GEORGO VOJAĜAS ĈIRKAŬ LA TERON



15. London

      “Kia amuza eta lokomotivo!” diris Georgo. “Ni havas tre grandajn lokomotivojn en Ameriko.”

      “Niaj lokomotivoj estas bonaj, eĉ se ili ne estas tiel grandaj kiel viaj.” respondis Eduardo, kiu komencis iĝi enua pro tio, ke Georgo parolis la tutan tempon pri ĉiuj grandaj aferoj en Ameriko.

      Nun ili pasis tre rapide kaj tre ebene tra belaj, verdaj kampoj kaj preter malgrandaj dometoj. Ili parolis kune pri la ŝafoj, la bovinoj, la ĉevaloj kaj la grandaj aŭtobusoj, kiujn ili vidis tra la fenestro.

      Fine ili venis al London.

      “Mi scias, kion ni devas fari,” diris Georgo. “La kapitano diris, ke ni devas trovi la ‘tubon’ por iri al Croydon.”

      La du knaboj serĉis kaj serĉis. Sed ili ne trovis tubon.

      “Rigardu!” kriis Georgo. “Mi vidas la skribaĵon ‘Al Croydon.’ Ho, mi komprenas! La ‘tubo’ signifas ‘subtera fervojo.’ Venu. Ni malsupreniru en tiun tunelon.”