GEORGO VOJAĜAS ĈIRKAŬ LA TERON



34. La Mezmaro

      “Ni alproksimiĝas la Mezmaron nun. Vi povas senti, ke estas pli varme ol en Paris.”

      “La ĉielo estas pli blua, ankaŭ, kaj ĉio estas pli hela,” diris Vilhelmino.

      La aeroplano malsupreniris apud parko.

      “Estas la lasta fojo, kiam mi promenos kun vi,” diris la piloto. “Ni iros al la Prado, tiam ni iros al la doko por trovi vian ŝipon. Estas dek-unu mejloj da dokoj tie ĉi. Marseille havas kanalojn, kiel Holando.”

      “La kanaloj aspektas same kiel riveroj.”

      “Devas estis preskaŭ noktomezo; estas tiel malhele,” diris Georgo.

      “Ne estas tiel malfrue. Nun ni estas en la sudo, kie fariĝas malhele frue eĉ en somero. Ĉu vi volas manĝi?” demandis la piloto. “Ni manĝu tie ĉi sur la trotuaro antaŭ tiu ĉi manĝejo.”

      “Mi petos al Petro, ke li mendu mian manĝojn,” diris Georgo.

      Petro parolis al la servisto, kaj baldaŭ tiu ĉi revenis. Li alportis pladojn da kuirita kokido, pizoj, terpomoj, salato, pano kaj butero, fragoj, kaj ĉiuj specoj de fruktoj.

      Poste ili promenis al la ŝipo. Subite Georgo kriis: “Bonan vesperon, Sinjoro Telegrafisto! Mi estas kontenta vin revidi.”

      Kaj ili ĉiuj diris adiaŭ al la piloto kaj iris en la ŝipon.

     

      La maro estis blua kiel indigo; la ondoj saltis; la vento blovis; Georgo kaj liaj amikoj staris sur la ferdeko de la ŝipo, kiam ĝi iris malrapide en la Golfon de Napoli.

      “Napoli aspektas kiel ĉiuj belaj lokoj, kiujn ni jam vidis, ĉiuj kunigitaj, — la blua maro, la altaj montoj, kaj la blankaj kaj rozaj domoj similas florojn,” diris Vilhelmino.

      “Multe da ŝipoj portas turistojn al Napoli,” diris la telegrafisto, “ĉar tiu ĉi estas unu el la plej belaj havenoj de la mondo. Vi vidos multe da almozuloj sur la stratoj tie ĉi.”

      “Mi ne volas doni monon al almozuloj. Pro kio ili ne laboras?” demandis Rembrandt.

      “Kelkaj estas edukitaj por esti almozuloj, same kiel aliaj estas edukitaj por labori. Sed ne ĉiam estas sufiĉe da laboro por ĉiuj en ĉiu lando,” respondis la telegrafisto.