GEORGO VOJAĜAS ĈIRKAŬ LA TERON



43. Rajdo sur elefanto

Bildo

      “Ho, rigardu la bovinojn!” kriis Otto. “Ili iras en tiun kutikon. Ili manĝas la legomojn kaj la viro ne malhelpas ilin. Pro kio oni ne malhelpas ilin?”

      “La bovino estas sankta besto,” respondis la vendisto; “ni ne povas malhelpi ĝin. Ĝi povas manĝi, kion ĝi deziras.”

      “Rigardu la belajn pavojn! La viro havas stangon sur la ŝultroj kaj kvin pavoj sidas sur ĝi. Kiaj belaj birdoj!” diris Stafanio.

      “Ĉu vi volas veni kun mi kaj rajdi sur mia elefanto?” Demandis malgranda, bruna knabo, kiu surhavis nur pecon da blanka tolo ĉirkaŭ la korpo. “Mi havas ‘howdah’ en kiu vi povas sidi. Mia nomo estas Nagoo. Venu kun mi.”

      Nagoo prenis la elefanton per la orelo kaj kondukis ĝin al ili. Li diris al ĝi, ke ĝi genuiĝu por ke oni povu supreniri ĝin. Post kiam la knaboj kaj la knabinoj estis sur ĝi, ĝi prenis Nagoo en sia rostro kaj metis lin sur la kolon antaŭ la ‘hawdah’. Tiam ĝi foriris tra parko, sur ebena vojo, sub grandaj palmoj, preter lago, kie kreskis grandaj lilioj.

      “La elefanto amas tiun vojon,” diris Nagoo, “ĉar ĝi scias, ke ĝi havas amikon ĉe la limo, kiu donos al ĝi bananojn.”

      “Ĉu ĝi konas homojn?” demandis Stefanio.

      “Ho, jes. Ĝi konas homojn kiel hundo konas ilin. Ĝi estas fidela kaj bonanima.”

      “Rigardu la simion en la arbo,” diris Eduardo. “Kion ĝi havas en la mano?”

      “Ĝi havas sapon. Ĝi ŝtelis ĝin en la urbo. Simioj estas veraj ŝtelistoj. Ili prenas ĉion.”

      La dometo, antaŭ kiu haltis la elefanto, estis malalta, ŝirmita per palmoj. Pavoj promenis en la ĝardeno. Kaj kolomboj kun multkoloraj plumoj sidis sur la tegmento. Simioj ludis, saltante de branĉo al branĉo de la arboj.

      Nagoo diris: “‘Dhat’,” kaj tiris la elefanton per la orelo. Ĝi sciis, ke tio signifas: “Kuŝiĝu.” Ĉiuj knaboj kaj knabinoj malsupren grimpis. La amiko de la elefanto donis al ĝi bananojn, kaj li donis al la infanoj pelvojn plenajn de rizo, kun ovoj kaj “curry”, kaj dolĉaĵojn kiel rozoj.

      “Kiun ni prenos kun ni?” demandis Ingrid.

      “Ni prenu tiun knabinon venantan de la fonto kun la akvokruĉo,” diris Georgo; kaj li iris demandi al la knabino, ĉu ŝi volis iri kun ili.

      “Hindaj knabinoj ne vojaĝas ĉirkaŭ la teron,” ŝi diris surprizita.

      “Ili ne faris tion ankoraŭ, sed estas eble. Venu kun ni, kaj ni montros al vi ke estas tiel bone esti knabino kiel knabo.”

      Kaj Ŝanti, (ĉar tio estis ŝia nomo), iris kun ili.