GEORGO VOJAĜAS ĈIRKAŬ LA TERON



28. Gretchen

      Kiam ili iris en malgrandan straton, ili renkontis longan vicon da infanoj, kiuj iris en domon.

      “Ĉu vi ne volas preni kun vi unu el tiuj knabinoj?” demandis la piloto.

      “Mi opinias, ke ili estas tro junaj kaj malgrandaj,” diris Georgo. “Kien ili iras?”

      “Ili iras en Supkuirejon por serĉi manĝaĵon. Ili ne estas tre junaj. Ili estas malgrandaj kaj maldikaj ĉar ili ne havis sufiĉe por manĝi dum longa tempo.”

      Tiam Georgo elektis unu el tiuj knabinoj kaj invitis ŝin iri kun ili.

      Ĉiuj infanoj bonvenigis ŝin, dirante: “Ni estas tre kontentaj, ke vi venas kun ni. Kio estas via nomo?”

      “Mia nomo estas Gretchen,” ŝi respondis time.

      “Sinjoro Piloto,” diris Georgo; “ĉu vi opinias, ke ni devas doni al tiuj infanoj la moruoleon, kiun ni portis el Norvegujo?”

      “Jes, Georgo; estas bona ideo. Eble ĝi grasigos ilin.” Tiam ĉiuj infanoj, kiuj estis en Norvegujo, kuris al la aeroplano por serĉi la moruoleon kaj donis la botelojn al la infanoj, kiuj aspektis palaj.

      La sekvintan matenon la piloto komencis la vojaĝon antaŭ la tagiĝo. Li klarigis, ke tiel ili povas vidi unu el la plej belaj vidaĵoj de la mondo: sunleviĝo sur la Alpoj. Post nelonga tempo la ĉielo komencis lumiĝi. Oni vidis la grandan, neregulan silueton de la montoj, kiuj estis blugrizaj kontraŭ rozgriza ĉielo. La rozkoloro de la ĉielo foriĝis pli hela kaj pli hela kaj ĵetis rozan lumon super la pintojn de la montoj kaj briligis la neĝon tiel, ke ili similis belan, multkoloran vitron.

      “Rigardu la sunleviĝon!” kriis Georgo. “Ĝi estas samkolora kiel ĉiuj floroj en la kampoj de via patro, Vilhelmino.”

      “Ho, jes,” ŝi respondis. “Mi povas vidi la kolorojn. de ĉiuj floroj. Jen la tulipoj kaj savaĝaj narcisoj. Kaj ankaŭ la rozaj kaj flavaj gladioloj. Kaj la violoj. Tie estas mirinde bela.”