GEORGO VOJAĜAS ĈIRKAŬ LA TERON



26. Isadoro

      Kvar knaboj, surhavantaj nigrajn pantalonojn, blankajn ĉemizojn, flavajn veŝtojn, ruĝajn manteletojn kaj nigrajn ĉapelojn kun pavaj plumoj, rajdis sur saltetantaj nigraj ĉevaloj por renkonti ilin. Unu el ili parolis angle.

      “Mia nomo estas Isadoro,” li diris.

      “Kie vi lernis paroli angle?” demandis Georgo.

      “Mi estis en Ameriko. Mi iris kun mia patrino kaj miaj onklinoj. Ni iris al Virginia por kolekti bluberojn sur la montoj.”

      “Kiel vi iris al Ameriko?” demandis Georgo.

      “Tri centoj el ni veturis en granda ŝipo. Ni veturis en vagonaro al la montoj. Ni kolektis berojn kaj poste ni revenis hejmen. Venu en la ĝardenon; ni havas feston. Hodiaŭ ni havas viandon. Estas la tria fojo kiam ni havas viandon en nia domo.”

      Isadoro kondukis la knabojn kaj la knabinojn al tablo, sur kiu estis grandaj pladoj da viando, amasoj da pano, kuiritaj terpomoj, kukoj faritaj el brasiko, kaj pelvoj da ruĝa supo farita el betoj.

      “Tio estas tre bona supo,” diris Isadoro, donante pelvon al ĉiu infano.

      “Jes, ĝi estas vere tre bona,” diris Ingrid.

      “Isadoro,” diris Georgo; “mi amas vin kaj mi deziras, ke vi venu kun ni ĉirkaŭ la teron. Ĉu vi volas fari tion?”

      “Ho, jes,” respondis Isadoro. “Eble mi povos helpi vin, ĉar mi parolas angle, france, germane, pole kaj ruse.”

      Tiam ĉiuj infanoj iris kune al la aeroplano.