GEORGO VOJAĜAS ĈIRKAŬ LA TERON



9. La telegrafisto

      “Mi opinias, ke vi devas sendi senfadenan telegramon al via patrino. Vi povas diri al ŝi, ke vi vojaĝos ĉirkaŭ la teron.”

      La kapitano vokis ŝipanon. Li diris al li: “Konduku tiun sinjoreton al la telegrafisto. Li sendos telegramon por vi.”

      Georgo kaj la ŝipano iris por serĉi la telegrafiston. Ili trovis lin en la ĉambro.

      “Diru al mia patrino, ke mi vojaĝos ĉirkaŭ la teron, mi petas.”

      La telegrafisto sendis tiun telegramon. Tiam li diris:

      “Estas malfrue nun. Mi kondukos vin al via ĉambro, kie vi povos dormi ... Bonan nokton, Georgo.”

      “Bonan nokton, sinjoro telegrafisto, kaj dankon,” respondis Georgo.