GEORGO VOJAĜAS ĈIRKAŬ LA TERON



20. Holando

      La piloto malsupreniris, prenis knabinon, kaj resupreniris en la aeron. Ŝi estis tiel surprizita, ke ŝi ne povis respondi al la demandoj de Georgo. Sed baldaŭ ŝi diris, ke ŝia nomo estas Vilhelmino. Ŝi estis Holandanino kaj ŝi diris: “Mia patro sendas florbulbojn ĉien tra la mondo. Li sendas ilin al New York.”

      “Mi scias pri Holando,” diris Georgo, “estas tie, de kie la pilgrimantoj venis, kiam ili unue iris al Ameriko. New York antaŭe estis nomata New Amsterdam.”

      La piloto flugis super la Zuyder Zee, granda lago, kaj malsupreniris sur la insulon Marken. Tie la kampoj estas molaj, kaj kovritaj per fojno.

      La aeroplano estis baldaŭ ĉirkaŭata de knaboj kaj knabinoj. La knaboj surhavis grandajn, sakformajn pantalonojn el blua tolo, kaj iliaj bluzoj estis bluaj aŭ alikoloraj. La knabinoj surhavis vastajn jupojn el blua lintolo, kaj malvastojn bluzojn kun mallongaj manikoj, kaj blankajn antaŭtukojn. Ili portis blankajn kufojn sur la kapo, kiuj similis la flugilojn de aeroplano. La knaboj portis malgrandojn, rondajn ĉapojn. Ili ĉiuj portis lignajn ŝuojn, kiel ankaŭ Vilhelmino.