GEORGO VOJAĜAS ĈIRKAŬ LA TERON



53. Oni korektas la kalendron

      Estis malfrua vespero, ĵaŭdon, dek tagojn post kiam ili forlasis Kobe. Georgo diris al la telegrafisto: “Morgaŭ estos vendredo. Mi opinias, ke estos bela vetero.”

      “Morgaŭ ne estos vendredo,” diris la telegrafisto. “Estos ĵaŭdo ankoraŭ.”

      “Kiel?” demandis Georgo. “Mi ne komprenas kiel oni povas havi la saman tagon dufoje.”

      “Vi scias, ke ĉiun tagon, irante orienten, ni korektas la horloĝojn je duonhoro. Kiam ni alvenos al New York, ni estos korektintaj la horloĝojn kvardekok fojojn. Kvardekok duonhoroj faras dudekvar horojn. Pro tio ni estos gajnintaj tutan tagon. Kion vi farus pri tio?”

      “Mi vere ne scias,” respondis Georgo.

      “Antaŭ longe ĉiuj nacioj sendis delegitojn por konsideri kune, kion oni devas fari. Ili decidis fari imagan linion meze ĉirkaŭ la tero de London; tie oni devas korekti la kalendron. Hodiaŭ vespere ni trairos tiun linion, dek tagojn post kiam ni forlasi Kobe, kaj kvin tagojn antaŭ ol ni venos al Honolulu. Pro tio ni havos la saman tagon morgaŭ.”

      “Ŝajnas bona maniero por decidi la aferon. Pro kio oni ne ĉiam decidas la aferojn tiel?”

      “Ne forgesu ke, se ni veturus okcidenten, ni perdus unu tagon.”

      “Estas pli facile kompreni tiujn aferojn, kiam oni estas apude, ol kiam oni devas legi ilin en libro.”

      Kvin tagojn poste, Georgo kaj liaj amikaj estis pretaj forlasi la ŝipon ĉe Honolulu, Oahu, unu el la insuloj de Hawaii.

      “Iru per la tramo al Waikiki Marbordo, tiam vi povos veturi sur la ondoj sur tabuloj,” diris la kapitano.