ĈAPITRO XV
ULTIMATO DE LA TRONO

DUM Johano, en la malgranda vaporboato de Marseille, alproksimiĝis al la fino de sia subita kuro trans Eŭropo, s-ro Scobell matenmanĝis kun la fratino Marion en la matena salono de la kampodomo sur la Merva deklivo. La tagoj de la financisto estis nun plene okupataj, kaj li do leviĝis frue en la mateno.

        La frunto de s-ro Scobell montris sulkon de malplezuro.

        “Marion,” li diris, “kiu estis tiu ulo kun la Juda nomo, kiu faris aŭtomaton kaj pro ĝi havigis al si amason de embarasoj? Mi estas preskaŭ dironta ĝin.”

        “Vi volas diri Frankenstein, kara. Li estis la heroo de romano de s-ino Shelley. Laŭ la rakonto, li kreis monstron en la formo de viro, kiu alportis al li multe da embarasoj kaj malfeliĉoj en diversaj manieroj. La moralo supozeble estas, ke oni devas——”

        “Bone, bone, bone,” la frato ŝin malĝentile interrompis. “Ĉion tion mi jam scias. Mi nur volis revoki al mi la nomon. Nu, mi estas Frankenstein kaj ĉi tiu Princo estas la monstro.”

        “Mi ne scias, kial vi diras tion, Benĉjo,” protestis la fratino. “Mi estas certa, ke li estas tre afabla juna viro.”

        “Li estas tiel afabla juna viro,” diris s-ro Scobell, “ke mi estus multe pli trankvila, se mi estus liginta lin al arbo per ŝnuro, anstataŭ lasi lin forvagi sola kun sufiĉe da mono por aĉeti vespermanĝojn por ĉiuj spektaklaj junulinoj en Londono dum la venontaj dek jaroj.”

        “Mi estas certa, ke tia juna viro li ne estas, Benĉjo. Li ŝajnis tiel afabla kaj kvieta kaj ĝentila.”

        S-ro Scobell spirblovis.

        “Ĉu vi iam observis unu el tiuj kvietaj ĝentilaj junaj viroj, kiam li jam unu fojon ekmoviĝis? Mi diras al vi, ke li estas ankoraŭ alia Princo Karlo. Ĉi tiu ulo estas la filo de Princo Karlo, kaj, kredu min, Princo Karlo estis ja gaja knabo. Ne. Mi estis trompita. Tiu honesta, malkaŝema vizaĝo lia min tiel frapis, ke kiam Betty forkuris kaj li diris ‘Mi ŝin sekvos. Donu al mi la monrulon, ĉar mi eble bezonos aĉeti sandviĉon survoje,’ mi ĝin donis senhezite. Estis nur post unu-du tagoj, ke mi ekscivolis, kial li tiom deziris sekvi knabinon, kies vizaĝon li apenaŭ konis. Li ja ne povis esti vidinta Betty pli ol dufoje en sia tuta vivo.”

        “Eble li enamiĝis en ŝin je la unua rigardo,” proponis f-ino Scobell reveme.

        “Tju! Je la unua rigardo li enamiĝis en la ideon pri libertempo en Londono kun granda kvanto da mono. Mi estis malsaĝulo! Mi povas prezenti al mi kiel li ridas. Mi vetus, ke li faras sin la animo de gajaj vespermanĝoj, rakontante la historion!”

        “Mi estas certa, ke vi eraras, Benĉjo.”

        “Eraras? Kiel do vi klarigas tion, ke eĉ ne poŝtkarton ni ricevis de li de kiam li foriris?”

        “Eble li ne havas novaĵon.”

        “Mi vetus, ke li havas multe da novaĵo, sed ne tian, kian li volas, ke mi aŭdu. mi ne estus trankvila, eĉ se pastro forirus kun tiom da mono en la poŝo. Kaj kiam temas pri princo de Mervo——! Ĉu vi iam tralegis la historion pri ĉi tiuj Mervaj princoj? kredu min, ili estis ja festa bando. Ne estis eĉ unu, kiu ne kredis, ke monon oni devas elspezi—precipe fremdan. Ĉi tiu estas ja la filo de sia patro. Kia patro, tia filo. Li sekvas la paŝosignojn de Betty, ĉu? La ekzemplon de la patro li sekvas! Mi vidas lin! Mi vidas, kiel li vagas de unu restoracio al la alia, laciĝinte, la brava knabo, sed nepre ne intencante rezigni antaŭ ol la mono elĉerpiĝos. Li bonege amuziĝas, la diablo lin prenu!”

        F-ino Scobell murmuretis ion, kion la financisto ne aŭdis, pri tio, ke knaboj estas ja knaboj.

        “La ĉitieaj homoj ekscivolas,” daŭrigis s-ro Scobell. “La maljuna d’Orby ne kuraĝis skandali, kiam mi aranĝis la forigon de la Respubliko, sed tio ne plaĉis al li. Li volas esti denove Prezidanto, kaj li komencas agiti la popolon. Almenaŭ iu agitas, kaj mi kredas, ke tiu estas li. Ĉi tiuj homoj jam havis sufiĉe pri forestantaj princoj kiam Princo Karlo okupis la tronon. Ili jam komencas demandi al si, kial ja oni forigis la Respublikon, kaj kial je la diablo ili toleru, ke ĉi tiu Princo agu tute same kiel la patro. Ili pretigas sin por fari tumulton. Se li ne revenos tre baldaŭ kaj montros al ili, ke li estas taŭga homo, li havos malfeliĉan finon, jen ĉio.”

        Li sovaĝe fumis sian cigarstumpon. La resumado de la maljustaĵoj faritaj al li maltrankviligis lin.

        “Mi estas certa——” jam komencis f-ino Scobell, kiam la pordo malfermiĝis kaj lakeo aperis.

        “Nu?” bojis la financisto.

        “Lia Moŝto la Princo de Mervo deziras paroli al vi, sinjoro.”

        “Kiel! Kie li estas?”

        “Lia Princa Moŝto promenas tien kaj reen antaŭ la domo, sinjoro. Li ne volis eniri. Li diris, ke li volas paroli al vi sola, sinjoro.”

        “Bone,” diris s-ro Scobell. La lakeo retiriĝis. La financisto turnis sin al la fratino. “Vi vidas! Malpura konscienco! Li ne kuraĝas eniri. Venis fino al lia mono, kaj li cerbumas, kiamaniere li povos elĉerpi pli. Mi ja parolos al li! Je la ĉielo, mi parolos al li!”

        “Ne traktu lin tro malmilde, Benĉjo. Li estas tre juna.”

        “Li ne sentos sin juna, kiam mi estos finita kun li,” diris sovaĝe s-ro Scobell. “Li sentos sin milionjara.”

        Dum la pasintaj kvardek ok horoj Johano travivis la maksimumon da maltrankvilo kaj la minimumon da dormo. Liaj okuloj estis ruĝrandaj kaj lia mentono kovrita de unutaga kreskaĵo. Liaj vestoj estis ĉifitaj. Alivorte, li havis la aspekton de juna viro kiu ĵus finis longan diboĉon; kaj ĝuste en la momento kiam s-ro Scobell eliris tra la pordo, li preterpasis kun kurbigitaj ŝultroj kaj kun la pensoj direktitaj malproksimen en Anglujo. Ĉe la vido al tiu aperaĵo, la plej malbonaj suspektoj de la financisto konfirmiĝis. Li fikse alrigardis, kaj lia cigaro malrapide leviĝis preskaŭ perpendikulare dum li elpuŝis la makzelon.

        “Vi do revenis!” li diris.

        Johano haltis.

        “Mi volis paroli al vi,” li diris.

        La fino de la cigaro de s-ro Scobell preskaŭ tuŝis lian maldekstran okulon.

        “Vi volis paroli al mi? Mi vetus, ke vi volis paroli al mi. Kie vi estis? Kial Betty ne estas kun vi?”

        Johano ruĝiĝis.

        “Tion ni lasu, se vi ne kontraŭas,” li diris.

        S-ro Scobell penis kapti la spiron. Li tramordis sian cigaron. Liaj verdaj okuloj ardis senbrile, kaj la fino de lia nazo tordiĝis, kiel ĝi kutimis en krizaj momentoj.

        “Lasu——?” li balbutis. “Lasu——? Tion ni lasu? Nu, pendigu min! Tion ni lasu!”

        Li glutis ion. Tiam li trovis la eblon paroli.

        “Nu!” li kriis. “Vi kaj mi devas interparoli, juna viro! Vi ŝajne forgesis kiel vi statas. Eble via imperia moŝto bonvolos aŭskulti momenton dum mi klarigos ĝuste kiel via Reĝa Moŝto statas. Atentu. Vi foriris por trovi Betty kaj revenigi ŝin kaj edziĝi kun ŝi, ĉu ne? Nu, kial vi tion ne faris?”

        Johano fikse rigardis al li. Malrapide li ekkomprenis.

        “Mi aranĝis ĉi tiun aferon,” daŭrigis s-ro Scobell, “kaj ĝi devos efektiviĝi. Mi venigis Betty por ke ŝi edziniĝu kun vi, kaj ŝi nepre edziniĝos kun vi. Mi ĉion ĉi klarigis al ŝi, sed estante malsaĝa knabino, ŝi provis eltiriĝi. Sed ŝi devos reveni, kaj mi estis sufiĉe ŝtipkapa por kredi, ke kiam vi foriris, vi efektive intencis ŝin trovi kaj revenigi. Anstataŭe, vi ĉirkaŭkuris en Londonon kun mia mono kaj——”

        Johano tranĉis liajn klarigon per subita akra krio. Blindiga lumo de kompreno disradiis en lia menso. Estis kvazaŭ li palpas al si vojon en malluma kaverno kaj subite falpuŝiĝas neatendite en brilan sunlumon. Li nun ĉion komprenis. Ĉiu vorto kiun Betty parolis, ĉiu ŝia gesto, fariĝis mirinde klara. Li vidis nun, kial ŝi retiriĝis de li, kial ŝiaj okuloj enhavis tiun rigardon. Li ne kuraĝis demandi al si, kion ŝi sendube pensas pri li, pri la viro kiun la Kazino de s-ro Scobell pagas por ke li edziĝu kun ŝi, pri la dungito, kiu perlaboras sian salajron, parolante la vortojn de amo.

        Sento de vomemo lin atakis. Li ŝanceliĝis sur siaj piedoj. Kaj tiam venis kolero, kolero kian li neniam antaŭe sentis, kolero kian li ne kredis, ke li kapablas senti. Ĝi superfluis sur lin per granda ondo, verŝiĝante tra liaj vejnoj kaj lin blindigante.

        Pasas minuto. Malklare li aŭdis la voĉon de s-ro Scobell, kiu ankoraŭ parolis, sed la vortoj havis nenian signifon por li.

        Malsupre, Mervo, multkolora fajro, ridetis al li; kaj li abomenis ĝian fremdan belecon. Li sentis, ke li sufokiĝas. Ĉi tiu loko ne konvenas por viro. Vizio pri puraj ventoj kaj vastaj etendaĵoj aperis antaŭ li.

        Subite lia menso komencis funkcii kviete kaj flegme. Li rigardis al la incitita financisto.

        “Atendu!” li kriis, kaj s-ro Scobell haltis meze de frazo. “Mi trovis f-inon Silver,” li daŭrigis.

        “Vi ŝin trovis!” La kolero forvelkis el la vizaĝo de s-ro Scobell. “Bona knabo! Nu, se en mia kolero mi okaze diris ion malagrablan, forgesu ĝin, Princo! Mi kredis, ke vi diboĉis en Londono. Vi ŝin do efektive trovis?”

        “Jes. Kaj ŝi sciigis min pri kelkaj viaj paroloj pri mi. Ili malfermis al mi la okulojn. Ĝis mi aŭdis ilin, mi ne ĝuste komprenis mian situacion. Mi komprenas nun. Vi diris, ke mi estas via dungito.”

        “Mi ja ne intencis, ke vi aŭdu tion,” diris s-ro Scobell grandanime, “kaj Betty ne rajtis ripeti tion al vi. Mi ne miras, ke vi ofendiĝis; mi ne dirus ion tian rekte al vi en la vizaĝon. Ne mi. Se mi estas nenio alia, mi almenaŭ estas taktoplena. Sed ĉar vi ja aŭdis tion, nu——!”

        “Ne pardonpetu. Vi estis tute prava. Mi estis malsaĝulo, tion ne vidinte antaŭe. Nenia priskribo povis estis pli justa. Vi tamen povis diri multe pli. Vi povis aldoni, ke mi estas nenio krom logaĵo por vetluda infero.”

        “Ho, jen, Princo!”

        Li palpis en la veŝtpoŝo.

        “Fumu bonan cigaron,” li diris.

        Johano malakceptis la pacproponon per mansvingo.

        “Mi protestas kontraŭ tio, ke mi estas via dungito,” li diris. “Kaj mi protestas kontraŭ tio, ke mi estas logaĵo por vetluda infero.”

        “Jen——!”

        “kaj mi forigos vin el ĉi tiu loko, s-ro Scobell.”

        “Kiel! Kion vi diras?”

        Johano flegme renkontis lian mirigitan rigardon.

        “Estos purigado,” li diris. “Ne plu estos vetludado en Mervo.”

        “Vi estas freneza,” elspasmis s-ro Scobell. “Forigi la vetludadon? Vi ne povos.”

        “Mi povos. Tiu koncesio via ne valoras la paperon sur kiu ĝi estas skribita. Ĝin donis la Respubliko. La Respubliko estas finita. Se vi volas havi Kazinon en Mervo, nur unu viro povas doni al vi la permeson, kaj tiu estas mi. La agoj de la Respubliko ne ligas min. Detempe de mia alveno vi vetludis sen koncesio sur ĉi tiu insulo, kaj nun tio devos ĉesiĝi. Ĉu vi komprenas?”

        “Sed, Princo, parolu saĝe.” La voĉo de s-ro Scobell estis preskaŭ plorema. “Estas vi, kiu ne komprenas. Pro la nomo de la ĉielo, revenu sur la teron kaj parolu saĝe. Ĉu vi supozas, ke la ĉitieaj homoj tion toleros? Tute ne. Ne por minuto. Atentu. Mi ne riproĉas al vi. Mi scias, ke vi ne komprenas, kion vi diras. Sed ĉion tion vi devas preterlasi. Vi devas ne enpreni al vi en la kapon tiajn ideojn. Zorgu vian taskon, kaj ne miksu vin en alian. Ĉu vi scias, kiom longe vi restus princo de ĉi tiu loko, se vi ekpetolus kun mia Kazino? Ĝuste sufiĉe longe por lasi vin plenigi la valizon. Kaj post tio, ne plu estos princo. Zorgu vian taskon, kaj mi zorgos mian. Vi estas ja sufiĉe bona Princo, konsidere de ĉio, kion oni bezonas de vi. Vi estas ornama, kaj vi estas vigla. Nur daŭrigu esti bona knabo, kaj ne faru eksperimentojn, kaj vi taŭgos bonege. Ne forgesu, ke la gravulo ĉi tie estas mi. Mi nur bezonas svingi la manon kaj estos revolucio, kaj kio tiam okazos al vi? Tion ne forgesu, knabeto.”

        Johano levas la ŝultrojn.

        “Mi diris ĉion, kion mi havas por diri. Vi jam ricevis la avizon pri eksigo. Post hodiaŭ la Kazino estos fermita.”

        “Sed ĉu mi ne diras al vi, ke la popolo tion ne toleros?”

        “Pri tio ĝi povos decidi mem. Ĝi eble havas iom da memestimo.”

        “Ĝi elĵetos vin.”

        “Bone. Tio pruvos, ke ĝi ne havas.”

        “Princo, parolu saĝe! Vi ja ne volas diri, ke vi forĵetas dudek mil funtojn ĉiujare kvazaŭ tio estus malpuraĵo!”

        “Tio estas ja malpuraĵo, se ĝi estas akirata tiamaniere. Ne necesas paroli plu.”

        “Sed, Princo!”

        “Estas finite.”

        “Sed——”

        Johano ekmarŝis malsupren. Li estis malaperinta jam kelkajn minutojn antaŭ ol la financisto povis plene estri siajn kapablojn.

        Kiam li reakris la parolpovon, liaj paroloj estis mallogaj kaj trafaj.

        “Freneza!” li elspasmis. “Perfekta idioto!”