GEORGO VOJAĜAS ĈIRKAŬ LA TERON



44. Singapore

      “Kie ni estas nun?” demandis Ŝanti. “Mi neniam studis geografion kaj mi neniam vojaĝis.”

      “Tio estas la Markolo de Singapore. La lando estas la Malay Duoninsulo. Ni iros al Singapore, kiu estas la plejsuda parto de Azio. Ni haltos tie por preni karbon. Ni estas duonvoje inter Hindujo kaj Ĥinujo.”

      “Kia varmega vetero!” diris Ingrid.

      “Ni transiros la ekvatoron baldaŭ post kiam ni forlasos Singapore.”

      “La ekvatoro estas ankoraŭ unu el tiuj nevideblaj linioj, kiel la landlimoj,” diris Georgo. “Mi jam vojaĝis duone ĉirkaŭ la teron kaj mi neniam vidis landlimon.”

      “En Singapore oni diras, ke ni vidos ŝipojn de pli multe da diversaj landoj ol en ĉiuj aliaj havenoj de la mondo.”

      Ili parolis kaj parolis. Kaj baldaŭ ili veturis en al havenon de Singapore. Tie ili miris pri la amaso da mastoj kaj kamentuboj ĉie en la haveno. La plimulto da ŝipoj prenis karbon, sed ankaŭ ŝarĝojn da kaŭĉuko, stano, spicoj, sekigitaj kokosoj.

      “Mi neniam vidis tiom da diversaj specoj de homoj. Mi volas scii, kiuj ili estas. Mi pensas, ke ĉiu el ni devas demandi al unu. Mi demandos al tiu ĉi eta, nigra viro,” diris Ingrid.

      “Mi estas negreto,” respondis la viro. “Mi ne estas tiel granda kiel la aliaj negroj, kiu venas tien ĉi el Afriko.”

      “Mi petas, diru al mi, kiu vi estas,” demandis Georgo al mezgranda viro kun tre bruna haŭto, helaj nigraj okuloj, nigraj haroj, tre granda buŝo, kaj dikaj lipoj.

      “Mi estas Tamil. Mi venas el sudo de Hindujo. Mi havas bonan memoron. Prenu min kiel gvidanto. Mi povos diri al vi la tutan historon de Singapore.”

      “La homoj kun larĝaj pantalonoj, kaj rektaj jakoj, flava haŭto, kaj migdalformaj okuloj estas Ĥinoj; la homoj, kiuj similas ilin, surhavantaj longajn jupojn, estas Japanoj.”

      “Kiuj estas tiuj homoj surhavantaj la helkolorajn jupojn.” demandis Luĉio.

      “Ili estas Malajoj. Ili havas tankoloran haŭton. La plimulto el la homoj tie ĉi estas Malajoj. Ili estas mallaboremaj. Ili ŝatas resti trankvile kaj fiŝkapti.”