GEORGO VOJAĜAS ĈIRKAŬ LA TERON



50. Rakonto

      “Nun mia avo rakontos al vi historion,” diris Ki-Tze.

      “Antaŭ longe estis maljuna viro, nomita Kong Ĉong Li. Li havis milon da jaroj, kaj naŭ generacioj de lia familio loĝis kun li. Naŭ generacioj da filoj kaj naŭ generacioj da bofilinoj ĉiuj loĝis kune kontente.

      La reĝo aŭdis pri tiu ĉi familio, kiu neniam disputis. Unu tagon li rajdis ĝis la domo de Kong Ĉong Li. Li diris: ‘Mi deziras vidi la naŭ generaciojn de Kong Ĉong Li, kiuj loĝas kune kontente.

      Jes, via familio estas kontenta. Iliaj vizaĝoj montras tion. Ĉu vi volas diri al mi la sekreton de tiu kontenteco?’

      Kong Ĉong Li diris: ‘Kiam mia familio estis malgranda — mi havis du filojn kaj du bofilinojn — mi aŭdis unu diri al alia. “Tio estas mia!” Mi sciis, ke estis la komenco de malkontenteco kiam oni diris “mia”; pro tio mi ordonis, ke neniam plu oni devos diri “mia”. Kaj neniam plu oni faris tion. Pro tio ni loĝis kontente’.”

      “Estas simile al nia ŝipo,” diris Georgo, penseme. “Sed mi timas, ke ni ĉiuj diras ‘mia’ kelkfoje, precipe kiam ni parolas pri niaj propraj landoj. Ni nun ne faras tion kiel ni faris antaŭe, ĉar nun kiam ni jam vidis tiom da landoj, ni komprenas, ke ne estas grave kie la homoj loĝas, ili estas tre similaj kiam oni ilin konas.”

      “Ĉunja — la nomo signifas paco — iros kun ni,” diris Georgo.

      Kiam la infanoj diris adiaŭ al la avo de Ki-Tze, li donis al ĉiu sakon da rizo kaj belan ventumilon.

      “Ho, mi renversis mian rizon,” diris Georgo.

      Antaŭ ol li povis kolketi ĝin, aro da kolomboj malsuprenflugis kaj manĝis ĝin.