GEORGO VOJAĜAS ĈIRKAŬ LA TERON



40. Karima

      Tre frue la sekvintan matenon oni vekis Georgon.

      “Mi estas Karima. Mi estas knabino. Mi deziras vojaĝi ĉirkaŭ la teron kun vi. Sed ni devas foriri antaŭ ol la patro kaj la patrino vekiĝos. Ĉar ili ne permesus al knabino foriri. Mi preparis manĝoĵon por preni kun ni. Ni ne devas atendi. La kokinoj jam vekiĝas.”

      Tre silente Georgo kaj Karima forlasis la domon, kaj rapidis al Masr el-Kahira, sub la altaj, plumformaj palmoj, kiujn ili povis malklare vidi en la griza lumo de la frua mateno. La akvoportantoj kaj la kafovendistoj jam estis sur la stratoj. Karima estis vestita en longa robo kaj surhavis nigran, pendantan vualon.

      Kiam ili venis al la stacidomo, Georgo aĉetis du biletojn por Suez, kaj tiam li sidiĝis kun malfacileco, ĉar li havis dolorojn pro la rajdo sur la kamelo.

      “Mi neniam estis en vaganaro,” diris Karima.

      “Se vi ne vojaĝis, vi ne povas rakonti al mi pri tiu ĉi lando,” diris Georgo.

      “Ho, mi jam voĵaĝis, sed sur kamelo,” respondis Karima. “Ni jam loĝis en multe da lokoj. Mia patro ofte movas nian hejmon. Kiam la Bahr-Nil superfluas, ni ĉiam transloĝiĝas sur altan landon.”

      “Kio kreskas en la kampoj?” demandis Georgo.

      “Estas kotono. Multe da kotono kreskas en Egiptujo. Tiu estas bubalo laboranta en la kampo.”

      “Mi rekonas bubalon. Ni havas ĝian bildon sur nia kvincenda monero. Ĉu tio ĉi estas rivero?”

      “Ne, estas kanalo. Ĝi portas la akvon de la Bahr-Nil ĉe Masr el-Kahira al Suez.”

      “Ho, jes; mi memoras pri la Bahr-Nil. Ĝi havas multe da enfluejoj, kaj oni nomas tion ‘delto’.”