GEORGO VOJAĜAS ĈIRKAŬ LA TERON



13. Eduardo

      “Fine ni venas al ‘patrino Anglujo’,” diris la telegrafisto.

      “Pro kio vi diras ‘patrino’ Anglujo?” demandis Georgo.

      “Anglujo havas multe da kolonioj ĉie en la mondo, kie vivas ŝiaj infanoj. Pro tio oni nomas ĝin ‘patrino’.”

      “Kio estas tiu granda kesto kun la ruĝaj kurtenoj kaj ĉiuj tiuj infanoj antaŭ ĝi?” demandis Georgo, kiam li kaj la telegrafisto iris sur la strato en Liverpool.

      “Tio estas Pulĉinela Ludo. Tie ĉi oni trovas tiujn ludojn same kiel oni trovas la gurdojn en New York.”

      “Mi pensas, ke mi invitos la knabon, kiu estas post la kurtenoj. Mi povas vidi, ke li tiras la ŝnurojn de la Pulĉinela Ludo. Li helpas sian patron,” diris Georgo.

      “Bonan Tagon. Kio estas via nomo? Ĉu vi volas vojaĝi ĉirkaŭ la teron kun mi?”

      “Mia nomo estas Eduardo. Mi havas nek patron nek patrinon. Ho jes! Mi multe deziras vojaĝi ĉirkaŭ la teron kun vi.” respondis la knabo.