GEORGO VOJAĜAS ĈIRKAŬ LA TERON



10. Sur la ferdeko

      La sekvintan matenon Georgo iris sur la ferdekon. Li vidis, ke ĉiuj vojaĝantoj rigardis siajn poŝhorloĝojn. Tiam fajfilo fajfis kaj ili remetis la poŝhorloĝojn en la poŝon.

      “Mi volas scii, pro kio ĉiuj rigardas la poŝhorloĝojn, kiam la fajfilo fajfas,” pensis Georgo. Tiam li serĉis la bonaniman ŝipanon por demandi al li.

      “Ho,” diris la ŝipano; “vi scias, ke ĉe la tagmezo la suno estas ĝuste supre en la ĉielo. Sed ni vojaĝas en dirketo de la suno; kaj ĉiun tagon ni renkontas ĝin pli frue. Pro tio oni devas ĉiun tagon korekti la horloĝojn. Ili devas montri tagmezon, kiam la suno estas ĝuste supre. Se oni vojaĝas al la nordo aŭ al la sudo, oni ne devas korekti la horloĝojn.”

      “Mi bedaŭras, ke mi ne havas poŝhorloĝon,” diris Georgo.

      “Kiam vi estos en Svisujo, vi povos aĉeti unu. Oni fabrikas bonajn horloĝojn tie,” diris la ŝipano.