GEORGO VOJAĜAS ĈIRKAŬ LA TERON



25. Hilda

      “Kion faras tiuj knabinoj,” demandis George.

      “Ili gimnastikas svedmaniere,” diris Ingrid.

      “Mi ŝatus fari tion,” diris George. “Mi petos unu el ili iri kun ni kaj ŝi povos instrui al ni fari tion.” Kaj li iris al la grupo kaj demandis ĉu unu el ili volus vojaĝi ĉirkaŭ la teron kaj instrui la aliajn infanojn fari svedan gimnastikon.

      “Mi estos gimnastika instruistino, kaj mi iros kun vi,” diris alta, gracia knabino, kun blondaj harjo kaj bluaj okuloj, ridetante dolĉe. “Mi instruos al vi fari svedan gimnastikon. Ĝi igos vin fortaj. Ĝi estas elpensita de kuracisto, kiu opiniis, ke gimnastiko estas pli utila ol medikamentoj. Mia nomo estas Hilda.”

      Tiam Hilda iris kun Georgo, Eduardo, Stefanio, Vilhelmino, Rembrandt, Hans kaj Ingrid. Kaj la aeroplano komencis la vojaĝon al Polujo.

     

      “Mi pensas vidi ĝardenon plenan de floroj,” diris Vilhelmino.

      “Ni malsupreniras,” diris Georgo. “Ho, rigardu! Tio, kion vi opiniis, estas floroj, Vilhelmino, estas vere homoj kun ruĝaj, verdaj, flavaj, bluaj, blankaj kaj nigraj vestoj.”

      “Jes, mi vidas nun, ke ili estas homoj. Ili certe festas,” diris Stefanio. “Mi neniam vidis tiajn kolorajn vestojn. Kaj nun mi povas vidi punton sur la vestoj. Eble mi povos lerni novajn modelojn.”

      La aeroplano malsupreniris sur sablan vojon apud granda kampo, kie kreskis sukerbetoj kun molaj, verdaj folioj. La verda kampo etendiĝis ĝis ĝi ŝajne renkontis la bluan ĉielon.

      “Miaj amikoj,” diris la piloto, “mi malsupren kondukis vin tien ĉi pro tio ke mi vidis, ke la kamparanoj havas feston. La Poloj estas tre amindaj homoj kaj ili deziras, ke ĉiuj apude venu al iliaj festoj.”

      La piloto kondukis la infanojn al malgranda blanka domo. Ĝi estis ornamita supre per verdaj branĉoj; sur la flanko kaj super la pordo estis pentritaj helaj, ruĝaj kaj verdaj desegnoj. La domo ŝajnis surhavi puntan kolumon.