GEORGO VOJAĜAS ĈIRKAŬ LA TERON



27. Berlin

      “Tiu parko similas Centran Parkon en New York. Mi scivolas, ĉu ni estas ree en Ameriko,” diris Georgo.

      “Tiu similas niajn parkojn en Liverpool. La herbo kaj la arboj estas samkoloraj,” diris Eduardo.

      “Nun mi povas vidi pli klare. Ĝi ne multe similas Centran Parkon. Estas pli multe da ŝtonegoj en Centra Parko, kaj pli multe da floroj tie ĉi. Ankaŭ ni havas ŝafojn en Centra Parko.”

      “Rigardu! Jen estas cervoj. Ili havas tiel belajn okulojn. Mi vidis cervojn en norda Norvegujo,” diris Ingrid.

      La knabaj kaj la knabinoj malsupreniris el la aeroplano.

      “Kie ni estas, Sinjoro Piloto?” demandis Georgo.

      “Ni estas nun en la Tiergarten en Berlin, Germanujo.”

      Maljunulo haltis ilin kaj demandis de kie ili venis. Li diris, ke de longa tempo li ne vidis tiel ĝojajn infanojn.

      “Ni venis de diversaj lokoj kaj ni vojaĝas ĉirkaŭ la teron kune. Ni prenas novan amikan de ĉiu loko kaj ni prenas bonajn ideojn de unu loko al aliaj,” respondis Georgo.

      “Vi venas de Ameriko, ĉu ne?”

      “Jes,” diris Georgo.

      “Mi sciis tion, ĉar vi havas etan oran strion sur la dentoj. Ni ne havas tiajn en Germanujo.”

      “Ho, rigardu la belajn statuojn!” kriis Hans, kiu venis de Danujo. “Mi scias pri statuoj ĉar estis fama skulptisto, Thorvaldsen, kiu loĝis en Danujo. Li faris belajn statuojn kaj li postlasis monon por konstrui muzeon por konservi ilin. La muzeo estas en Kjöbenhavn. Mi estis ofte en ĝi.”

      “Ni havas muzeon en Amsterdam, kie estas belaj pentraĵoj de la artisto, Rembrandt. Oni nomis min per lia nomo,” diris la Holandano.

      “La stratoj tie ĉi aspektas tre puraj. Ili estas pli puraj ol la stratoj en New York. Mi prenos tiun ideon al New York. Estas bona ideo: havi purajn stratojn,” diris Georgo.

      “La stratoj estas pli puraj ol tiuj en Liverpool,” diris Eduardo.