ĈAPITRO XX
FINO

LA sekvantan tagon Johano skribis al s-ro Scobell, lin sciigante pri sia fianĉiĝo kun Betty. La letero estis mallonga, kaj tute ne aludis tion, ke la skribanto opinias, ke la aprobo aŭ malaprobo de la financisto iel tuŝas la aferon. Lin devigis skribi ĝin nur la sento, ke se batalado estas neevitebla, ĝi devas esti farata malkaŝe.

        Epoko de la plej profunda sereneco jam komenciĝis ĉe Norworth Kastelo. Lord Arthur estis en Londono, ĉe sia klubo. La geservistoj foriris amase, kiel petite, kaj la malgranda grupo de la postlasitoj vivis, kun granda kontento, piknikan vivon, sin nutrante, kiam ili ne vizitis la vilaĝan gastejon, per manĝoj kuiritaj de s-ino Morrison. La nokto kiam, la unuan fojon en la jarcentoj de ĝia ekzistado, varmaj biskvitoj aperis en la manĝoĉambro de la Kastelo, estis nokto kiu longe restis en la memoro de ĉiu ano.

        Estis paca, feliĉa tempo. Ŝajnis kvazaŭ la eksplodo de la ribelo forigis la malgajigan sorĉon de la Kastelo. La ĝardenistoj ankoraŭ troviĝis ĉie sur la bela pejzaĝo, tuŝante la ĉapelon same rikane kiel antaŭe, sed ili jam ne estis teruraĵo por s-ro Morrison. Iliajn salutojn li reciprokis kuraĝe, kaj eĉ malestime.

        S-ino Morrison, liberiĝinte de la ŝarĝo de siaj sociaj devoj, fariĝis alia virino. Kaj Della radiis. Jam en la unuaj momentoj de la revolucio ŝi sciigis al la gepatroj la faktojn pri Tom, kaj s-ro Morrison atentigis, per parolado kiun Patrick Henry,(1) se li estus nekutime inspirita, eble estus povinta egali, sed ne superi, ke la Amerika junulo superas ĉiun alian specon de junulo, kaj li donis sian konsenton sen eĉ unu vorto de malaprobo.

        Johano kaj Betty pasigis la tagojn ĉirkaŭvagante sur la bieno aŭ esplorante la malgrandan lagon per la prameto, kiun oni jam provizis per stango por anstataŭi tiun, kiu, rompiĝinte en iu memorinda okazo, naskis gravegajn sekvojn.

        Betty, kvankam feliĉa en la nuntempo, tamen aludis la estontecon pli ofte ol plaĉis al Johano. En tiuj revaj tagoj la estonteco ne estis por li simpatia temo.

        Liaj perspektivoj estis ĉiam optimismaj.

        “Lasu tion al mi,” li diris. “Mi havas proksimume kvardek funtojn. Kion pli ni povas deziri? Rockerfeller kaj ĉiuj tiuj aliaj komencis kun ne pli ol du pencoj. Ni iros al Ameriko kun la Morrison-familio. Mi havigos al mi ian laboron, eĉ botpurigadon. Kaj mi ĝin traelportos, eĉ se min kaptos la purigista spasmo. Mi jam lernis kompreni la belecon de honesta laboro. Mi poluros la botojn kiel neniu alia iam poluris ilin. Nov-Jorko parolos pri nenio alia krom mia ciro.”

        Sed alian destinon la Sorto difinis por li. Kelkajn tagojn poste, li estis revenanta laŭ la ĉefa strato de la vilaĝo, kien li iris por aĉeti tabakon, kiam el fenestro sur la teretaĝo lin alparolis voĉo.

        “Hej!” ĝi diris.

        Kaj jen estis s-ro Scobell, afable ridetante de post cigarstumpo.

        Jam antaŭe Johano, kiam li havis nenion alian por pripensi, kelkfoje demandis al si, kion ja faros s-ro Scobell kiam li ricevos lian leteron. Li miris, ke li ankoraŭ ne aŭdis de li. Ke li venos al Norworth, tion li tute ne antaŭvidis. Kaj ankoraŭ malpli li estus kredinta, ke, alveninte, li afable ridetos kiam ili renkontiĝos.

        “Eniru, Princo,” diris s-ro Scobell. “Mi volas paroli kun vi. Ĉi tiu loko plaĉas al mi. Mi sentas deziron resti ĉi tie por ĝin vivigi. Por konstrui hotelon, vi komprenas, kaj unu-du magazenojn, kaj ĉion tion. La ĉitieaj homoj ne estas entreprenemaj.”

        Enirinte, Johano vidis, ke la financisto sidas antaŭ la restaĵoj de malfrua matenmanĝo, kaj ankoraŭ ridetas, kaj evidente intencas forgesi pri pasintaĵoj.

        “Unue,” li komencis, “pri vi kaj Betty. Parolu malkaŝe. Mi ne kontraŭas.”

        “Vi estas tre kompleza,” diris Johano. “Mi kredis, ke post tio, kio okazis——”

        “Ho, tju!” interrompis la alia. “Ĉio tio apartenas al la pasinteco. Neniu ĉagreniĝas pri tio. Jen, Princo, ĉu vi scias, ke tiu malsaĝaĵo via, la forigo de la vetludaj tabloj, estis la plej bona afero, kiu estus povinta okazi. Se ni estus provintaj milionon da jaroj, ni ne elpensus pli bonan reklamon. La revolucio venis en la ĵurnalojn, kaj ĉiuj plumknaristoj de Parizo kaj Londono laŭdis la insulon en maniero kiu vin suprizus. Ĉu vi tion ne vidis?”

        “Mi ne vidis ĵurnalon de kiam mi forlasis Mervon.”

        “Nu, kredu min, la loko ricevis pli grandan reklamadon, ol ni estus povintaj havigi al ĝi alimaniere, eĉ se ni forlaborus al ni la kapon. La tabloj furoras. Mi vetus, ke la homoj ĉe Monte Carlo havas la senton, kvazaŭ oni piedbatas al ili la vizaĝon, jes ja! Jen, se tiel daŭros, ni bezonos elmeti tabulon: ‘Mankas Sidlokoj.’”

        Johano ridis.

        “Nu, se la mondo estas tiel plena de malsaĝuloj,” li diris, “mi ne vidas, kial vi ne havu vian porcion. Kondiĉe ke mi ne enmiksiĝas en la aferon, vi povas profiti la okazon kiom vi volas.”

        S-ro Scobell rigardis lin scivoleme.

        “Aŭskultu, Princo,” li diris, “neniel mi povas kompreni tion, kion vi faris. Ĉu vi volas diri, ke vi rezignis pri dudek mil funtoj ĉiujare nur ĉar ne plaĉis al vi la maniero de ilia akirado? Vi estas ja mirindaĵo! Jen, mi havas proponon por fari al vi.”

        “Vi ne provos remeti min sur la tronon, ĉu?”

        “Tute ne. Mervo kiel respubliko prosperegas. Cetere, vi ne povus tion elporti.”

        “En tio vi pravas.”

        S-ro Scobell sin klinis antaŭen.

        “Princo,” li diris, “vi ankoraŭ ne faris planojn pri la estonteco, ĉu?”

        “Mi ja pripensis unu-du aferojn. Botpurigado estis la lasta. Sed mi ne decidiĝis definitive.”

        “Bone. Jen de ni parolu afereme. Ĉu vi iam aŭdis la historion pri la uloj, kiuj vetis inter si, kaj la ulo, kiu proponis, ke li tenu la monon, kaj tiam ili volas scii, kiu tenos lin?”

        “Kiam mi estis ankoraŭ infaneto en la lulilo, mi piedbatis mian vartistinon, ĉar ŝi rakontis al mi tiun historion.”

        “Nu, tiel estas kun mi. Vi scias, ke mi havas amason da interesoj en Ameriko? Nu, mi havas amason da uloj, kiuj observas tiujn interesojn miaparte. Kion mi nun bezonas estas iu por observi tiujn ulojn. Ĉu vi komprenas, kion mi celas? Mi bezonas honestan viron, viron al kiu mi povos fidi. Ne necesas, ke li estu financa geniulo. Li nur estu honesta, kaj tiun oficon mi proponas al vi. Kaj mi vin pagos bonege.”

        “Kiel?” kriis Johano. “Ĉu vere vi faros tion?”

        Li malrapide entiris la spiron.

        “Ĝi ŝajnas ja sufiĉe bona ofico,” li diris.

        “Ĝi estas via, se vi ĝin prenos.”

        “Ne estas trompaĵo ĉi-foje? Vi ne postulos, ke mi entreprenu vetludejon kiel flankan okupon?”

        “Ne. Ĝi estas honesta aranĝo. Ĉu vi akceptas?”

        Johano klinis sin trans la tablo, kaj etendis la manon.

        “Mi akceptas,” li diris. “Kaj dankon, ke vi savis la mi la vivon. Mi ne havis bonan opinion pri tiu botpurigada projekto.”

        Li apogis sin al la dorso de la seĝo kaj rigardis al s-ro Scobell.

        “Mi eĉ imagi ne povas, kion vi faris kun viaj flugiloj kaj harpo,” li diris mediteme. “Vi ja aspektas mirinde simila al homo.”

          

        Johano kaj Betty geedziĝis kviete—almenaŭ tiel kviete kiel permesis la vilaĝa orgenisto, fortika ludanto—du semajnojn poste ĉe la preĝejo en Norworth. La edziniĝonton transdonis s-ro Scobell, kiu, kun delikateco nekredebla al la plejmultoj el tiuj kiuj konis lin, sin detenis de fumado dum la ceremonio. La edziĝa matenmanĝo okazis ĉe la Kastelo, kaj post la manĝo la novoj geedzoj foriris per aŭtomobilo, donacita de la duonpatro de la edzino, por fari la mielmonatan vojaĝon.

        Estis dum la veturigisto turnis la krankon de la aŭtomobilo, ke s-ro Benjamin Scobell montris la solan signon de sentimento, kiun la historio enskribis en lian krediton.

        Betty estis jam en la kupeo, kaj Johano, butonumante sian aŭtomobilan jakon, estis ŝin sekvonta, kiam la financisto lin tiris flanken.

        “Hej!” li diris. “Unu momenton, Princo.”

        Johano klinis al li atenteman orelon.

        “Princo,” diris s-ro Scobell, serioze fumigante sian cigaron kaj direktante la okulojn al la malproksimaj montetoj. “Mi havas ion por peti al vi.”

        “Jes?” diris Johano. “Kio tio estas?”

        S-ro Scobell daŭre observis la malproksimajn montetojn.

        “Mi deziras, ke vi nomu lin Benjamin,” li diris mallaŭte.

        “Lin?” diris Johano, senkomprene. “Kiu?... Sankta Ĉielo!”

        Li fikse rigardis la financiston. Lia vizaĝo portis iom konfuzitan esprimon.

        “La ĵurnaloj nomas vin Akcela Scobell, ĉu ne?” li diris fine.

        S-ro Scobell ruĝiĝis de plezuro.

        “Nu, jes. Estas tiel.”

        Johano penseme balancis la kapon.

        “Mi ne miras,” li diris. “Mi ne miras. Adiaŭ.”

        Li malrapide aliris la aŭtomobilon.

FINO.

(1) Usona ŝtatisto, laŭfame la plej granda oratoro de la dekoka jarcento.