GEORGO VOJAĜAS ĈIRKAŬ LA TERON



12. La letero

      Tiam Georgo skribis al la patrino. Li skribis:

“Kara Panjo,

      Mi multe ŝatas la vivon en ŝipo. Estas ŝipano, kiu estas tre kompleza. Li respondas al ĉiuj miaj demandoj. Kaj ankaŭ la telegrafisto estas mia amiko. La kapitano estas bona por mi sed li estas tre okupata. Hieraŭ li diris al mi, ke li multe bedaŭras, ke ne estas aliaj knaboj kaj knabinoj tie ĉi kun mi. Li opinias, ke mi devas preni aeroplanon en Anglujo. Tiam mi povos vojaĝi tra diversaj lando kaj inviti knabojn kaj knabinojn vojaĝi kun ni. Mi faros tion.

                             Via amanta filo,

                                          Georgo,”