ĈAPITRO V
S-RO SCOBELL HAVAS ANKORAŬ IDEON

LA Sorto kaj s-ro Scobell kunlaboris por fari el la ceremonia eniro de Johano en Mervon interesan miksaĵon de parado kaj teatraĵo. La ideo pri la parado venis de s-ro Scobell. La Sorto provizis la ceteran.

        La akcepto ĉe la kajo, kiam la malgranda vaporŝipo, kiu veturadis inter Marseille kaj la insula princlando, alportis sian valoran ŝarĝon, ne estis tiom impona kiom estus la akcepto al la monarĥo de pli potenca regno; Johano tamen ne ĉagreniĝis. Dum la vojaĝo s-ro Crump sciigis al li kelkajn faktojn pri Mervo; unu fakto estis, ke la nombro de la plenkreskuloj estas jam malpli ol dektri mil, kio lin preparis por iaj mankoj en la demonstracioj de la popolo.

        En la efektiveco, s-ro Scobell estis treege kontenta pri la grandiozeco de la akcepto, kiu al lia menso ŝajnis preskaŭ pompo. La Palaca Gvardio, kun kvardek anoj, viciĝis laŭ la kajo. Krom tio, estis kvar oficiroj, orkestro, kaj dekses karabenistoj surĉevale. La cetera armeo estis dismetita laŭ la stratoj. Aldone al la militistaro, kolektiĝis cent kvindek civitanoj, ĉefe el inter la fiŝistoj. La plimultaj el ili restis senemocie silentaj dum la tuta tempo, sed tri, pli ekscitiĝemaj, forte hurais kiam juna viro, kun valizo en la mano, paŝis sur la ponteton, kaj iris al la marbordo. Generalo Poineau, blankhara militisto, kun timigaj lipharoj, paŝis antaŭen kaj salutis. La Palaca Gvardio levis la armilojn. La orkestro ekludis la Nacian Himnon de Mervo. Generalo Poineau mallevis la manon, surmetis nazumon, kaj komencis malvolvi la pergamenon sur kiu estis skribita la bonveniga alparolado.

        Tiam evidentiĝis ke la juna viro estas s-ro Crump. Generalo Poineau deprenis la nazumon kaj malpacience tordis la lipharojn. S-ro Scobell, kiu eble la unuan fojon en sia kariero ne fumis (kvankam, kiel li poste klarigis, li havis ĉe si la bezonatajn materialojn), rapidis antaŭen.

        “Kie estas lia Moŝto, Crump?” li demandis.

        La respondon de la sekretario forbalais torento de muziko. Al la muzikistaro la vizaĝo de s-ro Crump estis nekonata. Ili havis nenian kaŭzon por supozi, ke li ne estas Princo Johano, kaj ili do agis laŭe. Kun laŭta tamburado, ili denove ekludis sian viglan varianton de la Nacia Himno.

        S-ro Scobell forte svingis la brakojn, sed la torenton li tute ne povis haltigi.

        “Lia Princa Moŝto sin razas, sinjoro!” kriis s-ro Crump, demetinte la valizon sur la kajon kaj farinte trumpeton el siaj manoj.

        “Sin razas!”

        “Jes, sinjoro. Mi diris al li, ke li devus veni, sed lia Princa Moŝto respondis, ke li nepre ne surteriĝos aspektante kiel vagulo-komediisto.”

        Generalo Poineau dume klarigis la situacian al la muzikistaro, kiu do abrupte tranĉis la Nacian Himnon meze de taktaro; la kornetisto tamen brave daŭrigis tute sola, ĝis sento de izoliteco konstatigis al li la veron. Sekvis ĝena atendo, kiu daŭris ĝis Johano vidiĝis transpaŝanta la ferdekon, kaj iam leviĝis ankoraŭ huraoj, kaj Generalo Poineau, remetinte la nazumon, denove aperigis sian pergamenon.

        En tiu momento s-ro Scobell konigis sian personan.

        Mi ĝojas renkonti vin, Princo,” li diris, paŝante antaŭen. “Scobell estas mia nomo. Premu la manon al Generalo Poineau. Ne, tio ne konvenas. Mi supozas, ke li devus kisi al vi la manon, ĉu ne?”

        “Mi frapos al li la mentonon, se li provos,” diris Johano gaje.

        S-ro Scobell rigardis lin dubeme. Lia Princa Moŝto laŭŝajne ne traktas la inaŭguracian ceremonion kun tiu sinretena digneco, kiun oni amas vidi ĉe princoj en tiuj okazoj. S-ro Scobell estis aferisto. Por sia mono li ĉiam postulis egalvaloron. Lia ideo pri Princo de Mervo—li ne povis esprimi ĝin precize—estis ia statua estaĵo, kiu tenas sin aparte—io, kio similas al la ilustraĵoj en la Zenda rakontoj—estaĵo ok futojn alta kaj brile grandioza, kiu donus tenon al la loko. Jen kio estis en lia menso, kiam li venigis Johanon. Li ne volis gajan junan viron en pajla ĉapelo kaj flanela kompleto, kaj kiu ŝajne rigardas la tutan aferon kiel ian teatran kolektiĝon.

        Generalo Poineau dume jam komencis sian bonvenigan alparolon. Johano rigardis lin penseme.

        “Mi ja vidas,” li diris al s-ro Scobell, “ke la sinjoro faras bonan paroladon, sed kion li diras? Tion mi ne povas kompreni.”

        “Li bonvenigas vian Princan Moŝton,” diris s-ro Crump, la lingvisto, “en la nomo de la popolo de Mervo.”

        “Kiu popolo, mi rimarkas, estis sufiĉe saĝa por resti en la lito. Mi supozas, ke ili sciis, ke via oratoro faros ĉion necesan. Li tamen nenion diris pri la matenmanĝo, ĉu? Ĉu lia alparolado jam venis al la temo pri avengrio kaj poĉitaj ovoj? Jen la parto kiu interesos min.”

        “Estos matenmanĝo ĉe mia kampodomo, via Princa Moŝto,” diris s-ro Scobell. “Mia aŭtomobilo atendas ne malproksime.”

        La Generalo atingis la lastan parton de sia parolado, traluktis al si vojon tra ĝi, kaj faris finon per militista kunklako de la kalkanumoj kaj saluto. La orkestro ankoraŭ unu fojon galopis tra la Nacia Himno.

        “Kio nun?” diris Johano, sin turnante al s-ro Scobell. “Matenmanĝo?”

        “Mi kredas, ke pli bone vi diru kelkajn vortojn al ili, via Princa Moŝto; tion oni atendas.”

        “Sed mi ne povas paroli la lingvon, kaj ili ne komprenas la Anglan lingvon.”

        “Crump tradukos. Venu, Crump.”

        “Sinjoro?”

        “Viciĝu.”

        “Jes, sinjoro.”

        “Estas bona amuzo por vi, Crump,” diris Johano. “Vi kredeble ĝuas ĉi tiajn aferojn. Mi ne. Mi efektive ne sentis min tiom malsaĝa de kiam mi kantis ĉe la lerneja koncerto. Ĉu vi estas preta? Ne, mi ne povas. Mi ne scias, kion diri.”

        “Diru, ke vi estas feliĉa, ke vi estas ĉi tie, kaj ankoraŭ alion tian,” konsilis s-ro Scobell maltrankviliĝante.

        Johano ridetis amikiĝeme al la homamaso. Poste li tusis.

        “Sinjoroj,” li diris, “kaj precipe la sinjoro dekstre de mi kiu ĵus elliberiĝis el sia alparolado kaj kies nomon mi ne povas memori—mi dankas vin pro la varma akcepto kiun vi donis al mi. Se vin feliĉigos la scio, ke ĝi igis min senti kompleta azeno, vi povas do feliĉiĝi.”

        “Lia Princa Mosto estas kortuŝita de via lojala bonvenigo. Li elkore dankas vin,” tradukis s-ro Crump, delikate.

        “Mi sentas, ke ni bonege harmonios,” daŭrigis Johano. “Se vi estas sufiĉe stultaj per forlasi la liton tiel frue en la mateno nur per vidi min, vi ne povas esti malfacile kontentigeblaj. Ni bonege harmonios.”

        “Lia Princa Moŝto esperas kaj kredas, ke la amo, kiun lia popolo nun montras al li, daŭros por ĉiam,” diris s-ro Crump.

        “Mi——” Johano haltis. “Jen ĉio,” li diris. “La fonto de mia inspiro elsekiĝis. La magia fajro estingiĝis. Sciigu ilin, Crump. Mi volas manĝi.”

        Dum la unua parto de la veturado s-ro Scobell estis silenta kaj enpensiĝinta. La parolado de Johano lin ne impresis, nek kiel oratoreco nek kiel indiko pri lia mensa sinteno. Li ĝin ne interrompis ĉar li sciis, ke neniu ĉeestanto povas ĝin kompreni, kaj ke li povas fidi al la redaktaj kapabloj de s-ro Crump. Sed la parolado efektive ne plaĉis al li. Li ja mem ne prenis la Mervanojn por gravaj homoj, sed tia sinteno ĉe la Princo ŝajnis al li maldeca. Poste tamen li ekgajiĝis. Konsiderante la celojn por kiuj li bezonas Johanon, li konstatis, ke ioma facilanimeco ne estos maloportuna. Estas ja nur kiel spektakla Princo ke li dungis lin. Li deziris, ke li faru eksterordinarajn farojn, por paroligi la homojn—ekzemple li povos veturi aeroplane. Povas eĉ esti, ke princo, kiu havas altan opinion pri sia pozicio, eble provos edifi la popolon kaj iniciati reformojn kaj multmaniere fariĝi teda ĝenulo. Almenaŭ li povos esti certa, ke nenion tian faros Johano.

        Lia vizaĝo sereniĝis.

        “Provu bonan cigaron, Princo,” li diris amike, ŝovante du fingrojn en sian veŝtpoŝon.

        “Bona ideo,” diris lia Princa Moŝto, afable. “Dankon.”

        Post la manĝo, s-ro Scobell remetis la restaĵon de sia cigaro inter siajn lipojn, kaj iris al la afero.

        “Nu, Princo,” li diris.

        “Jes!”

        “Mi deziras, Princo,” diris s-ro Scobell, “ke vi helpu reklami ĉi tiun lokon. Jen via tasko.”

        “Ĉu?” diris Johano.

        “Koncerne regadon kaj ĉion tian,” daŭrigis s-ro Scobell, “vi havos nenion por fari. La loko administras sin mem. Antaŭ mil jaroj iu donis puŝon al ĝi, kaj de tiam ĝi ruliĝas antaŭen. Mi deziras, ke vi ludu pitoreskan rolon. Havigu al vi jaĥton kaj kaptu maloftajn fiŝojn, kiel faras tiu Monaka ulo. Gastigu gravulojn kiam ili venas ĉi tien. Starigu Kortegon, vi komprenas, kiel en Anglujo. Ĉirkaŭvagu per aeroplanoj, kaj tiel plu. Ne maltrankviliĝu pri la kosto. Tio aranĝiĝos. Vi ricevos viajn dudek mil funtojn regule ĉiujare kaj eĉ ankoraŭ pli, kiam ni estos jam survoje.”

        “Ĉu vere, je Jovo!” diris Johano. “Ŝajnas al mi, ke mi trafis sufiĉe dolĉan neston ĉi tie. Tamen baldaŭ montriĝos difektaĵo, mi supozas. Estas ĉiam tiel ĉe tiaj bonŝancoj. Sed mi ankoraŭ ne vidas ĝin. Vi povas ja dependi de mi.”

        “Bona knabo,” diris s-ro Scobell. “Kaj nun vi sendube deziras alveni al la palaco. Mi ordonos venigi la aŭtomobilon.”

        La interkonsiliĝo finiĝis.

        Forsendinte Johanon per la aŭtomobilo, La financisto iris al la saloneto de sia fratino. Tiun matenon f-ino Scobell matenmanĝis sola, laŭ la peto de la frato, kiu komprenigis al ŝi, ke ŝtataj aferoj, nekonvenaj al la oreloj de tria, estos diskutataj, kiam li matenmanĝos kun la Princo. Li trovis ŝin leganta la New York Herald.

        “Nu,” diris s-ro Scobell, “li venis.”

        “Jes, kara?”

        “Kaj li estas tia, kian mi deziras. Li tuj komprenis mian ideon, kaj li estas preta fari ion ajn. Li ne estas malsaĝa.”

        “Ĉu li estas bela, Benĉjo?”

        “Jes. Tiaj estis ĉiuj Mervaj princoj, laŭ onidiro, kaj ĉi tiu sendube estas unu el la plej belaj. Li plaĉos, al vi, Marion. Post semajno ĉiuj fraŭlinoj freneziĝos pro li.”

        F-ino Scobell turnis paĝon.

        “Ĉu li estas edziĝinta?”

        La frato eksaltis.

        “Edziĝinta? Pri tio mi neniam pensis. Sed ne, kompreneble li ne estas. Li ja estus tion dirinta. Li ne estas tia, kia silentus pri tio. Mi——”

        Li haltis subite. Liaj verdaj okuloj brilis ekscitite.

        “Marion!” li kriis. “Hej! Marion!”

        “Nu, kara?”

        “Aŭskultu. Ĉi tiu entrepreno fariĝos grandioza. Venis al mi nova ideo. Nur nun. Via parolo venigis ĝin en mian kapon. Ĉu vi scias kion mi faros? Mi telegrafos al Betty veni ĉi tien, kaj mi ŝin edzinigos kun ĉi tiu Princo.”

        Por la una fojo f-ino Scobell montris veran intereson pri la konversacio de la frato. Ŝi demetis la ĵurnalon kaj fiksis la okulojn sur lin.

        “Betty!”

        “Betty. Kial ne? Ŝi estas bela junulino. Ankaŭ inteligenta. La Princo estos ja bonŝanca, akirinte tian edzinon, malgraŭ ĉiuj siaj praavoj de la tempo de la Diluvo.”

        “Sed supozu, ke li ne plaĉas al Betty?”

        “Ne plaĉas. Li devas plaĉi. Ĉu vi ne povas vigligi vian menson, aŭ ĉu vi ne volas? Ĉu vi ne povas vidi, ke ĉe afero, kia estas ĉi tiu, oni procedas alie ol ĉe edzigo inter... inter komizo en la urbo kaj la filino de funebraĵisto en iu antaŭurbeto? Temas nun pri reĝa interligiĝo. Ĉu vi supozas, ke kiam Eŭropa reĝidino estas prezentata al la reĝido, kun kiu ŝi edziniĝos, oni lasas ŝin diri: ‘Mi ne volas lin! Lia nazo ne plaĉas al mi’?”

        Li vigle imitis Eŭropan reĝidinon kritikantan la nazon de la edzo elektita por ŝi.

        “Tio ne estas tre romantika, Benĉjo,” diris f-ino Scobell, kun spiriĝemo. Ŝi kutimis legi la pli sentimentalan specon de romanoj, kaj do ĉi tiu aferema traktado de la amo inter gejunuloj malakordiĝis kun ŝi.

        “Tio fondas dinastion. Ĉu tio ne estas sufiĉe romantika por vi?”

        F-ino Scobell denove spirĝemis.

        “Tre bone, kara. Mi supozas, ke vi scias plej bone. Sed eble Betty ne plaĉos al la Princo?”

        S-ro Scobell kolere spirblovis.

        “Marion,” li kriis. “Via menso similas al peco de malseka pasto. Ĉu vi ne povas kompreni, ke la Princo estas same en mia servo, kiel la viro kiu frotpurigas la ŝtupojn de la Kazino? Mi dungis lin kiel Princon de Mervo; kaj lia unua tasko kiel Princo de Mervo estos edziĝi kun Betty. Li nur kuraĝu kontraŭstari!”

        Li komencis ĉirkaŭpaŝi en la ĉambro.

        “Je Jovo, tio ja diskonigos ĉi tiun lokon, kredu min. Ĝi estos grandioza reklamo. ‘Restarigo de Reĝeco ĉe Mervo.’ Tio mem devigos la homojn atenti. Kaj tuj poste, ‘Reĝa Amafero—Princo Edziĝas kun Angla Junulino—Amo je la Unua Rigardo—Pitoreska Interedziĝo!’ Ni forviŝos Monte Carlo de sur la mapo. Ni——Ĝi estas la plej granda projekto sur la tero.”

        “Mi ne dubas, ke vi pravas, Benĵjo,” diris f-ino Scobell, “sed”—ŝia voĉo alprenis reveman tonon—“ĝi ne estas tre romantika.”

        “Ho, tju!” diris la projektanto, senpacience. “Jen, kie estas telegramformulo?”