GEORGO VOJAĜAS ĈIRKAŬ LA TERON



35. Napoli

      Kiam ili elŝipiĝis, la telegrafisto kaj ĉiuj infanoj iris en malgrandan, elektran tramon; la konduktoro fajfis per eta fajfilo, kaj la tramo veturis tra larĝa strato. Ili povis vidi multe da mallarĝaj stratoj, kie ludis centoj da infanoj.

      “Ho, rigardu!” kriis Otto. “Virino supre en la domo tenas ŝnuron ligitan al sitelo. La viro melkas la kapron en la sitelon. Nun ŝi suprentiras la sitelon.”

      “En varma klimato la lakto ranciĝas tre rapide kaj oni ne povas sendi ĝin malproksimen. Pro tio la kaproj iras de domo al domo por doni freŝan lakton,” diris la telegrafisto.

      “Kion tiu viro pendigas de la ŝnuro?” demandis Ingrid.

      “Ĝi estas makaronio. Li ĵus prenis ĝin el la premmaŝino kaj li pendigas ĝin por ĝin sekigi. Oni faras la makaronion el faruno kaj akvo; tiam oni metas ĝin tra premmaŝino, kiu havas truojn.”

      “Oni sekigas la makaronion sammaniere kie oni sekigas fiŝojn ĉe ni,” diris Ingrid.

      Baldaŭ ili malsupreniris de la tramo kaj iris en la stacidomon por veturi al Pompeii.

      “Homoj venas de ĉiu loko de la mondo por viziti Pompeii,” diris la telegrafisto. “Ĝi estas unu el la mirindaĵoj de la mondo. Oni ne pensus, ke tiu pacema monto suferigis la homojn, ĉu ne? Antaŭ longe, la lafo, kiu estas vere fluidiĝinta ŝtono, kaj cindroj kaj fumo venis el la supro de la monto, fluis malsupren kaj enterigis la urbon, Pompeii. La monto, Vesuvio, estas vulkano. Vi povas vidi malmulte da fumo venanta el ĝi nun.”

      “Mi ŝatas, ke la homoj kantas ĉie tie,” diris Gretchen. “La muziko ne estas simila al la germana muziko. La kantoj estas tre malsamaj.”