GEORGO VOJAĜAS ĈIRKAŬ LA TERON



36. Georgo fosas.

Bildo

      Kiam ili venis al Pompeii, la infanoj mirantaj promenis tra la ruinoj. Georgo iris antaŭen sola. Baldaŭ li venis al grupo da viroj fosantaj.

      “Kion vi faras?” li demandis.

      “Mi estas arĥeologo kaj mi fosas esperante trovi trezorojn,” respondis juna viro.

      “Kion vi esperas trovi?”

      “Ni neniam scias, kion ni eble trovos. Pro tio la laboro estas tiom pli interesa.”

      “Ĉu mi povas fosi?” demandis Georgo.

      “Jes, prenu tiun ĉi ŝovelilon. Prenu ŝovelon da tero, tiam kribu la teron por perdi nenion. Eĉ la plej malgrandaj pecoj povas esti guste tio, kion oni deziras por kompletigi statuon aŭ vazon.”

      Georgo prenis la ŝovelilion, levis teron, kaj ĵetis ĝin en la kribrilon. La malgrandaj pecoj iris tra la kribrilo. Sed malgranda, ora globo ruliĝis sur la teron antaŭ li.

      “Ho! Ho!’ kriis ĉiuj arĥeologoj ĝoje. “Ĝi estas bona trovaĵo. Tio povas signifi, ke virino surhavanta juvelojn loĝis tie ĉi, aŭ eble estis juvelejo. Ni devas fosi rapide nun.”

      Ili fosis dum longa tempo sed ili trovis nenion alie.

      Tiam Georgo kaj unu el la arĥeologoj rapidis al la ruinoj kaj iris en domon. “Tiu ĉi estis la domo de la Vetti. Eble estis butikoj ekstere. En la mezo, vi povas vidi, estis korto. Ĉirkaŭ la korto estas ĉambroj. La ĉambroj estas ĉiuj malgrandaj kaj ili ne havas fenestrojn. La sklavoj loĝis en ĉambroj super tiuj ĉi en kiuj loĝis la mastroj. La riĉuloj havis fontanojn en la kortoj.”

      Survoje la viro diris: “Rigardu! Tie ĉi estis antaŭe bildo de hundo. Apud ĝi estis la vortoj. ‘Cave canem’. Tio ĉi signifas: ‘Gardu vin de la hundo’.”

      “Nun, ni iros al la akvario, ĉu ne?” demandis Georgo.

      Ili prenis tramon de la stacidomo al la akvario. Ili iris en malvarman, malhelan domon, kie multe da multkoloraj fiŝoj naĝis en klara akvo, en vitraj akvujoj apud la muroj.

      “Estas kiel feinlando,” diris Gretchen.

      “Ho, rigardu tiun fiŝon kun butonoj sur la piedoj.” diris Isadoro. “Ĝi ŝajnas sin butonumi sur la vitran akvujon. Ĝi havas ok piedojn.”

      “Mi ne volas rigardi ĝin; ĝi estas tro malbela,” diris Vilhelmino.

      “La algo similas punton, ĉu ne?” demandis Stefanio.