GEORGO VOJAĜAS ĈIRKAŬ LA TERON



56. La Panama Kanalo

      “Kaj tio estas la Panama Kanalo! Ĝi aspektas ĝuste kiel la maro, mi trovas,” diris Georgo.

      “Ĝi aspektos malsame, post kiam ni estos en ĝi,” diris la telegrafisto.

      “La aspekto de la urbo plaĉas al mi. Ni neniam vidis tiom de ĉevaloj. Ni veturis sur elefantoj, kameloj, azenoj, kaj en aeroplano, aŭtomobilo, ‘ricksha’, kaj portseĝoj, sed ni ankoraŭ ne veturis per ĉevalo. Pro kio Panama ŝajnas tiel malsama de la aliaj urboj, kiujn ni jam vidis?” demandis Georgo.

      “Pro tio ke ĝi estas konstruita de Hispanoj. Ĉiuj domoj estas multe similaj, ili estas konstruitaj ĉirkaŭ kortoj. La kortoj kelkfoje estas koloritaj roze aŭ ruĝe aŭ blue aŭ verde,” diris la telegrafisto.

      “Ĉu oni faras panamajn ĉapelojn tie ĉi?”

      “Ne; tio estas stranga afero. Oni neniam faris ilin tie ĉi. Ili estis farataj plejparte en Ecuador. Sed oni unue vendis ilin al Amerikanoj tie ĉi, kaj pro tio ili havas tiun nomon. Necesas ilin fari en malseka klimato, kaj kelkaj estas farataj en malhelaj, malsekaj, subteraj ĉambroj, por ke ili ne sekiĝu dum ili estas farataj. Estas penige por la homoj, kiuj faras ilin.”

      “Ho! Pluvas kaj la suno brilas!” kriis Ingrid.

      “Kiel rapide la gutoj falas! Oni ne povas vidi gutojn, estas vera muro da akvo,” diris Georgo.

      “La suno brilas sur la pluvon kaj tiu ĉi similas vitran kurtenon antaŭ la nuboj,’ diris Stefanio.

      “Rigardu! Ne pluvas plu. Kaj la akvo sekiĝas rapide. Oni povas senti la vaporon. Estas tiel varmege kiel antaŭ la pluvo.” diris Ingrid.