GEORGO VOJAĜAS ĈIRKAŬ LA TERON



55. San Francisco

      ———Jen mia hejmo. Ni havas dek bananarbojn. Ĉu vi deziras manĝi bananon?”

      Tiam li diris al sia familio: “Mi veturos al New York kun Georgo kaj liaj amikoj.”

      “Se vi foriros, ni devas doni al vi ‘leis’ por porti ĉirkaŭ la kolo. Ni metos florojn ĉirkaŭ la kolon,” diris lia familio.

      Kiam ili reiris al la ŝipo, grupo da muzikistoj muzikas sur la doko.

      “Kiel malsama estas tiu ĉi muziko de nia muziko hejme,” diris Gretchen.

      “Mi amas tiun muzikon. Ĝi memorigas min pri Napoli, kiam mi aŭdas la homojn ludi kaj kanti sur la strato,” diris Luĉio.

     

      “La lando, kiun vi vidas, estas California. Ĝi estas unu el la Ŝtatoj,” diris Georgo.

      “Vi povas elŝipiĝi ĉe San Francisco,” diris la kapitano. “Vi vidos en San Francisco multe da aferoj similaj al tiuj en New York.”

      “San Francisco havas unu el la plej belaj havenoj de la mondo,” diris la telegrafisto. “Nun ni trapasas la tiel nomitan Oran Pordon.”

      “Tiu ĉi ŝajnas urbo plena de montetoj,” diris Georgo, kiam ili estis sur la tero.

      “Bonan tagon,” diris juna Japano, salutante ilin. “Mi opinias, ke vi venas el Japanujo.”

      “Jes, mi estas Nakamura. Mi venas de Kobe.”

      “Bonjour, mi venas de Francujo,” diris knabo, venante al Petro. “Kaj vi ankaŭ, mi opinias.”

      “Mi vidas viron de mia lando,” diris Ŝanti, kiam ŝi vidis viron kun granda turbano ĉirkaŭ la kapo.