GEORGO VOJAĜAS ĈIRKAŬ LA TERON



54. Sukerplantejo

      La infanoj supreniris en tramon kaj veturis tra la ĉefa strato, kiu havis grandajn palmojn ambaŭflanke, preter butikoj kaj grandaj , blankaj domoj.

      “Ĉiuj ĝardenoj similas la internon de flordomo hejme. Sed estas longa tempo de kiam mi vidis tulipojn,” diris Vilhelmino.

      Baldaŭ ili sin trovis apud longa, blanka marbordo, brilanta en la sunlumo. La sabloj estis plenaj de homoj, kelkaj surhavis bankostumojn, kaj aliaj nur tolon ĉirkaŭ la korpo, kiu brilis kiel nova, kupra cendo en la sunlumo.

      “Pro kio vi manĝas tiun bastonon,” demandis Georgo al knabo, kiu suĉis verdan bastonon, formitan kiel banano, sed dufoje pli longa, kaj rekta.

      “Ĝi estas sukerkano. Se vi deziras pecon, la viro ĉe la plantejo donos ĝin al vi,” diris la knabo.

      “Konduku nin al la plantejo, mi petas,” diris Georgo.

      Baldaŭ poste, “Jen la sukerplantejo,” diris Kamehameha. Tiam li petis, ke unu el la viroj donu pecojn da sukerkano al ili.

      “Ĝi ne estas tre dolĉa,” diris Georgo, post kiam li manĝis ĝin.

      “Ĝi estas tiom dolĉa ke, se vi lasus la sukon sur la buŝo, baldaŭ la abeloj sekvos vin,” diris Kamehameha.

      “La kano havas multe da akvo en si. Pro tio ĝi ne ŝajnas tre dolĉa. Iru al la Centro kaj rigardu ĉiel oni faras sukeron,” diris la viro.

      Ili promenis preter longaj vicoj de sukerkano kun la folioj blovitaj kie rubandoj.

      “Ĝi similas maizon,” diris Georgo. “Estas multe da maizo en Ameriko, sed mi neniam alie vidis ĝin. Kiam la blankuloj unue venis al Ameriko, ili ricevis ĝin de la Indianoj.”

      Kamehameha kondukis la knabojn kaj la knabinojn al la Sukera Centro, kie ili vidis malgrandajn vagonarojn alvenantajn. Tiam grandaj hokoj levis la sukerkanon amasigitan sur la vagonaro, kaj metis ĝin sur moviĝantan platon.

      “La moviĝantaj platoj portas la kanon al grandoj cilindroj kiuj premas ĝin,” diris Kamehameha. “La suko elfluas, tiam oni eligas la akvon. La kano, post kiam la suko estas eligita, estas uzata por fari la fajron, kiu irigas la maŝinon. Vi ne ree vidos la sukeron ĝis ĝi estos en sakoj pretaj por la ŝipo.”