GEORGO VOJAĜAS ĈIRKAŬ LA TERON



51. Japanujo

      “Mi opinias, ke Japanujo estas la plej bela lando el ĉiuj, kiujn ni jam vidis,” diris Luĉia. La ŝipo veturis malrapide tra la bela haveno, preter malgrandaj, verdaj insuloj al la urbo, Kobe.

      “La aero ŝajnas same kiel la aero en Anglujo,” diris Eduardo.

      “La montoj memorigis min pri Norvegujo,” diris Ingrid. “Mi rimarkis, ke ĉiufoje kiam ni venis al nova lando, ĉiu el ni vidas al aferojn, kiuj similas tiujn en la propraj landoj.”

      “Ankoraŭ nova lando, kaj mi ankoraŭ ne vidis la landlimon,” diris Georgo.

      “La urbo similas rubandon ĉirkaŭ la monto,” diris Karima.

      “Mi vidas multe da boatoj de fiŝkaptistoj,” diris Petro.

      “Apud la doko, la urbo similas urbon Eŭropan. Mi esperas, ke ni povos supreniri la monton post la urbo,” diris Georgo.

      “Kiam vi estos sur la tero, vi povos veturi en ‘ricksha’ — ne estas kameloj nek elefantoj tie ĉi,” diris la kapitano.

      “Pluvas,” diris Georgo al la ‘ricksha’ tiranto; “konduku nin al butiko kie ni povas aĉeti kaŭĉukajn ŝuojn kaj ombrelojn, mi petas.”

      “Oni ne portas kaŭĉukajn ŝuojn tie ĉi,” respondis la viro; “mi kondukos vin por aĉeti ombrelojn kaj ‘amageta’ — tio estas pluvŝuoj.”

      Tiam ili iris en butikon kie oni vendis ombrelojn.

      “Ho,” kriis la infanoj: “ili estas faritaj el papero!”

      “La papero estas vaksita; la akvo ne trairas,” diris la vendisto.

      “Mi aĉetos tiun ĉi ombrelon kun la bildoj de bestoj,” diris Georgo.

      “Kaj mi aĉetos tiun ĉi ombrelon kun la bildoj de floroj,” diris Vilhelmino.

      Tiam ili iris al butiko kie oni vendis ŝuojn.

      Ili vidis malgrandajn ŝuojn kun etaj kruroj fiksitaj.

      “Ni devas ankaŭ havi ŝtrumpojn. Jen kelkaj, kiuj similas gantojn kun nur unu fingro,” diris Isadoro.

      Poste la ‘ricksha’ tiranto supreniris al granda parko. De tie ili povis vidi la urbon, kiu kuŝis malsupre sur la bordo de la maro.