron, li ne povus alpreni pli trafan aŭ pli efikan rimedon por kvietigi la popolaĉon. Lia rideto estis tiel ĉarma kaj tiel amika, ke la muĝado formortis kaj la pugnitaj manoj malfermiĝis kaj falis. Atenda silento regis sur la palaco.

        Johano signis al Crump, kiu venis sur la balkonon, tamen iom malvolonte, ĉar li estis maltrankvila pri la nevidebla ĉasisto kun la fusilo.

        “Diru al ili, ke ĉio estas en ordo, Crump, kaj ke ili ne bezonas ekscitiĝi. Laŭ ilia sinteno mi konkludas, ke oni ne plu bezonas min sur ĉi tiu trono. Demandu ilin, ĉu mi pravas.”

        Kiam la sekretario finis paroli, malgranda viro, kiu ŝajne esti la komandanto de la amaso, paŝis antaŭen, kaj elkriis kelkajn vortojn, kiuj tiris aproban murmuradon el liaj sekvantoj.

        “Li volas scii,” interrompis s-ro Crump, “ĉu vi permesos, ke la Kazino remalfermiĝu.”

        “Diru al li, ke ne, sed aldonu, ke mi tre volonte abdikos, se tion ili volas. Vigligu ilin, amiko. Diru, ke ili decidiĝu rapide, ĉar mi volas trafi la boaton. Ne lasu ilin diskuti, alie ili staros tie parolante ĝis la sunsubiro. Jes aŭ ne. Nur tion.”

        Post kiam s-ro Crump denove parolis, sekvis momento de surprizita silento. La Merva menso ne kutimis, ke oni ĝin tiel rapidigu. Tiam voĉo kriis, kvazaŭ nur por fari provon, “Vive la République!” kaj tuj la krio ĝeneraliĝis.

        Johano direktis al ili radiantan rideton.

        “Bone,” li diris. “Bonege! Mi sciis, ke vi povas ja moviĝi same rapide kiel iu alia, se vi nur streĉas viajn fortojn. Jen mia ideo pri revolucio. Ĝi estas modelo por ĉiu lando en la mondo. Sed mi maltrafos la boaton. Bonvolu diri al ili, ke ĉiu civitano, kiu deziras trinkon aŭ cigaron, ĝin trovos en la palaco. Diru al la doma stabo, ke ĝi sin tenu prete por tiri korkojn. Fari revolucion estas ja seka laboro. Kaj nun mi devas efektive foriri. Donu duonkronon al unu el tiuj uloj kaj sendu lin venigi fiakron. Mi devas rapidi.”

        Kvin minutojn poste la revoluciistoj, evidente embarasate kaj ĝenate, ŝafmiene forglutis siajn refreŝigaĵojn sub la frostigaj rigardoj de la domintendanto kaj liaj subuloj, dum supre en la reĝa dormoĉambro la eksigita Princo pakis rapidege sian vojaĝkeston.