GEORGO VOJAĜAS ĈIRKAŬ LA TERON



19. Stefanio

      “Mi ŝatas rigardi la puntistinojn. Mi volas inviti vojaĝi kun ni knabinon, kiu povas fari punton,” diris Georgo.

      Tiam li proksimiĝis al knabino, kiu portis ruĝan kusenon. Ŝi havis helajn, brunajn harojn kaj grizajn okulojn. Ŝi surhavis simplan, malhelan, grizan veston.

      “Ĉu vi volas vojaĝi ĉirkaŭ la teron kun ni?” demandis Georgo, klinante la kapon ĝentile.

      “Ho! Jes,” diris la knabino.

      “Kio estas via nomo?”

      “Mia nomo estas Stefanio,” respondis la knabino.

      Tiam ili rapidis al la aeroplano. Kaj baldaŭ ili flugis super kampojn plenajn de belaj floroj — ruĝaj, rozaj, flavaj kaj bluaj. Inter la floroj ili povis vidi knabojn kaj knabinojn, kiuj sarkis la teron aŭ kolektis semojn.