GEORGO VOJAĜAS ĈIRKAŬ LA TERON



41. Suez

      La vagonaro iris tra verdaj kampoj, preter malgrandaj vilaĝoj, kaj preter grandaj urboj, kie estis multe de fabrikejoj, ĝis ĝi venis al Suez.

      “Ĉu vi volas pilgrimi al Mecca?” demandis viro, vestita en longa, pendanta robo el ruĝa kaj blua tolo, kun granda turbano ĉirkaŭ la kapo. “Venu kun mi. Mi kondukos vin por esti disinfektitaj. Ĉiuj pilgrimantoj irontaj al Mecca devas esti disinfektitaj en Suez.”

      “Ni ne volas iri al Mecca,” respondis Georgo. “Ni serĉas nian ŝipon.”

      Dum longaj horoj ili sidis sur la doko kaj rigardis ŝipojn malrapide irantajn tra la kanalo. Ili ankaŭ vidis ŝipojn, en kiujn oni metis kotonon; kaj ŝipojn, kiuj alportis maŝinojn kaj la kotonon, kiu estis ŝanĝita en tolon kaj estis resendata en Egiptujon; kaj milojn da ruĝaj fezoj.

      “Mi aĉetos figojn,” diris Georgo. “Ĉu vi ne deziras unu el tiuj grandaj ringoj da figoj?”

      La nokto venis kaj la luno brilis. La kanalo similis mallarĝan strion de blua akvo inter la brilantaj blankaj sabloj de la bordo. Fine ilia ŝipo alvenis.

      “Ni veturis la tutan tagon tra la kanalo.” diris Ingrid. “Estis tre malinterese, kaj tre varmege. Baldaŭ ni estos sur la Ruĝa Maro; sed ĝi ne estas ruĝa; ĝi estas samkolora kiel aliaj maroj.”

      Georgo iris al la banĉambro kaj turnis la kranon por fluigi la malvarman akvon. Tiam li senvestigis kaj saltis en la banon. Sed li saltis el la bano pli rapide ol en ĝin, ĉar la akvo estis varmega.

      “Kio estas al la malvarma akvo?” demandis li.

      “Nenio. Ĉu vi ne sciis, ke la akvo en la kanalo kaj en la Ruĝa Maro estas varma?” respondis ŝipano.