GEORGO VOJAĜAS ĈIRKAŬ LA TERON



14. Biletoj

      Tiam la du knaboj iris al la stacidomo por veturi al London. Kaj la telegrafisto reiris al la ŝipo.

      “Ĉu vi timas veturi al London?” demandis Eduardo.

      “Ne,” respondis Georgo, “mi veturis sole de Ameriko. Mi deziras du beletojn por London,” li diris al la viro en la biletejo.

      “Bone. De kiu klaso?” demandis la viro.

      “Mi estas en la kvina klaso,” respondis Georgo.

      “Kion tio signifas? Ni ne havas beletojn de kvina klaso.”

      “Tio estas stranga,” diris Georgo. “Ni havas ok klasojn en la lernejo en Ameriko.”

      “Ho, vi venas el Ameriko? Pro tiu vi ne komprenas niajn biletojn,” diris la viro. “Ni havas du specojn de biletoj, unuaklasaj kaj triaklasaj. Vi devas aĉeti triaklasojn, ili estas malpli multekostaj.”

      Georgo aĉetis la biletojn. Li kaj lia amiko rapidis al la perono.