GEORGO VOJAĜAS ĈIRKAŬ LA TERON



11. Tero

      “Bonan matenon, Georgo, Ĉu vi vidas la teron?” diris la telegrafisto unu matenon.

      “Mi vidas ŝtonegojn, sed mi ne vidas teron. Estas nur malgranda peco da herbo, sed ni havas pli multe en la parko en New York. Kia estas tiu domo? Ĉu ĝi estas turo simila al tiuj kiuj estas sur Kvina Stratego en New York?” demandis Georgo.

      “Ĉe la maro oni nomas ĝin lumturo. Estas Fastnet Rock Lumturo. Ĝi estas apud Irlando. Ne estas multe da herbo tie sed ĉu vi ne trovas ĝin pli verda ol alia herbo? Mia avino venis el Irlando. Ŝi diris al mi, ke la herbo tie estas pli verda ol la herbo en alia lando. Ĉu vi ne volas skribi al via patrino? Vi vidas, ke ĉiuj vojaĝantoj skribas leterojn. Morgaŭ ni venos al Liverpool kaj vi povos sendi la leteron.”